51
La nederlanda urbo Roterdamo estas sufiĉe ligata al Esperanto. Multaj E-kongresoj okazis en ĝi, kaj ĝi
sidejas la Centran Oficejon de Universala Esperanto Asocio, kiu nun, en 2008, festas ĝian Centjaron
per la 93a Universala Kongreso de Esperanto, dum la tagoj 19a al 26a de Julio.
En la solena inaŭguro de la kongreso partoprenis preskaŭ 1800 personoj (1845 aliĝintoj) el 73 landoj,
inter ili Lois Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de la Internacia Lingvo. Inter la salut-
mesaĝoj ricevitaj de la kongreso estis tiu de Koichiro Matsura, ĝenerala direktoro de UNESKO.
Kiel kutime okazas en la Universalaj Kongresoj de Esperanto, ankaŭ ĉi-tiu estis marko de asembleoj kaj
kunsidoj de multaj el la diversaj esperantistaj rondoj kaj organizaĵoj kiuj konstituas la E-movadon: ILEI,
IKEF, Vikipedio, COC, TEVA, IFEF, KAEM, UMEA, E-kat-amikaro, Infan-kongreseto, ISAE, MEL,
TEJO, LIBE, IDE, IKUE, KELI, INA, EVA, ALE, EDE… Inter tiuj kunsidoj estas speciale menciinda la
inform-kunveno pri DV (Dua Vivo). Temas pri interreta virtualejo, virtuala mondo… iu ludo kiu estas pli
ol nura ludo. Uzantoj, post kontrakti konton kiu ebligas al ili “vivi” en tiu mondo, kreas figuraĵon kun
elektita aspekto kaj pere de ĝi povas pasi kaj disvolviĝi en tiu virtuala realaĵo kaj interrilati tie kun la
figuraĵoj de aliaj uzantoj, kaj kun ili interparoli, konferenci, partopreni en kursoj… La esperantistaj
uzantoj de Dua Vivo uzas ĝin por korespondi, konversacii, interŝanĝi spertojn, kaj prpagandi favore al la
Internacia Lingvo.
Krom tiuj kunvenoj kaj la prikulturaj amuzaĵoj, koncertoj k.s., kutimaj en ĉiu kongreso, estis krome
interesaj prelegoj, ne nur pri esperantista kaj lingva temaro sed ankaǔ pri tre diversaj aferoj. Kaj funkciis,
same ol en antaǔaj UE-kongresoj, la Internacia Kongresa Universitato.
La kongresa rezolucio, aprobita je la fino de la Kongreso, aludas la daŭran diskriminacion kontraǔ lingvoj
je ĉiuj niveloj kaj aparte kontrla lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj. Emfazante la neceson
doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo, la dokumento, nome de la
Kongreso, invitas al respektado de la lingvaj kaj ceteraj homaj rajtoj, instigas ĉiujn agnoski la esencan
valoron de la lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj proponas science
esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado en la mondo.
Koncize pri la
9
9
3
3
a
a
U
U
n
n
i
i
v
v
e
e
r
r
s
s
a
a
l
l
a
a
K
K
o
o
n
n
g
g
r
r
e
e
s
s
o
o
d
d
e
e
E
E
s
s
p
p
e
e
r
r
a
a
n
n
t
t
o
o
ROTERDAMO 19a-26a de Julio 2008