istaj fortoj, kaj ankaŭ estas realo tio ke la riĉaĵoj kaj
rimedoj de la lando ne tuj multobliĝas nur pro tio ke
okazis la revolucia venko. Se dume ne estas ideologia
edukado de la popolo konsciigante ĝin ke estas necesaj
tempo kaj laboro por plifortigi la ekonomion kaj igi ke
la pruduktig-aparato liveru abundon je vivrimedoj por
ĉiuj, iompostiome venas elreviĝo, malkonfido kaj sen-
espero de pli kaj pli granda nombro da gecivitanoj.
Krom tio, estas ankaŭ la fakto ke la ekonomia egaleco
kiu karakterigas de la porsocialismajn reĝimojn ne kon-
gruas kun la laŭnaturaj homaj emoj.
Do, estas en la homa naturo mem io kio sin oponas al la
frateco kaj egaleco inter la personoj. Ĉiu emas kaj pretas
esti pli riĉa kaj pli potenca ol ceteraj homoj (se ne estus
tiele, nia specio ne estus homa sed anĝela, kaj la anĝeloj
ne bezonas la socialismon ĉar ili vivadas jam en la Ko-
munismo). Ĉu tio estas solvebla pere de politika eduk-
ado kaj priideologia kontrolo? En Ĉeĥoslovakio kaj ce-
teraj landoj de Orienta Eŭropo, escepte Sovetunio, tiu
kontrolo daŭris nur ekde la finiĝo de la Dua Mond-
Milito. En Rusujo kaj ceteraj teritorioj iam konstituantaj
Sovetunion, tiu kontrolo kaj ideologia edukado venis
jam ekde la finiĝo de la Unua Mond-Milito, do proksim-
ume 70 jaroj (pli ol du generacioj) kiam la komunismo
disfalis en la jaro 1989. Tamen, laŭŝajne, la pensmanie-
ro de la tieaj popoloj ne estis pli matura por la socialis-
mo ol ĝi estis en la jaro 1917. Ĉu tio estas mirinde? Eble
ne multe, ni prikonsideru tion ke 20 jarcentojn post la
ekkristaniĝo de Suda kaj Okcidenta Eŭropo, la kristan-
ismo de tiu socio estas kvazaŭ maldika farbo-tavolo, tio
estas, nur supraĵa afero.
Do tio estas afero kiu dependas de la tempo de aplikado
de edukado de la amasoj, kaj tiurilate la edukado por la
socialismo troviĝas ankoraŭ en tre frua etapo de procezo
kiu povos esti tre longa. Sed ĝi estas ankaŭ afero kiu
dependas de la sistemo de edukado aplikata. Ĉu la pri-
ideologia edukado de la amasoj en la socialista bloko de
Orienta Eŭropo, kaj nun daŭre en Ĉinio, Vjetnamio, Ku-
bo…, estas la plej konvena por krei en la koron de la ge-
civitanoj solidarecon kaj amon al la justeco kaj egaleco?
Ofte mi dubis prio tio vidante ke, ekzemple, la intereso
kaj la pasio de la amasoj de tiuj landoj pri futbalo kaj
aliaj konkur-luktoj estis tute simila al ties de la okci-
dentlandaj amasoj. El saĝa homa kolektivo oni povas
esperi pli saĝan teniĝon. Evidentiĝas ke ankaŭ ne la
amasoj de tiuj landoj estis ideologie edukitaj por entre-
preni seriozan kaj respondecan procezon kia la irado al
la Socialismo kaj la Komunismo. Tiu necesa edukado
devus kunporti ankaŭ konsciigon pri la neceso je sobra
kaj modera konsumo. La amasoj de la socialista bloko
montris avidon ĝui ian konsumnivelon tiom altan kiom
tiu ekzistanta en la plej riĉaj landoj de la alte industri-
igita mondo, kaj la ebleco etendigi tiun vivnivelon al la
tutmonda loĝantaro preterpasas la kapablon kaj la dispo-
non de la terglobaj rimedoj. Sed mi perceptas pluan
mankon en la aplikita sistemo de amasedukado. Oni ne
povas veki emon al solidareco kaj amon al la homaro
kaj la justeco pere de ideologio kiu multe parolas nur pri
klasbatalo, klaskonscio… t.e. uzante nur materiismajn
konceptojn. La homo estas iom pli ol nura materio. Sur
ateisma mondkonceptado oni ne povas konstrui homajn
interrilatojn karaterigitaj per tiu amo kiu forrifuzas la
maljustecon kaj la ekspluatadon inter la personoj kaj la
popoloj. Kromanfoje okazis tio, kion la Biblio anoncas:
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
fariĝis ŝtono bazangula.
Kristo, aplikante al si tiun profetaĵon, diris ke la homo
kiu askultas lian mesaĝon kaj praktikadas ĝin, agadas
tiel prudente kiel tiu, kiu konstruas sian domon sur roko
por rezisti ĉiujn atmosferajn eventualaĵojn. Male, kiu
neglektas la mesaĝon estas kiel malsaĝa homo konstru-
inta ties domon sur sablo kaj kiam venas ŝtormoj kaj
ventego la konstruaĵo ruiniĝas. Ne eblas ne memori ĉi
profetaĵon kiam oni vidis la malsukceson de la Peres-
trojko kiu signis la definitivan fiaskon kaj totalan ruinon
de granda socialista bloko en kies ideologia bazo estis
neglektata, kiam ne tute malpermesata, la instruado pri
la religiaj valoroj.
La marksista suspektemo pri la religio kaj ties instruo
havas historiajn kialojn. Multfoje en ĉiuj epokoj la reli-
gio kaj ties pastraro estis uzataj por pravigi la ekzist-
antan povon, eĉ la plej tiranecajn kaj ekspluatigajn
povojn. Tion konsiderante, prave K.Marks diris tion ke
la religio estis drogo por la popoloj. T.e. la postmorta
feliĉo, kiun la religioj promesas, celas mildigi la pezan
situacion de la subpremitoj de ciuj epokoj. La religio es-
tas misuzata ankaŭ por aferoj kiel la subtenado de ne-
demokratiaj regantoj kaj maljustaj ekonomiaj strukturoj.
La konstruantoj de la Socialismo devas esti zorgemaj pri
tiu afero ofte uzita de la klasa malamiko por ties
ekspluataj celoj. Sed, tute forrifuzi la religion, kiel faris
niaj Socialismo-konstruantoj de la lastaj jarcentoj, estas
kvazaŭ forĵeti la bebon kune kun la malpura akvo.
Por la konstruado de la Socialismo estas necesaj la krist-
anaj valoroj de hom-amo, kompato, sindonemo… Sen
tiu angula ŝtono eblas konstrui nenion. Jes, la kapitalis-
mo ne baziĝas precize sur tiuj valoroj, sed la kapitalis-
mo ne bezonas ilin ĉar ĝi havas kiel aliancanoj la plej
malbonajn ecojn de la homa naturo: egoismo, posed-
emo, rabemo, ambicio, konkuremo… Tamen, kiam oni
volas batali kontraŭ tiel potencaj inklinoj de la homa
naturo estas nepre necesa la Dia helpo. Ĝuste tiel.
La batalado kiu devos pludaŭri por meti finon al la ka-
pitalismo kaj la imperiismo devas eltiri historiajn ins-
truojn el la pasinta sperto. Jen mi esprimis la prikonsi-
derojn kiujn tiu sperto vekis ĉe mi.
Faustino Castaño Vallina.
Gijón-Asturio (Hispanio), printempo de 2008.