Jen la 84a numero de nia revuo. Ĉi foje ni
atingis rekordon en kio rilatas al la nombro
da paĝoj. 100 paĝojn! Ja, tio estas ia manie-
ro festi kaj reliefigi tion ke nia
Astura Es-
peranta Asocio
ĵus fariĝis Centjara.
Tion ni devas soleni iamaniere. Do, ĉi tiu
numero de
HELECO
estas speciale dediĉ-
ita al la jarcenta historio de
la Esperanta movado en
nia urbo, kaj tio, ja, ne
povas esti farita en la kuti-
ma nombro da paĝoj de la
revuo.
Por la kompilado de tiu
historio estis necese movi
grandan amason da paper-
aĵoj, traserĉi dokument-
aron, kolekti fotografaĵojn,
tralegi artikolojn kaj do-
sierojn… Ĉio-ĉi, ja, devas
esti enkalkulata en la dum-
jara laborado pri kiu ra-
portas ĉi artikolo.
Oni devis prepari ankaŭ
dokumentaron por provizi
ĝin al la informmedioj kiuj
konsentus publikigi ion pri
Esperanto, nia E-asocio kaj
ties Centjaro. Tiurilate oni
atingis ion: La Princlanda
Radio-stacio elsendis, en monato julio, in-
tervjuon faritan al la Prezidanto kaj la
Sekretario de
Astura Esperanta Asocio
.
Kaj la tagĵurnalo
La Nueva España
de
Gijón publikigis, en monato aŭgusto, rapor-
ton pri nia Esperanta asocio kaj ties historio.
Ni esperu ke tiu publika apero de esperant-
ista asocio utilu por la altiro de gelernantoj
por la venonjaraj kursoj.
La ellaborado de la revuo ne apartigis nin de
la plenumo de la informado specife adresita
al la membraro de la E-grupo, t.e.
AEA-
Informilo
. La 5a numero de tiu informilo
estis eldonita en aprilo de la nuna jaro. Per
ĝi, krom alia informo kiu jam estis prira-
portita en la antaŭa numero de
HELECO
,
oni informis ankaŭ pri aliaj aferoj okazintaj
post la eldono de la 83a numero de la revuo.
Tia estis la kazo de la esperantista festo aŭ
Zamenhofa Tago de la jaro 2008, okazinta
la 14an de decembro, en tre malfavoraj ve-
teraj kondiĉoj. L
a partoprenantoj ne estis mul-
taj kompare al antaŭaj jaroj
pro tio ke la vetero estis tre
akra. Ne eblis stari ekstere en
la strato Esperanto. La ĉe-
estantaro devis atendi en kafo-
drinkejo la horon por la ban-
kedo. La bankedo okazis en
Restoracio Parrilla Muñó.
En ĝi regis, la kutime bona
kaj afabla etoso de tiutipaj
renkontiĝoj.
Alia afero pri kiu raportis la
AEA-Informilo estis la for-
paso de samideano Juan Man-
zano Bartolomé, kiu estis
okazinta la 10an de novembro
de 2008. Kun li malaperis la
lasta el la iamaj membroj de
La Verda Kolombejo kiuj
translokiĝis al nia urbo kaj al
nia E-grupo antaŭ proksim-
ume 30 jarojn.
Se la ellaborado de ĉi revuo
ne malebligis la publikigon de la informilo, ne
okazis same en kio rilatas al la Interreta paĝo de
la Asocio. Dum la lasta jaro nur tre malmulte da
materialo estis enkondukita en la mondan reton.
Kaj tio estas sufiĉe malbona afero ĉar la ret-paĝo
estas nia plej potenca ilo de surekstera pro-
jekciado. Pli grava ol la internaj informiloj kaj la
raportoj pri la esperantistaj festoj de la E-grupoj
estas la E-kursoj kaj Esperantaj materialoj des-
tinataj al la ĝenerala publiko, ĉar ĉiu esperantista
rondo ne ekzistas por si mem, sed por pro-
pagandi favore al la internacia lingvo kaj dis-
konigi ĝin.
Rilate al la interreta paĝo oni devas reliefigi ke la
farenda laboro estas enorma. La efiko de la per-