La hispana armeo, post la venko de Bajleno,
estis formita de tri ĉefaj korpoj: iu subgvide de
Joakimo Blako (Joaquín Blake, hispano irland-
devena) kun bazo en Espinoso de la Monteroj,
tiu centra, komandita de Kastanjo, la venkinto
de Bajleno, lokita sude de la rivero Ebro, kaj la
alia subordone de la generalo Viveso, kun bazo
en Katalunio. Krome estis iu rezerva armeo es-
trita de Palafokso, kaj kroma malgranda armeo
en Ekstremaduro kies ĉefo estis la generalo Ga-
lluzo, entute 216.000 soldatoj. Napoleono dis-
ponis je 300.000 soldatoj kuniĝinte la noval-
venintojn kun la jam batalantaj en la hispaniaj
frontoj. Sed la vera supereco de la franca ar-
meo sur la hispana estis la sperto kaj trejniĝo
de la komandantoj kaj de la soldatoj mem krom
la kvanto kaj kvalito de la armilaro.
La strategio de la hispanoj evidentigas ian ne-
kredeblan optimismon. Ili pretendis tranĉi la
retiriĝon al Francio de la napoleonaj armeoj
instalitaj laŭ la linio de la rivero Ebro. Cele de
atingi tion oni entreprenis ofensivon, subgvide
de Blako, direkte al Bilbao kaj Kantabrio, kaj
alia, subgvide de Palafokso, direkte al la Pir-
inea montaro. Tia strategio baziĝis sur ne-realaj
supozoj. Unue estis la supozo ke la franca ar-
meo celas retiriĝon, kio ne estis reala, fakte
Napoleono estis venanta kun pliaj fortoj por
daŭrigi la konkeradon de tuta Iberia duonins-
ulo. Due, estis ankaŭ la supozo ke la hispanaj
fortoj kapablus sieĝi, venki kaj kapti la fran-
cajn armeojn, kiel okazis en Bajleno, kaj ankaŭ
tio estis nereala.
Vidante tiun strategion, Napoleono ĝojis ĉar tia-
maniere la hispanaj trupoj malproksimiĝis el la
fronto de la Ebro-rivero kaj tiel li povus ataki ili-
ajn flankojn. Li planis liberigi por siaj kolonoj la
vojon al Burgoso por starigi tie sian ĉef-stabon
kaj prepari la ofensivon direkte al Madrido.
Blako estis venkita de la marŝalo Lefebvro en
Zorrozo kaj Espinoso de la Monteroj, kaj devis
retreti al Reinoso. En tiu batalo Hispanio perdis
pli ol 3.000 soldatojn, kaj multaj aliaj disiĝis, tia-
maniere ke li perdis du trionojn el siaj efektivoj.
Sed tiam okazis io ne-atendita. Multaj el tiuj sol-
datoj kiuj forlasis la armeajn kolonoj, tamen, ne
forlasis la bataladon kontraŭ la francaj invadin-
toj. Ili dediĉiĝis batali laŭ sia propra iniciato kaj
kriterio. Aperis tiele la unuaj geriloj, al kiuj poste
aldoniĝis ankaŭ vilaĝanoj kaj ĉiutipaj batalantoj,
kaj kiuj ludos gravan rolon en la batalado de la
sekvintaj jaroj kontraŭ la napoleona imperio.
Dum la armeo komandita de la generalo Kastanjo
batalis kontraŭ la armera korpo komandita de
marŝalo Soulto en Gamonalo, kaj la ceteraj his-
panaj fortoj batalis kontraŭ aliaj francaj kolonoj
en diversaj lokoj de la nordo de la lando, la avan-
gardo de la imperia armeo progresis direkte al
Madrido. La Supera Konsilio forlasis Aranĥue-
zon kaj instaliĝis en Seviljo.
Sen multaj militistaj efektivoj, Madrido povis
oponi nur malgrandan reziston al la trupoj de Na-
poleono, kiu eniris en la urbon post ties kapi-
tulaco laŭ ne tre malmolaj kondiĉoj. Dume la di-
versaj francaj armeoj venkis la hispanajn trupojn
en la norda duono de la lando.
En Madrido, Napoleono diktis kelkajn dekretojn,
inter ili la nuligon de la feŭdaj rajtoj kaj la mal-
apermesigon de la Inkvizicio. Tiuj disponoj mul-
te diras liafavore, sed en la tiamaj cirkonstancoj
la hispana popolo ne povis taksi la bonecon de
liaj intencoj; pro lia antaŭa erara politiko, inter li
kaj tiu popolo, estis nesuperebla abismo.
Tiam okazis la angla interveno en la milito en
Hispanio, kio trudis al Napoleono restudi lian
strategion por tiu ĉi lando. Li daŭrigis la batal-
adon en la nordŭesto de Hispanio, ĉefe por al-
fronti la novan situacion. Estante en Astorgo li
eksciis pri problemoj en sia granda kaj komplika
imperio. Do li devis forlasi Hispanion, en januaro
de la jaro 1809, ne atinginte lian celon de kon-
kerado de tuta Iberio Lia frato Jozefo reinstaliĝis
kiel reĝo en Madrido, sed tiam li havis neniun
povon en la suda duono de Hispanio, kaj la fran-
caj trupoj daŭre devis bataladi, kaj suferi la ata-
kojn de la gerilanoj en la zonoj kiujn ili kontrolis.
Napoleono batalas en Hispanio kaj rekonkeras Madridon