6
N
N
a
a
t
t
u
u
r
r
o
o
d
d
e
e
l
l
a
a
n
n
u
u
n
n
a
a
e
e
k
k
o
o
n
n
o
o
m
m
i
i
a
a
k
k
r
r
i
i
z
z
o
o
Estas inter la ekonomikaj fakuloj debato pri la na-
turo de la krizo kiu nuntempe frapas nian ekono-
mian sistemon. Ĉu temas pri simpla cikla krizo,
kiel iuj asertas?, , ĉu ni troviĝas antaŭ iu krizo
je civilizacio, laŭ alies opinio? Gravas la distingo,
ĉar la danĝero kaj la solvo de la problemo estus
malsama ĉu temus pri iu aŭ alia krizo-tipo.
La ciklaj krizoj estas nepra komponaĵo de ĉi tiu
kapitalisma sistemo kaj ties funkciad-maniero.
Tiaj krizoj regule akompanas ĉi tiun socion ekde
antaŭ pli ol du jarcentoj. La ekonomikistoj kaj la
regantoj bone scias apliki ri-
medojn al la problemaro de
tiutipaj krizoj. La reguligoj
nun postulataj kaj aplikataj
de la Uson-Prezidento Oba-
ma, Eŭropuniaj regantoj k.a.
estas efikaj iloj por alfronti
la ciklajn krizojn.
Sed ĉi-foje temas pri alia
afero. pli ĝuste, preter
kaj krom la kriza fazo de ci-
kla ripetiĝo, kiu sendube ni
travivas hodiaŭ, estas ankaŭ
la fakto ke la produktadma-
niero de nia industria kaj
postindustria tekniko trov-
iĝas antaŭ ia ŝajne senelira
vojo. Kaj en tiu situacio nia
civilizacio, la mondo, postu-
las solvojn kaj alternativojn,
ne reguligojn.
La superregantoj de la tut-
monda ekonomia sistemo
celas ke oni eliru el la krizo
laŭ la tradicia maniero de la
cikla kriz-skemo, t. e. laŭ
maniero favora al siaj intere-
soj, ne al la ĝeneralaj in-
teresoj de la homaro. Sed ni
vidos ke la situacio estas tia,
ke ĝi ne solveblas per flikaĵoj. Unue ni devas
kompreni ke la krizo estas ne nur ekonomia, sed
multflanka: financa, pri nutrado, pri energio, pri
akvo-manko, pri klimato, socia… Sed oni devas
kompreni ankaŭ ke la kaŭzo fonto de ĉiuj-ĉi
problemoj estas la sama: la kapitalista sistemo.
Kaj tiu problemaro ne solviĝos dum ne malaperos
la kaŭzo kiu generis ilin.
Kiam preskaŭ miliardo da homaj estaĵoj vivadas
sub la lim-linio de ega malriĉeco, kiam ĉiutage
pereas dekmiloj da personoj pro malsato, kiam
senĉese malaperas etnioj, kulturoj kaj vivma-
nieroj endanĝerante la kulturan heredaĵon de la
homaro, kiam la klimato percepteble degrad-
iĝas… oni ne povas temi nur pri financa krizo. La
ekonomio-potenculoj zorgas nur pri la financa
flanko de la krizo kaj postulas priekonomikajn
solvojn, kiuj savos iliajn financojn kaj la sistemon
en kiu ili prosperis ĝis nun. Sed la sociaj sekvoj
de la krizo kiun ilia monavido provokis tre per-
ceptiĝas ankaŭ malproksime el tie, kie ĝi origin-
iĝis: senlaboreco, altekostaj vivrimedoj, marĝen-
igo de la plej malriĉuloj…
Kiel dirite, ĉi tiu krizo ne
estas la unua de la sistemo,
sed ĝi havas karakteraĵojn
aperantaj nun unuafoje en la
historio de la ekonomiko. La
disvolviĝo de novaj teknolo-
gioj pri informado kaj inter-
komunikado kreis la kondi-
ĉojn por la efektivigado de
ekonomiaj operacioj kiuj
metis la kapitalon kaj ties
fluon for de la kontrolo de la
ŝtatoj kaj ĉi ties aŭtoritatoj.
La ekonomio fariĝis pli vir-
tuala kaj tro grandiĝis la di-
ferenco inter la enspezoj de
iuj kaj aliaj personoj. La
spekulado fariĝis normala
operacio de la ekonomia sis-
temo kaj kontribuis generi
grandajn malekvilibrojn. Ni
vidu, ekzemple, la krizon pri
nutrado: La plialtiĝo de la
prezoj de la nutraĵoj ne estas
rezulto de malpliiĝo de pro-
duktado sed de spekulad-
manovroj kaj de la pliigo de
la produktado de agrokar-
buraĵoj. La vivo de milionoj
da homoj estas submetita al la atingado de profito
por la kontrolantoj de la ekonomia fluado.
