24
La monarĥoj fore, la lando invadita de eksterlanda
potenco, la oficialaj institucioj senkreditiĝintaj pro
ties kunlaboro kun la invadinto… Temis pri ne-
atendita, antaŭe nekonata, situacio kiu nepre de-
vus krizigi la konscion de la lando pri si mem.
Tuj post la ekkono de la sangaj okazaĵoj de Ma-
drido, en multaj lokoj de la hispana geografio estis
spontana reago kuntraŭ la francaj entrudintoj. Far-
iĝis simbolo de ĉiuj la kiĥota, kortuŝa kaj heroa
proklamo de la urbestroj de la vilaĝeto Mostoleso,
kiuj, la saman 2an de majo, deklaris la militon al
Napoleono.
La lando, do, devis organiziĝi startante de nulo en
la politika kaj administra terenoj, kaj tio sub la
urĝo de preparado de milito kontraŭ forta imperio
kiu jam estis militiste okupinta grandparton el la
landa teritorio. En tia drameca kunteksto la genio
de la hispana popolo kapablis koncepti kaj ek-
funkciigi novtipajn politi-
kajn organizaĵojn: la t.n.
Konsilioj Konsila-
ntaroj, vortoj per kiuj en
Esperanto ni tradukas la
hispanan vorton “Juntas”.
La unua el tiuj provincaj
regionaj Juntas
Konsilioj estis tiu de As-
turio, kiu formiĝis jam
ĝuste unu semajno post la
eventoj de Madrido. Ek-
de tiu ĉi regiono oni in-
citis kaj kunlaboris en la starigo de similaj
institucioj en la apudlimaj regionoj: Galegio,
Leono… Iompostiome, en la parto de Hispanio ne
kontrolata de la franca armeo: Valladolido, Avilo,
Zamoro, Seviljo, Bada-ĥozo, Kadizo… instituiĝis
tiutipaj Konsilioj.
Oni devas klarigi, tamen, ke en iuj el tiuj provin-
coj la situacio estis iom konfuza ĉar, dum la popo-
lo plejamase poziciiĝis kontraŭ la reĝo Josefo Bo-
naparto, la oficialaj aŭtoritatoj agnoskis lin kaj
sendis deputitojn al la Korteso (Parlamento) kun-
vokita de Napoleono en Bajono. Simile okazis en
la hispana armeo. La generalo Kastanjo (Casta-
ños) estis la sola alta armeestro kiu rekonis la -
toritaton de la Konsilioj kaj metis sin je la ordonoj
de la Konsilio de Seviljo. Alia superulo, la genera-
lo Solano iris el Kadizo al Seviljo por konvinki lin
ne kunlabori kun la ribeluloj. Kiam tiu Solano pu-
blikigis proklamon favore al la reĝo Josefo, la po-
polamaso linĉis lin kaj la garnizono ne intervenis
liafavore. Ankaŭ tio ĉi estas simbolo de la tiama
situacio en Hispanio.
Ankaŭ en Kartaĥeno oni elpostenigis la militistan
komandanton. Albaceto, tamen estis escepto; tie
oni daŭre obeis la ordonojn el la oficialaj aŭtorita-
toj de Madrido. Ankaŭ Valencio estis escepto sed
de alia signo. Tie la oficialaj aŭtoritatoj, post lon-
ga pridubado kaj cedante al la popola premo, sin
deklaris favore al Ferdinando la 7a kaj gvidis la
armiĝon por batali kontraŭ la francoj. Pli kurioza
estis la kazo de Katalunio; tie formiĝis la kontraŭ-
francaj Konsilioj estante la teritorio kaj la for-
tresoj sub la kontrolo de la franca armeo. Io simila
okazis ankaŭ en Aragono.
Poste, ĉiuj ĉi Konsilioj kunordiĝis inter si por doni
al la lando unuecan gvidon, konkretiĝinta en la
Korteso de Kadizo, kiu meritas apartan atenton
kaj priraporton.
Ĉi-tiu priskribo de la pro-
vincaj kaj regionaj Kon-
silioj ne povas esti finita
sen ekspliki la koncernan
situacion en la Amerikaj
kolonioj. Ni ne forgesu
ke Hispanio estis tiam la
metropolo de granda ko-
lonia imperio.
Tie la cirkonstancoj tre
estis malsimiliaj al tiuj de
la Eŭropa Hispanio, t.e.
la franca armeo ne havis
nek povus havi tie ian ajn ĉeeston. Por la tieaj
loĝantoj la afero estis nur ĉu akcepti aŭ ne la
disponojn, favore al Josefo la 1a, de la oficialaj
organoj: Ŝtata Konsilio kaj Kastilia Konsilio,
submetitaj al la franca povo.
La popola reago estis tute same ol en la metropo-
lo. Oni rifuzis agnoski la fraton de Napoleono kiel
reĝon kaj oni formis ribelajn Konsiliojn por la ad-
ministrado de la teritorioj. Sed, eĉ sen la intenco je
sendependiĝo el Hispanio, tiuj Konsilioj estis em-
brioj de ŝtata regantaro. Fakte, tiuj teritorioj sin
deklaris, kaj devis funkciadi, sendepende de la
francema regantaro de Madrido. Laŭteorie tiuj ko-
lonioj daŭre agnoskis la reĝecon de Ferdinando la
7a, kaj ili sendis poste deputitojn al la Korteso de
Kadizo, sed la semo de la senpendiĝo ekĝermis de
tiam kaj konkretiĝadis poste, pro diversaj historiaj
kaŭzoj (inter ili la volo de Ferdinando restarigi la
absolutismon), laŭlonge de la 19a jarcento, sed
tio… estas alia historio.
N
N
N
o
o
o
v
v
v
t
t
t
i
i
i
p
p
p
a
a
a
j
j
j
p
p
p
o
o
o
l
l
l
i
i
i
t
t
t
i
i
i
k
k
k
a
a
a
j
j
j
i
i
i
n
n
n
s
s
s
t
t
t
i
i
i
t
t
t
u
u
u
c
c
c
i
i
i
o
o
o
j
j
j
:
:
:
l
l
l
a
a
a
K
K
K
o
o
o
n
n
n
s
s
s
i
i
i
l
l
l
i
i
i
o
o
o
j
j
j
Urbestro de Mostoleso