de la jaro 1809 la geriloj agadis pli aŭtonome kaj
fariĝis la destin-loko ne nur de kamparanoj, sed
ankaŭ de restaĵoj de la regula armeo venkita kaj de
“romantikaj banditoj”.
Laŭlonge de la milito funkciis proksimume 400
geriloj. Ilia membraro oscilis inter 50 kaj 1.000 ge-
rilanoj, laŭ la zonoj, la cirkonstancoj, la sezonoj…
En iuj okazoj superis 3.000 gerilanoj.
Tamen oni devas distingi inter gerilo kaj gerila ar-
meo, ĉar en la kazo de Empecinado kaj EspoziMi-
no, post la jaro 1.811, havis ĝis 13.000 gerilanojn.
La operacio de marŝalo Suĉeto (Suchet) kontraŭ
Valencio en la jaro 1811, kiu kulminis per la kon-
kero de la urbo komence de januaro, signas la
lastan grandan francan ofensivon kiu sukcesis.
Dum la jaroj 1812 kaj 1813 la milito prenis alian
aspekton, kiu markis la francan malvenkon. La
preparado de la napoleo-
na interveno en Rusio kaj
ties disvolviĝo postulis la
retiradon de konsiderin-
daj militaj efektivoj el
Hispanio. La 350.000
francaj batalantoj de la
somero de la jaro 1811,
perdis 100.000 soldatojn
la sekvan jaron, kaj
kromajn 100.000 en la
printempo de la jaro 1813.
Krome la anglo-portuga-
laj trupoj de Ŭelingtono (Wellington) faris ofen-
sivon ekde Portugalio kaj aldoniĝis al la hispanaj
batalantoj. Komence de la jaro 1812 la trupoj rek-
te komanditaj de Ŭelingtono nombris 70.000 solda-
tojn bone ekipitaj kaj trejnitaj. La ĝenerala batal-
ado de ĉi tiu periodo prezentas jenan skemon.
Iniciatemo de Ŭelingtono kaj entreprenado de
grandaj ofensivoj hispano-anglaj. Ĝuante logisti-
kon kiu inkluzivas la portugalajn havenojn kiel
lokoj por provizado, la aliancanaj trupoj certigas
al si la kontrolon de Ekstremaduro kaj kun tio eblas
ankaŭ la kontrolon de la valoj de la riveroj Dŭero
kaj Taĥo faciligante la penetradon direkte al Ma-
drido kaj la norda altebeno. En la franca flanko la
timo pri rompiĝo de la komunikado kun la nordo
inspiris gradigitan retretadon ekde Andaluzio
unue al Madrido, kaj ekde Valencio ankaŭ al Ma-
drido kaj Katalunio.
En januaro de 1812 komenciĝis la granda ofensivo
hispana-brita kun la decidaj konkeroj Ciudad-Ro-
drigo kaj Badaĥozo. La 19an de majo ili alvenis al
Almarazo kaj fine de junio al Salamanko. Grava
momento de la ofensivo estis la batalo de la Ara-
piloj kie interfrontiĝis, la 22an de julio de la jaro
1812, proksimume 40.000 batalantoj en ĉiu flanko,
komanditaj de Marmonto kaj Ŭelingtono. Tiu estis
iu el la plej decidaj okazaĵoj de la milito, kiu perme-
sis al la aliancanoj eniri, por malmulte da tempo,
en Madridon la 12an de aŭgusto, kaj entrepre-
ni, la 19an de septembro la sieĝon de la urbo Bur-
goso. Tiu estis la definitiva ŝanĝo de la tendenco de
la milito. La francoj estis komencantaj la longan re-
treton ekde la sudo al Madrido. Kaj faris tion ekde
Kadizo, ĉesigante la sieĝon de tiu urbo, du mona-
tojn post la aprobo de la fama Konstitucio de la
jaro 1812.
La francaj trupoj venintaj el la sudo kaj el Valen-
cio eniras denove en la ĉefurbon komence de no-
vembro de la jaro 1812, dum la fiasko de Ŭeling-
tono antaŭ Burgoso bremsis la aliancanan ofensi-
von ĝis la printempo de la jaro 1813. Dume la fran-
coj konservadis la akson
Madrido-Burgoso-Bajono.
En la jaro 1813 rompiĝis
tiu akso kaj kun tio la
definitiva franca retreto,
simboligita per la migr-
anta sekvantaro de Jose-
fo la 1a ekde Madrido al
Valladolido kaj ekde ĉi
tie al la landlimo. Ja, la
batalo de Vitorio la 21a de
junio estis la nereira pun-
kto. La afero sekvis en la
eŭska teritorio. Inter la 25a de junio kaj la 31a de
aŭgusto, fiaskinta la kontraŭofensivo de la marŝalo
Soulto, nomumita ĝenerala anstataŭanto de la reĝo
Josefo, la aliancanaj trupoj eniris en Donostio, por
venki en la batalo de Sankta-Marcialo. La 7an de
oktobro la aliancanoj transiris la Bidasoan riveron.
La batalado en la franca teritorio inkluzivis agadon
sur Bajono, Orthezo kaj Tarbeso por kunflui sur
Tuluzo (Toulouse) en aprilo de la jaro 1814.
Kun la franca foriro el Valencio la 5an de julio de
1813 kaj la posta retreto de la marŝalo Suĉeto di-
rekte al Tortoso komenciĝis la retreto el Katalu-
nio, kiu restis plenumita nur komence de junio de
la jaro 1814. Tio estas, en dato post la traktato de
Valengajo (Valengay) de la 11a de decembro de la
jaro 1813 per kiu Napoleono agnoskis Ferdinandon
la 7an kiel Reĝon de Hispanio. La reveno de la
monarko okazis ĝuste tra iu Katalunio ankoraŭ
parte okupita de la francaj trupoj. La 16an de
aprilo la marŝaloj Soulto kaj Suĉeto, kaj la ĝenerala
estro de la aliancanoj, Ŭelingtono, subskribis la
finon de la militado. La kastelo de Figueraso estis
forlasita la 4an de junio de la jaro 1814. Tiele es-
tis finiĝante la Milito je Sendependeco.