50
La Hispana Kongreso de Esperanto de la nuna jaro okazis en la urbo Kǔenko (Cuenca) de la 3a ĝis la 6a de ju-
lio kun 85 aliĝintoj. La kongresa temo estis:
Lingvoj, trezoro de la homaro, ilo por dialogo
. La Kongreso estis
tute malfermita al la neesperantista publiko en la spirito de la
Internacia Jaro de la Lingvoj
, kiun la Unu-
iĝintaj Nacioj proklamis por 2008.
Kiel kutime okazas en niaj landaj kongresoj kaj ĉiuj esperantistaj renkontiĝoj ĝenerale, estis en tiu Kongreso en
Kuenko, inter aliaj kulturaj programeroj, iuj prelegoj:
- Esperanto kiel literatura lingvo,
Antonio Valén kaj M-
iguel Fernández.
- La akvo kiel fonto de konfliktoj
, Rafaela Urueña.
- 100 jaroj de la Zaragoza E-grupo
FRATECO
, Lorenzo Noguero.
- Nuna situacio kaj kreskiĝo de Ĉinio
, Augusto Casquero.
- Cigana Ro-
mancaro
, Miguel Fernández.
Pri la historio de la hispana Esperanto-movado prelegis Lorenzo Noguero kaj Toño del Barrio. Krom tio menci-
indas ke Jorge Camacho gvidis interesan atelieron pri verkado de poezio kaj ke Pedro Hernández gvidis kurson
de Esperanto kiu estis malfermita al la ĝenerala publiko. Dum la daǔro de la Kongreso estis ekspozicio de ma-
terialo, prizorgita de Pedro Sanz, rilata al Esperanto kaj ties cultura valoro. Miguel Gutiérrez Adúriz prezentis
novan libron el la kolekto
Sferoj
kiun li kompiladas, kaj Jorge Camacho prezentis siajn poemarojn "Cela-
kantoj" kaj "Saturno", kiuj aperis ĉi-jare.
En la jara Ĝenerala Asembleo de la
Hispana Esperanto-Federacio
okzinta kadre de la Kongreso, la HEF-
estraranoj Miguel Ángel Sancho Izquierdo, Ana Manero kaj Toño del Barrio prezentis informaj projektoj de tiu
landa Federacio de Esperanto. En la sama sesio estis elektita la nova estraro de tiu institucio por la periodo inter
la jaroj 2008-2012, kiu restas jene:
Prezidanto:
Arturo Jiménez.
Vic-prezidanto:
Pedro Hernández Úbeda.
Sekretario:
Félix Jiménez Lobo.
Voĉdonantoj-
Boletín: Angel Arquillos, Miguel Hernández
kaj
Juan Trenado
Koncize pri la
67a Hispana Kongreso de Esperanto