reagi alie ol per polica subpremado. Post la aldon-
iĝo de pliaj sociaj tavoloj al la tumultoj kaj socia
plendado, okazis du fenomenoj kiuj kontribuis sen-
aktivigi la revolucian konvulsion. Unuflanke, atin-
ginte la socia agitado la plej eble altan nivelon ne
pasante al la fazo de la alsalto al la povo, ankaŭ ne
la politikaj fortoj de la organizita maldekstrularo
sciis provizi la movadon per iu politika solvo ene
de la institucia kadro ekzistanta. Oni povas kom-
preni ke la instituciaj partioj de Maldekstro ne vo-
lis entrepreni la aventuron baziĝi sur strataj tumul-
toj por rompigo de la politika legaleco kun ne-
antaŭvideblaj sekvoj. Sed ne tiel estas kompren-
ebla tio ke tiuj fortoj ne kapablis politike artikigi la
movadon alprenante ties justajn postulojn kaj pro-
fiti ĝian impulson por iniciati procezon de progres-
isma socia transformiĝo ene de la laŭleĝa kadro
ekzistanta. Sen tiu perspektivo la revolucia agitado
elverŝiĝis sur nenion kaj elĉerpiĝis sencele.
Aliflanke, la tagoj de socia plendado kaj batalado
estis okazigintaj sufiĉe altan gradon je publika
malordo kiun la politika povo, kiam ĝi kapablis re-
agi, povis propagande prezenti kiel ĥaoson kiu mi-
nacis ĉion detrui, atingante la regrupiĝadon de ĉiuj
konservativaj sociaj fortoj kiuj rekonkeris la stra-
tojn per grandamasa manifestacio sin prezentante
kiel la reago de la silenteca plimulto de la lando
kontraŭ la ĥaoso kaj la malordo. Antaŭe, la Gene-
ralo Prezidento De-Gaulle certigis al si la apogon
de la armeo por alfronti ĉiun ajn eventualaĵon.
Kiel oni diris antaŭe, la franca movado efikis sur
aliaj lokoj en la Tero. Se en iuj lokoj la burĝa povo
sciis reagi tiel saĝe ol en Francio, en aliaj, male, ĝi
ne povis restarigi la ordon sen la uzado de la per-
forto kaj okazigi masakrojn de revoluciaj gestu-
dentoj, kiel okazis en Meksiko.
Se tiu estus la epilogo de la revolucia movado de la
jaro 1968 oni devus klasifiki ĝin inter la multaj
revolucioj kiuj fiaskis. Sed okazis ke la rezulto es-
tis multe pli komplika kaj konfuziga. Plej eksteror-
dinara estis la fakto ke sen alsalto al la povo kaj
sen politika venko (la partioj de Maldekstraro sufe-
ris grandan fiaskon en la franca balotado post tiu
jaro), la valoroj defenditaj de la revoluciuloj de
majo de 1968 sin altrudis, nepercepteble sed ne-
kontesteble, preskaŭ mondskale. Kiel asertis Da-
nielo Kohn-Bendit, iu el la spontanaj lideroj aper-
intaj en tiu konjunkturo:
tiu mobilizado generis la
ekologiistan movadon, la feministan movadon kaj
la kontraŭaŭtoritatisman sentiviĝon.
La tuta mo-
rala hipokriteco pri la kutimoj kaj la vivmanieroj
estis forbalaita fare de la kultura evoluado kaj de la
mensaj skemoj naskiĝintaj el tiu revolucia impulso.
Vole nevole, la superregantaj klasoj mem devis al-
preni, por supervivadi kaj foreviti pluajn esplod-
iĝojn, multajn el la depostuloj de la revoluciuloj de
la jaro 1968.
Sed ne ĉiujn. 40 jarojn post tiuj eventoj la homaro
troviĝas en alia vojkruciĝo de la historio, el kiu po-
vas rezulti aliaj sociaj konvulsioj. Nuntempe estas
antaŭ ni malsama mondo kun malsama problem-
aro, sed daŭre estas necese serĉi, ĉiumaniere, al-
ternativon al la kapitalismo. Hodiaŭ la mondo de la
plenaĝuloj povas oferi nenion al la gejunuloj. Nun-
tempe estas nepre necesa iu revolucio por la rajto
je laboro, por ekologia kaj ekonomia ordo mond-
skale, kontraŭ la rasismo kaj la ksenofobio, por la
demokratio kaj la egaleco, por la homaj rajtoj…
Tamen pligrandiĝis la malakordo inter la politika
kaj la civila socio. Por ampleksaj amasoj de la eks-
pluatitoj kaj marĝenitoj de la planedo ekzistas ne-
niu perspektivo de alternativa socio. Urĝas pripensi
kaj iniciati tiun alternativon. La senĉese kreskiĝ-
anta fluso de enmigrantoj venantaj al la alte indus-
triigitaj landoj el Afriko kaj aliaj mizeraj terzonoj
estas signo kaj rezulto de la egaj ekonomiaj mal-
ekvilibroj mondskale. La ekonomia sistemo –kapi-
talista- kiu generis tiun problemaron, ne kapablas
solvi tiun problemaron. Parizo, denove Parizo,
montris per la akraj tumultoj fare de enmigrintoj,
okazintaj antaŭ plurajn jarojn, kie troviĝas kaj
amasiĝas la viktimoj de la ekonomiaj malekvilibroj
kaj kiuj estos la protagonistoj de la estontaj mo-
bilizoj. Ankaŭ estas signo de la malpreteco de nia
socio solvi tiun problemaron la fakto ke estis elek-
tita kiel nova Prezidento de Francio la homo kiu
sufokis perforte tiujn justajn postulojn de la en-
migrintoj de unua kaj dua generacioj. Ne estas ha-
zardo ke tiu franca Prezidento, Sarkozi, esprimis
sian volon kaj intencon mortigi la spiriton de majo-
1968. Ĉu tiu kreteno konscias pri tio ke estas ĝuste
dank´al tiu spirito de majo-1968 ke li, filo de hun-
garaj enmigrintoj, alvenis al tiu alta gvidposteno en
la gastiga lando? Sen la venko de la valoroj de
1968 estus nepensebla tiu ebleco kaj la fakto ke en
la nuna usona balotkampanjo konkuras –kun gran-
da ebleco venki- unu virino kontraŭ unu nigrulo,
kaj ke en tiu sama lando virino, krome nigrulino,
estras la ministrejon pri fremdaj aferoj. Same estis
neimagebla, sen la venko de la spirito de 1968, ke
en la lastaj jardekoj la samseksemuloj atingis la
rajtojn kiujn oni neis al ili dum jarmiloj kaj ili po-
vas sen-honte montri publike sian seksan situacion.
Kaj ĉiuj personoj ĝenerale ĝuas hodiaŭ je priseksa
libereco kiun ne konis la antaŭaj generacioj.
Ke tiu spirito kaj tiuj valoroj daŭre kaj longe estu
la instigilon de nia civilizacio por atingi pli altajn
celojn de justeco kaj libereco.