La hispana registaro decidis festi, antaŭ tri ja-
rojn, la kvarcentjaran jubileon de la unua el-
dono de la Kiĥoto, la majstra verko de la his-
pana, kaj eble de la tutmonda, literaturo. Tiu
jubilea celebrado estis omaĝo al la aŭtoro de
tiu verko, Miguel-de-Cervantes. Mi pensas ke
la hispanoj havas tiun ŝuldon, rekoni la valo-
ron kaj enhavon de tiu mesaĝo sendita al la
mondo de ĝia verkisto, bedaŭrinde ne ĉiam
komprenita, eĉ ne de la fakuloj pri literaturo.
Don Kiĥoto estas la plej granda drama verko
neniam antaŭe verkita, sed, kiel dirite, ne bo-
ne kom-prenita. Estas iuj personoj, kiuj legas
Don Kiĥoton por persona amuziĝo. Mi legis
tiun verkon tri fojojn, unu en la kastilia lingvo
kaj du en la Esperanta versio. Mi devas kon-
fesi, ke je la unua fojo, mi serĉis avide tiujn
rakontaĵojn, kiuj esplodigas la ridon, kaj mi
multe amuziĝis. Sed kiam mi legis ĝin la duan
kaj trian fojon, mia opinio tute ŝanĝiĝis. Mi
konstatis ke tiu verko estas la dramo plej gra-
va kaj interesa ĝis nun prezentita al la publiko.
Kiam oni legas Don Kiĥoto-n, nepre oni de-
vas ĝin legi trankvile, malrapide, kvazaǔ ĝi
estus manĝaĵo bongusta per kiu nia palato do-
nas al ni vivĝuon. Krome en Don Kiĥoto oni
devas legi tion, kio ne estas skribita, ĉar la tu-
ta verko estas kvazaǔ masko, kiu kaŝas la
veron. Ofte Cervanto skribis la malon ol tio,
kion li deziris rakonti. La verko, en tiu unika
stilo estas ampleksa ekspono de la homaj tra-
vivaĵoj tiutempaj, multaj el ili bedaürinde
aplikeblaj al nia nuntempa vivo-maniero.
Neniu devas ignori ke ĝi estis verkita en la
obskura epoko de la fifama Inkvizicio, kiam
la katolika eklezio starigis leĝojn kaj normojn,
kies malobeo en multaj okazoj signifis tortur-
adon, bruligadon, mortpunon. Kara amiko, le-
gu sub ĉi tiu vidpunkto Don Kiĥoto-n kaj sen-
dube vi havos aliajn kriteriojn pri la verko.
Neniu el la epizodoj aŭ se vi preferas el la tra-
vivaĵoj restas for de la mizero de la ĉiutaga vi-
vo. Jes, sed alitipe skribite! Cervanto inteli-
gente mokis la tiutempan severan cenzuron.
Li uzis elegantan stilon kaj esprimo-formon
de rakontado tute nova ankoraǔ ne superita.
Li kaŝe kaj moke priskribis mondon de fre-
nezuloj, kiuj deziras iri tra la mondo por res-
tarigi justecon kaj pacon, kiuj sendube mankis
tiutempe, sed, ĉu vi povas diri al mi, kio oka-
zas hodiaŭ? Ĉu en nia tempo ne estas realaj
tiuj eksponoj de Don Kiĥoto pri tiuj kiuj volas
altrudi pacon kaj justecon pere de armiloj?
Jes, Don Kiĥoto havis kiel forton sian brakon
kaj sian lancon, hodiaŭ tiuj modernaj Don
Kiĥotoj havas plej rafinitajn armilojn.
Don Kiĥoto reprezentis la sociordon, Don Ki-
ĥoto estas la karikaturo, kiun inventis Cervan-
to pri socio freneza, aŭtoritata kiel estis Don
Kiĥoto, militema ka avarema, ĉar ĉion li volis,
eĉ se poste li estis preta al donacoj kaj eĉ mo-
kema pri homoj, kiuj kritikas lin. Don Kiĥoto
estas la spegulo de la vivsistemo tiutempa, ĉi-
am katenita al la ideoj kaj pensoj de absurda
religia sistemo, kiu ne hezitis puni tiun, kiu
dezirus, intencus eliri de sia orbito. Mi povas
prezenti ĉi tie centojn da ekzemploj troveblaj
en la verko, sed ne estas mia intenco klarigi
tion, kion jam estas skribita, estas vi kara
samideano, kiu devas kompreni la lingvaĵon
kaj stilon de Cervanto, unikaj en la mondo kaj
kiun li ŝprucigis pere de la komika figuro de
Don Kiĥoto... Ne forgesu aldoni la altrangajn
kavalirojn pretajn konkeradi kion ajn.
Don Kiĥoto oni povas diri ke li reprezentas la
altrangulojn de la socio, ĉiam kapricemaj kaj
pretaj fari siajn frenezaĵojn. Vi jam povas
konstati, ke Don Kiĥoto ne volas eliri al la
mondo sen servisto, ŝildisto. Tasko, kiu post
multaj interkonsentoj estis akceptata de la vi-
laĝano Sancho Panza. Tie Cervanto bone ri-
markigas la sociajn klasojn ekzistantajn tiu-
tempe. Sancho nur serĉis vivrimedojn por
subteni sian familion. Jen la konstanta dramo
de tiu kaj nia nuna socia sistemo. La dramon
manĝi ĉiutage tre bone klarigas tie Cervanto.
D
D
O
O
N
N
K
K
I
I
Ĥ
Ĥ
O
O
T
T
O
O
,
,
Ĉ
Ĉ
I
I
A
A
M
M
D
D
A
A
Ǔ
Ǔ
R
R
A
A
U
U
N
N
I
I
V
V
E
E
R
R
S
S
A
A
L
L
A
A
S
S
I
I
M
M
B
B
O
O
L
L
O
O