La verko de Javiero Sierra pri kiu ni temas estas
abunde priskribita en Interreto. Multaj opiniis pri
la libro, ties ecoj kaj ties aŭtoro. Plejparto el tiuj
opinioj estas favoraj al la verko kaj al la verkisto,
aliaj, male, faras akran kritikon pri la verko, ties
stilo kaj ties temaro. En la antaŭa paĝo ni prezen-
tas areton da tiuj interretaj pritemoj de La sekreta
manĝo.
Tamen, ŝajnas ke ĉiuj tiuj kritikoj, ĉu favoraj aŭ
malfavoraj, atentas nur pri parta aspekto de la ver-
ko. Grandparto el la opiniantoj prikonsideras la
enhavon de la noveleska intri-
go, t.e. la historio aŭ rakonto
de la romano pri la okazaĵoj
kiujn la verkisto situigas ka-
dre de la pentrado, fare de Le-
onardo de Vinĉo, de La San-
kta Manĝo en la refektorio
de la dominikana konvento en
la Milan-urbo estrita de Lu-
doviko la Maŭro. Prijuĝante
nur tiun aspekton de la libro,
iuj laŭdas la profundan konon
de la verkisto pri la Renesan-
ca epoko en kiun li enkadrigis
la scenejon de la novelo,
preskaŭ ĉiuj estimas tion ke la
legado de la verko rezultas
amuza kaj distra, kaj ne man-
kas tiuj kiuj konsideras ke la
intrigo estas tro fantazia kaj
seninteresa.
Pli profundiĝas en la aferon
tiuj kiuj atentas pri la strang-
aĵoj prezentataj de la pentraĵo
de Leonardo, t.e. la netradi-
ciaj elementoj de La Sankta Manĝo, la nekutima
teniĝo de kelkaj apostoloj kaj Jesuo mem en la
pentraĵo, la identeco, aspekto kaj situo de iuj el la
apostoloj… Sed, eĉ tiuj kritikistoj kaj opiniantoj
kiuj atentas pri tiu aspekto de la verko, faras tion
nur konekse kun la intrigo mem de la novelo kaj
de vidpunkto de ĝia rilato kun la protagonistoj de
la rakonto kaj ties agado. Kaj de tiu vidpunkto, la
demandoj kiujn la aŭtoro prezentas pri la kialoj de
Leonardo kaj la afero ĉu tiu artisto estis aŭ ne
membro de la mezepoka sekto de la kataristoj,
konstituas nur parton de la intrigo de la novelo kaj
kroman misteron inter tiuj multaj aperantaj en la
romano laŭlonge de la disvolviĝo de la aventuroj
de ties protagonistoj.
Nu, ĝuste ĉi-tie ni devas esprimi nian malakordon
kun tiu vidpunko. Tio estas, ŝajnas al ni ke La se-
kreta manĝo de Javiero Sierra estas du verkoj en
unusola libro… aŭ du temoj en unusola verko.
Unuflanke estas la novelo mem, kun ties temo kaj
intrigo, kun ties novelaj ecoj kaj kvalitoj kiaj amu-
za, distra, bone dokumentita de historia vidpunkto
k.s. kaj, aliflanke, estas ankaŭ libro destinita pre-
zenti kaj klopodi respondi demandojn pri la
stranga teniĝo kaj sekreta ce-
lo de Leonardo de Vinĉo en
la ellaborado de sia pentraĵo.
Kompreneble, tiaspeca prite-
mo de artverko tute ne estas
novaĵo. Ni memoru, ekzem-
ple, du verkojn de Sigmundo
Freŭdo, la aŭstria kuracisto
fondinto de la psikanalizo.
Per iu el tiuj verkoj Freŭdo
pristudas la statuon de Davi-
do fare de Mikel-Anĝelo, kaj
el ĝi li eltiras konkludojn pri
la psiko de la artisto kaj ties
celo ellabori la artverkon. Sa-
me faras la sama Freŭdo pri
alia art-verko, ĉi-kaze de Leo-
nardo mem; temas pri tiu ver-
ko titolita: Iu infana memor-
aĵo de Leonardo de Vinĉo. Ĉi
kaze la pristudita art-verko
estis tiu pentraĵo nomata Gio-
conda kaj Mona Lisa. Dis-
volvante tiun temon, la kre-
into de la psikanalizo psik-
analizas Leonardon kaj alvenas al surprizigaj kon-
kludoj pri la infaneco de de Vinĉo kaj la rilatoj de
la artisto kun lia patrino.
Nu, ion similan faras Javiero Sierra en sia Sekreta
Manĝo pri la Sekreta Manĝo de Leonardo, sed la
novaĵo, ĉi-kaze, estas tio ke la esploro de Javiero
Sierra kaj ties prezentado al la publiko ne estas
dokta, sufiĉe teda eseo, simila al tiuj menciitaj de
Freŭdo; sed, tio ke la psikologia, historia esploro
kaj ties provizoraj konkludoj aperas enkadrigitaj
en noveleska intrigo kiu amuzas la leganton sam-
tempe ke oni enkondukas lin, distr-maniere, en la
kernon de la esplorado.