Aliflanke, la krizo pri energio preterpasas la in-
fluon de la prezo de la nafto. Okazas ke la mondo
troviĝas antaŭ la fino de periodo de malmulte-
kosta energio fosili-devena (nafto, gaso, karbo)
kiu karakterigis nian ĝisnunan produktadmanie-
ron. La super-ekspluatado de la naturaj rimedoj,
krom pliakceli ties elĉerpiĝadon ankaŭ okazigis
konsiderindajn damaĝojn al la ekologio kaj la
klimato. La vivmaniero de la superaj kaj mezaj
7
klastavoloj baziĝis sur disipado kaj malŝparado
de la naturaj energi-fontoj.
Ne estas malpli grava la socia flanko de la krizo.
La subtenado de la ĝisnuna formo de eltirado de
ekonomia profito efikis tre domaĝe kontraŭ indi-
viduoj kaj homaj kolektivoj. Ni atentu denove pri
la kazo de la agrokarburaĵoj: La grandamasa kul-
tivado de plantoj destinitaj al la produktado de
naturaj karburaĵoj, krom kontribui al la kreskiĝo
de la malsato pro la malpliigo de la tereno des-
tinita al la produktado de nutraĵoj, ankaŭ efikas
malbone kontraŭ la ekologio pro la detruado de la
biologia diverseco fare de la mono-kultivoj, de-
truado de la terenoj kaj la
subteraj akvoj. Sekve de
tio, kaj aldone al tio, estas
la sociaj sekvoj de forigo
de milionoj da kampar-
anoj el ilia tradiciaj loĝ-
lokoj, kio devigas ilin iri
loĝi en la mizeraj ĉirkaŭ-
aĵoj de la urboj kaj/aŭ pli-
intensigi la premon de la
elmigrad-fluo. La socia
krizo montras tiun akran
realaĵon: por la privata
kapitalprofito pli konve-
nas la ekonomia disvolv-
igo de tiu 20 procento el
la monda loĝantaro kiu
estas konsum-kapabla ol
atenti pri la plej bazaj be-
zonoj de la cetero el la
homaro sen aĉetkapablo.
Pluafoje la logiko de la
kapitalakumulado sin me-
tis super la bezonoj de la
filoj de la homaro.
Malpli granda konscio
ekzistas pri alia flanko de
la krizo: la priklimata problemo. Sed nuntempe
estas jam neniu dubo pri tio ke la ŝanĝoj, kiujn la
klimato suferas, estas sekvo de la homa agado, de
la maniero je produktado kaj konsumado de nia
postindustria civilizacio. Kaj ankaŭ tiu produkt-
ad- kaj konsumad-maniero respondas al la intere-
soj de la profitantoj de la sistemo. Agadas kontraŭ
la klimata ekvilibro la diseligado de gasoj kun
forcejefiko kaj varmiga rezulto. La pliigo je uz-
ado de krudmaterialoj kaj la trouzado de trans-
portiloj ne atentante pri la protektado de la natur-
medio, pliigis kaj akcelis la detruadon de la kli-
mato kaj malpliigis la kapablon je regeneriĝo de
la naturo. Opinias iuj sciencistoj ke jam oni al-
venis al iu punkto el kiu ne eblas retroiri; eble tiuj
fakuloj estas tro pesimismaj, sed ĉiukaze la mon-
do troviĝas jam tre proksima al ekologia kaj kli-
mata katastrofo kiu povos signifi la finon de la
homa vivo sur la tero.
Ĉiuj problemoj kaj ĉiuj elementoj de la krizo ha-
vas saman fonton kaj devenon. Ĉio estas aranĝita
cele de la atingo de la plej alta profit-takso por la
beneficuloj de la kapitalisma sistemo. La tuta en-
semblo de la menciitaj problemoj konstituas
veran krizon je civilizacio. Kaj la afero povus esti
pli grava se kiel elirma-
niero de la krizo oni elek-
tos la vojon de la milito,
kiel okazis en antaŭaj si-
milaj situacioj.
Do, kion fari? Se la hom-
aro insistas agadi senracie
kaj senetike, ĝi ne meritos
plu vivi. Nun estas evi-
dente ke ne povas, ne sci-
as kaj ne volas gvidi la
necesan procezon por la
eliro de la krizo la sociaj
klasoj kiuj dronigis nin en
tiun krizon. Kiu socia(j)
klaso(j) aŭ homa(j) kolek-
tivo(j) kapablos alpreni
savan projekton? La socia
aganto kiu entreprenus la
taskon liberi la mondon
de la katastrofo kiu mina-
cas ĝin devas esti kapabla
koncepti kaj realigi lon-
gatempajn planojn surba-
ze de tute aliaj valoroj ol
tiuj kiuj inspiris la ĝisnu-
nan agadon. Oni devas
celi kaj efektivigi alitipan rilaton kun la naturo,
respektante ĝiajn limojn, uzante renovigeblajn (ne
elĉerpeblajn) natur-rimedojn. Oni devas pretigi
alian formon je ekonomio, celante la ĝeneralan
utilon kaj ne la privatan profiton. Oni devas pli-
ampleksigi la sferon de aplikado de la demo-
kratio, ne limigante ĝin al la tereno de la po-
litiko, sed respektante la homajn rajtojn ankaŭ en
la ekonomio, en la rilatoj inter viroj kaj virinoj…
La defio estas klara. La mondo ne plu povas per-
sisti kiel ĝis nun, kaj la solvoj urĝas.
Faustino Castaño