Konstatinte tion, la generalo Kastanjo organizis
siajn fortojn por operi kontraŭ la armeo de
Diponto, kiu restis neaktiva dum preskaŭ tuta
monato en la ĉirkaŭaĵoj de Anduĥaro.
Marato, antaŭ sia foriro el Madrido, la 4an de ju-
nio, estis dirinta al Diponto: La unua kanon-pafo
kiun vi faros sur tiuj mizeruloj devas redoni
trankvilecon al tuta Andaluzio, kaj mi preskaŭ
dirus al tuta Hispanio.
Lia eraro estis kompleta, ĉar tiuj kanon-pafoj re-
zultis esti milit-signalo kiu ekmovigis la preskaŭ
solajn laŭregulajn unuojn de la armeo de la Antik-
va Reĝimo kiuj ankoraŭ konservadis spiriton, or-
ganizon kaj gvidantaron. Al tiuj regimentoj aldon-
iĝis 2.000 volontuloj, kaj kromaj 12.000 estis rifu-
zitaj ĉar mankis al ili prepariĝo. En Granado form-
iĝis alia armeo-korpuso je 10.000 soldatoj de la
provinco kaj Ma-
lago komanditaj
de la sviso Redin-
go, kiu reunuiĝis
kun Kastanjo. Do,
ĉi-tiu generalo ko-
mandis 33.000 sol-
datojn, 2.000 el ili
estis de kavalerio.
Diponto, kun la al-
iĝo de la divizio de
la generalo Vedelo
kaj la helpo-trupoj
de la regimento de
dragonoj pasis tra
La-Karolino kaj instalis sian ĉef-stabejon en Baj-
leno. El tie eliris iu kolono por disrabi Ĥaenon
(Jaén) same ol ili estis farinte en Kordovo.
Kastanjo, siaflanke, distribuis sian armeon en kvar
diviziojn komanditajn de la generaloj grafo de
Kompinjo (Compigny), Redingo, Joneso kaj La-
Penjo (La Peña). Sia batal-plano estis preparita
kun la generalo Moreno kaj ŝajnas ke ĝi estis mul-
te pli trafa, laŭ la militistaj fakuloj, ol ties de Di-
ponto, kiu estis dividinta siajn 20.000 soldatojn en
tri grupojn, en Anduĥaro, Bajleno kaj La-Karoli-
no, disperso de efektivaj fortoj kiu rezultis fatala
en la batalo.
La strategio aplikita estis tranĉi ĉiun ligon inter la
fortoj de Diponto kaj tiuj de Vedelo, peli ĉi-tiun al
la nordo kaj ataki ambaŭflanke de la korpuso en
Anduĥaro.
La 13a de julio komenciĝis la operacio. Tiam estis
ega varmo en tiu regiono de Andaluzio. La his-
panaj trupoj okupis la vilaĝojn Mengibaro kaj
Villanovo, dum Vedelo retiriĝis por reunuiĝi kun
Diponto.
Ekde la komenciĝo de la batalo prenis la iniciati-
von la hispana armeo. Ŝajnas ke la avantaĝo de la
pozicioj de la hispanaj trupoj, laŭ la plano el-
laborita de Moreno, estis decida por atingi la finan
venkon. Diponto frakasiĝis tra sinsekvaj alsaltoj
kontraŭ la linioj de la armeo de Kastanjo.
Iomete post la tagmezo de la 19a de julio, la fran-
ca marŝalo mendis milit-paŭzon, preta al la eva-
kuo el Andaluzio. Komence Redingo sin oponis al
la akordo. Fine Kastanjo akceptis kondiĉe ke la
venkita armeo revenu al Francio marvoje kaj ne
plu revenu por batali en Hispanio. Poste estis sub-
skribita en Bajleno la totala kapitulaco: tuta
armeo-korpo kapitulacis kun armiloj kaj ekipaĵo,
pli ol 17.000 soldatoj, iu eksterordinara novaĵo en
la Eŭropo de Napoleono. Menciinde estas tio ke
en tiu batalo distingiĝis Josefo-San-Martino, la
estonta liberiganto
de Argentino, Ĉi-
lio kaj Peruo, kiu
tiam estis jam iu
veterana oficiro de
la hispana armeo.
Hontinde, la Kon-
silio de Andaluzio
ne plenumis la
kondiĉojn de la ka-
pitulaco de Bajle-
no. La francaj mi-
litkaptitoj ne reve-
nis al sia lando; ili
estis senditaj al la
insulo Kabrero, kaj restis tie en tre penigaj
kondiĉoj ĝis la fino de la milito, sed preskaŭ du-
ono el ili mortis tie.
Sekve de la rezulto de tiu batalo la francaj trupoj
en Hispanio devis retiriĝi malantaŭ la linio de la
rivero Ebro kaj decidis la kapitulacon de Junoto
en Cintro (Portugalio) la 30a de aŭgusto kiam res-
tis izolita la franca armeo operacianta ĉe Lisbono.
Sed tiu venko havis ankaŭ malbonan rezulton por
la hispanoj ĉar igis ilin pensi ke la hispanaj trupoj
kapablis konkuri kun la franca armearo de Napo-
leono en la batalkampo. Baldaŭ la propra imperi-
estro montrus kiom senbaza estis tiu revo.
Ĉiukaze la psikologiaj sekvoj estis gravaj. La ven-
ko stimulis en la hispanoj la spiriton kaj la volon
je rezisto, kaj en tuta Eŭropo, ĝis tiam senkuraĝ-
igita pro la nevenkeblo de Napoleono, renaskiĝis
la batalanimo. Baldaŭ komenciĝis en Aŭstrio nova
preparado por rekomenci la militon kontraŭ la
franca Imperiestro. La angloj komprenis la intere-
son helpi la hispanojn kiel vojo por alveni al la
definitiva venko sur Napoleono.