"
Vi ne povas servi al Dio kaj al la riĉeco
". Ĉi
tiu aserto de Jesuo ne estas fal-stelo kiu pasas
tra la firmamento dummomente kaj malaperas.
Ĝi estas unu el la centraj, permanentaj ak-
soj, de la Evangelio. En ĝiaj paĝoj foje kaj re-
foje aperas la nekongruecon de Dio kaj la riĉ-
eco: “
Ve al vi la riĉuloj
”; “
Pli facilas ke ka-
melo pasu tra okulo de kuirilo...
” Paŭlo do-
nas eksplikon: “Ĉar la radiko de ĉiuj malbo-
noj estas la emo pri mono”
Kontraŭ Dio Jesuo ne metas la ateismon
kiu tiam, ja, estis apenaŭ konata, sed ankaŭ ne
metas la orientajn diaĵojn, tiel disvastigitaj
en la regiono, nek la oficialajn diojn de la
imperio, kaj tio kion oni ŝuldas al la Cezaro
ne estas kontraŭdira kun tio kion oni ŝuldas al
Dio. Li ankaŭ ne metas kontraŭ Dio la hedon-
ismo aŭ la diboĉado, kiuj ne estas teniĝoj to-
lereblaj por disĉiplo de Jesuo, sed tamen ne es-
tas tio kion la Majstro metas kontraŭ Dio.
Kontraŭas Dion tre konkreta idolo: la riĉeco.
Se por Jesuo tiel gravas la idolo de la riĉeco
estas pro tio ke ĝi vere gravas. Sufiĉas konstati
kiom multe estas al ni malfacile ĉesi adori ĝin.
Estis enorme granda la invent-kapablo kaj talen-
to kiu, ene de la Eklezio mem, manifestiĝis
laŭlonge de la historio, por mildigi tiun sen-
tencon de Jesuo kaj akordigi ambaŭ diojn. Iuj
tiom multe estis radikalaj ke ili renversigis
la Evangelion, kaj eĉ alvenis, kiel la kalvin-
anoj, al tio ke ili konsideras la riĉaĵon kiel
Dia beno kaj signo de antaŭelekto.
En la katolikismo oni ne alvenis al tia ekstremo,
almenaŭ en la teorio. En la praktiko estas alia
afero. Persistis la kulto al la riĉeco, sed, por ke
la kontraŭdiro ne tiom estu skandala, estis ne-
cese dece vesti la idolon, surmeti al ĝi ian
maskon kiu kaŝu ĝian kruelan vizaĝon.
Episkopoj, teologiistoj, moralistoj, eminen-
taj kristanoj, ĉiuj konkuris ellabori la plej al-
logajn maskojn.
Inter la plej sukcesaj maskoj troviĝas, kia iro-
nio, tiu de
"Dia volo".
Pretendante ekzalti la
rolon de Dio en la homa vivo, oni asertadis ke
la fakto esti riĉa aŭ malriĉa estis Dia volo. Li
volis ke iuj naskiĝu malriĉaj kaj aliaj riĉaj.
Fariĝu Lia volo!
Tiu estis masko sufiĉe bone akceptita en la
tradicia socio. La ĉefa riĉaĵo estis la tero, ĉi-
tiu estis normale posedata laŭ heredo. Ĝi pa-
sadis el la gepatroj al la gefiloj kiel afero
tute normala. En tiu kultura medio oni ak-
ceptadis sufiĉe bone la ideon ke oni ricevis la
havaĵojn el la mano de Dio. Ĉiam Dio kun la
sankta familio! Krome tiu estis ideo kiu tre kon-
venis al la posedantoj de la teroj. Kaj prefere ne
pensi kiamaniere atingis la terojn la unua pro-
prietulo. Kiu, ĝenerale, atingis ilin kiel profito
de konkeroj kaj rabadoj. Kompreneble, oni po-
vis diri ĉiam ke Dio helpis lin en la batalo Ben-
ata estu Lia volo!
Estis tre estimata ankaŭ la masko de la “
spirita
malriĉeco”, t.e.
"ne emi la havaĵojn". Ĉiam re-
zultis sufiĉe facile sin protekti en tiu rifuĝejo,
ĉar moralistoj kaj konfesprenantoj neniam estis
tro striktaj petante pruvojn pri tio ne emi la
havaĵojn. Krome la spirita malriĉeco estas tre
prestiĝa pro sia nedudebla evangelia origino.
Sed neniam oni klarigis kiamaniere oni
povas konservi kaj eĉ pligrandigi la hav-
aĵon ne sentante emon al ĝi.
Iu provo montri ke oni vere malavaras estis la
donacoj kaj legacoj al la Eklezio. Ankaŭ ne es-
tas klare ke per tio oni atestas pri manko je riĉ-
emo, ĉefe konsiderante ke multaj donacoj estis
faritaj je la horo de la morto. Sed tiu maniero
manifesti la riĉuloj sian malavaron ŝajnis tre bo-
na al la hierarkoj de la Eklezio. Kaj tiamaniere
tiu, kiu rezultis tre riĉa estis, kompreneble, la
Eklezio. Sed, jes ja, ĉiam konservante la
“spiritan malriĉecon”.
Per tio prezentiĝas alia masko sub kiu sin
kaŝis la idolo de la riĉeco, kaj kiu estis, ĝuste,
tiu de la “
kulto al Dio”.
La honoro de Dio, la
majesto de Dio meritas tion plej bonan, ni
devas montri nian adoradon al Dio laŭ ma-
niero kiel eble plej grandioza.
Kompreneble, la Dia honoro postulis plenigi je
splendoro pompo kaj riĉaĵoj Liajn ministrojn kaj
reprezentantojn. Kaj ĉi-tiuj, por gardi la kulton
al Dio Patro de Jesuo de Nazareto, fine ili mar-
ŝas man-en-mane kun la alia dio, la malamika
idolo.
Kune kun la spirita malriĉeco marŝis la “
jura
malriĉeco”.
La rolo de la malriĉeco en la Evan-
gelio estis tro evidenta por ke oni povu deflank-
igi. Por la gekristanoj kiuj volis sekvi laŭ pli
radikala maniero la paŝoj de la Majstro, la mal-