25
En monato junio-1808, dum la geeksreĝoj Karolo
kaj Maria Ludovikino de Parmo, akompanitaj de
Godojo kaj 200 servistoj, instaliĝis en Palaco kiun
disponigis al ili Napoleono en Fontaineblo, kaj
iliaj filoj Ferdinando kaj Karlo, kune kun aliaj ge-
parencoj estis instalitaj en alia palaco en Valenco
(Valençay). Josefo la , nova reĝo de Hispanio
per la graco de Napoleono, adresiĝis al sia regno.
Stulta li ja ne estis. Tiam, en letero al sia imperi-
estra frato, li priskribis sian situacion tiele: Mal-
amikas al mi nacio je 12 milionoj da enloĝantoj,
kuraĝaj, ekstreme furiozaj. Oni publike parolas
pri murdi min sed tiu ne es-
tas mia timo. Ĉio farita ĉi
tie la 2an de majo estas
abomeninda. La honestuloj
ne estimas min pli ol la fri-
ponoj. Ne, Siro, via Moŝto
eraras: via gloro dronos en
Hispanio. Kaj en alia skrib-
aĵo li aldonas: Mi havas ĉi
tie eĉ ne unu solan parti-
anon.
Pri ĉi-tio lasta li ne estis tute
prava. Estis en Hispanio lia-
serve partio da valoraj kaj
kompetentaj kunlaborantoj
en la registaro kaj en la ins-
titucioj, kiuj servis lin kiel
ministroj kaj funkciuloj, ĉu
pro patriotismo, inteligenta
modernismo, oportunismo,
timo... Tiuj personoj estis
konataj en Hispanio kiel
franciemuloj aŭ francigitoj.
Franciemaj estis ankaŭ tiuj
kiuj aliris al Bajono por pridiskuti la Konstitucion
por Hispanio proponitan de Napoleono. Verdire,
neniu pridiskutis ion; oni aprobis la konstitucion
ellaboritan de Napoleono kaj ties spertuloj. Tiu
Ĉarto, kiun oni neniam aplikis poste pro la cir-
konstancoj kaj la evoluo de la situacio, ne estis
malbona leĝaro por la epoko kiam oni faris ĝin kaj
por lando, kia Hispanio, kiu de antaŭ longe estis
submetita al reĝa absolutismo. Ĝi establis egal-
econ inter la regatoj de Hispanio kaj tiuj de la ko-
lonioj, ankaŭ la sendependecon de la juĝa povo, la
unuecon de la leĝaro se respektante la tradi-
ciajn leĝarojn (fueros), ekzistantaj en iuj regionoj.
Tiu konstitucio estis inspirita en la idearo de la
Klerismo (Ilustración), tiom laŭmoda en tiu epo-
ko. Napoleono mem povas esti konsiderata kiel
kler(ism)a despoto. La devizo de la sekvantoj de
tiu doktrino estis labori favore al la popolo sed
kalkulante nenion kun la popolo.
La 8an de julio, post ĵuri kiel Reĝo kaj ricevi la
ĵuron de la deputitoj, Josefo la Unua nomumis
sian unuan registaron. La elektitaj ministroj estis
tiutipaj adeptoj de la Klerismo. Ĉiuj elektitoj ak-
ceptis la oficon escepte la ĥiĥonano Jovellanos. Li
preferis apogi la reĝon Ferdinandon. La klerisma
movado estis tiam dividita inter la franciemaj, kiuj
apogis Josefon Bonaparton kaj tiuj aliaj, kiuj, ekde
la Regionaj Konsilioj gvidis
la batalon favore al Ferdi-
nando kaj poste, ekde la
Korteso de Kadizo, ellaboris
alian konstitucion por His-
panio.
Nuntempe, kun la perspekti-
vo de la du jarcentoj pas-
intaj ekde tiu epoko kaj la
kono kiun ni havas pri la
disvolviĝo de tiu konflikto,
estas tendenco juĝi severe la
poziciiĝon de la t.n. franci-
igitoj aŭ franciemuloj, kiuj
apogis la uzurpadon fare la
Bonapartoj kaj kunlaboris
kun ili en la regado de His-
panio. Sed oni povas kom-
preni ilian vidpunkton. La
stariĝo de la nova dinastio
tre similis al tio okazinta
unu jarcento antaŭe, kiam la
Borbonoj anstataŭis en ĉi tiu
lando la ĝis tiam regintajn
Habsburgojn. Krome tiuj Bonapartoj, kiel perso-
noj kaj kiel regantoj, valoris pli ol la lastaj Bor-
bonoj de Hispanio.
La 25a de julio, festo de Sankta Jakobo, patrono
de Hispanio, estis en Madrido la solena ceremonio
de la kronado de la reĝo Josefo. En tiu epoko la
informoj iris tre malrapide, pro tio tiutage oni an-
koraŭ ne sciis en la kortego ke, ĝuste unu semaj-
non antaŭe, iu franca armeo suferis gravan mal-
venkon en Bajleno en batalo kontraŭ hispana ar-
meo. Kiam, post kromaj kvin tagoj, alvenis sci-
igon pri tiu evento, la frato de la imperiestro de
Francio tuj forlasis la hispanan ĉefurbon kaj ek-
kuris norden, al la proksimaĵoj de la franca land-
limo, kie estis pliaj napoleonaj armeoj.
L
L
L
a
a
a
r
r
r
e
e
e
ĝ
ĝ
ĝ
o
o
o
J
J
J
o
o
o
s
s
s
e
e
e
f
f
f
o
o
o
.
.
.
L
L
L
a
a
a
K
K
K
o
o
o
n
n
n
s
s
s
t
t
t
i
i
i
t
t
t
u
u
u
c
c
c
i
i
i
o
o
o
d
d
d
e
e
e
B
B
B
a
a
a
j
j
j
o
o
o
n
n
n
o
o
o
Josefo Bonaparto