34
L
L
L
a
a
a
n
n
n
e
e
e
d
d
d
e
e
e
z
z
z
i
i
i
r
r
r
i
i
i
n
n
n
d
d
d
a
a
a
D
D
D
e
e
e
z
z
z
i
i
i
r
r
r
i
i
i
t
t
t
o
o
o
Dum preskaŭ ses jaroj la gehispanoj batalis he-
roece kaj sindone kontraŭ la tiama plej potenca
imperio. Ni memoru la kuraĝajn gemadridanojn,
kiuj, la 2an de majo 1808, kontraŭfrontis per nu-
daj manoj la dragonojn de la napoleona gvardio.
Ni memoru la multajn milojn da soldatoj kaj ge-
rilanoj volontuloj kiuj batalis en Bajleno, Somo-
sierro, Arapiloj kaj multaj aliaj lokoj de la am-
pleksa hispana geografio.
Ni memoru la malfeli-
ĉajn geloĝantojn de Zara-
gozo, Girono, Seviljo,
Valencio… kaj aliaj lo-
koj, kiuj suferis la sieĝon
kaj la kanonadon de la
invadinta franca armeo.
Ni memoru la deputitojn
de la teritoriaj Konsilioj,
kiuj pristudis kaj pri-
diskutis en Kadizo, sub la
kanonado de la franca ar-
meo, la unuan konstitu-
cion de ĉi-tiu lando, Ni
memoru la elstarajn ge-
filojn de Hispanio, kiaj
Aŭgustina de Aragono,
Daoizo, Velardo, Pala-
fokso, Kastanjo, Empeci-
nado, Jovellanos, Alva-
ro-de-Kastro, Pastro Me-
rino… kaj multegaj aliaj
kiuj, en la oficoj de la armiloj de la politiko,
fordonis tion plej bonan de si mem favore al kaŭ-
zo je kiu ili fidis.
Kiam oni penas kaj sin foroferas tiamaniere, oni
faras tion favore al grava, sankta celo… io tiel
taksata de la foroferantoj. Kiu estis, do, la kialo
celo kiu tiamaniere mobilizis kaj inspiris niajn
samlandanojn antaŭ 200 jarojn?
Ili donis iun nomon, pli ĝuste iun adjektivon al
tiu celo: “La Dezirito”. La Dezirito estis la reĝo
Ferdinando la 7a, kiun Napoleono altiris per men-
sogo kaj trompo al Bajono kaj tie kaptis lin kaj
devigis lin rezigni la hispanan kronon laŭ hontiga
abdik-procezo kiu kulminis per la kronado de
Jozefo Bonaparto.
Poste, dum la hispana popolo batalis kaj suferis
favore al “La Dezirito”, ĉi-tiu vivadis kiel princo
en residejo kiun Napoleono havigis al li, dediĉita
al festoj, dancoj, amindumado, ĉasado kaj… brod-
ado. Jes, li lernis brodi kaj praktikis brodadon. De
tempo al tempo li adresigis al Napoleono leterojn
plenajn da flatado, kaj kiam la franca trupoj atin-
gadis militajn venkojn sur la fidelaj hispanoj kiuj
batalis favore al la Dezirita Ferdinando, ĉi tiu
skribadis al la imperiestro gratulante lin pro tiuj
venkoj.
Ni jam vidis lian malkuraĝan konduton okaze de
la komploto de la Eskorialo kaj lian malnoblan ab-
dikon en Bajono. Nun ni
vidas lian humilaĉan ten-
iĝon rilate al Napoleono.
Sed la plej malhonestan
econ de lia karaktero evi-
dentiĝis post lia liberiĝo
kaj reveno al la lando.
Kiam li realprenis la re-
ĝecon de Hispanio, lia
unua dispono estis rifuzi
kaj nuligi la Konstitucion
kiun la hispanaj gecivit-
anoj estis donintaj al si
por difini sian suveren-
econ kaj sian liberecon.
Li restarigis la Inkvizi-
cion, la absolutisman po-
von de la reĝoj. Li sin
deklaris reĝo per la Dia
graco kaj ne per la volo
de la popolo kiu tiom
batalis kaj fordonis fa-
vore al li. Laŭ lia volo, la
gehispanoj devis perdi sian kondiĉon de civitanoj
por esti denove nur regatoj.
Komenciĝis tiele la malstabilan politikan situa-
cion de Hispanio, kie, laŭlonge de la tuta 19a jar-
cento estis peno, batalado kaj revolucioj por re-
akiri demokratiajn rajtojn certigitaj per Kons-
titucio. Komenciĝis tiele ankaŭ la politika mal-
stabileco kaj militoj en la kolonia imperio de
Hispanio laŭlonge de la tuta 19a jarcento celante
ian liberecon kiun oni povis certigi nur per sen-
dependiĝo el la metropolo.
Ja, Jozefo Bonaparto estus rezultinta pli bona reĝo
ol tia “Dezirito”. Tion vidante, ŝajnas ke oni povas
konkludi ke la militoj estas senutilaj, ke ne indas
batali favore al tiaspecaj celoj. En la historio de
nia lando, neniam tiom da personoj tiom suferis
tiom senutile. NUNCA TANTOS SACRIFICA-
RON TANTO TAN INÚTILMENTE.
Jen la konkludo kiun oni povas eltiri du jarcentojn
post la Milito je Sendependeco.
Reĝo Ferdinando la 7a