23
A
A
A
s
s
s
t
t
t
u
u
u
r
r
r
i
i
i
o
o
o
k
k
k
o
o
o
n
n
n
t
t
t
r
r
r
a
a
a
ŭ
ŭ
ŭ
N
N
N
a
a
a
p
p
p
o
o
o
l
l
l
e
e
e
o
o
o
n
n
n
o
o
o
La gravaj eventoj de la 2a de majo-1808 en Ma-
drido generis en la tuta lando spontanan reagon
kontraŭ la entrudo de la francoj. Asturio havas la
honoron esti la unua regiono kie oni iniciatis or-
ganizitajn politikajn kaj militajn formojn de rezis-
to kontraŭ la ĉeesto de la francaj trupoj.
En ĉi tiu regiono la kontraŭ-Napoleona milito ha-
vis ĝeneralajn karakteraĵojn similajn al tiuj de la
cetero el la lando, sed samtempe havis ankaŭ ion
specifan: krom milito por la tutlanda sendepend-
eco, ĉi tie estis ankaŭ la komenciĝo de la burĝa re-
volucio. Ja, samtempe ol batali favore al la reveno
de la reĝo Ferdinando la 7a, en Asturio la sama
batalado estis ankaŭ kontraŭ la malnova ordo, la
Antikva Reĝimo.
En Oviedo kaj Ĥiĥono (Gijón), la akra popola
plendado, tuj post la ekscio de la okazaĵoj de la 2a
de majo en Madrido, adresiĝis unuavice kontraŭ la
tradiciaj aŭtoritatoj, kiuj subtenadis la juran lega-
lecon kiu asignis al Josefo Bonaparto la reĝecon
de la lando.
La popola mobilizo prenis formon en Oviedo la
9an de majo, kiam la oficialaj regionaj aŭtoritatoj
esprimis sian intencon plenumi la ordonojn de la
Kastilia Konsilio. La popolaj disturboj okazintaj
en tiu ĉefurbo kaj en Ĥiĥono estis la starpunkto de
movado kiu, iompostiom estis artikigita kaj orient-
ita de nova politika organizaĵo la Provinca Kon-
silantaro de Asturio kiu ĵuris fidelecon al la en-
prizonita monarko Ferdinando la 7a, kaj deklaris
la militon al Francio. Tiu institucio estis vere re-
volucia laŭsence ke ĝi poziciiĝis kontraŭ la Antik-
va Reĝimo kaj alprenis suverenan povon.
La unua guberniestro de tiu Konsilio estis Alvaro
Flórez Estrada. Inter la disponoj prenitaj de tiu
Konsilio estis la armigo de 18.000 homoj por la
defendo kontrla francaj trupoj, kaj la sendo, la
24a de majo, de diplomatiaj reprezentantoj al An-
glio (Andrés de la Vega Infanzón kaj la vicgrafo
de Matarroso) mendante helpon por la batalo kon-
traŭ la napoleona invado de Hispanio. En la sama
tago, la 24an de majo, granda homamaso da astu-
rianoj alsaltis la fabrikon de armiloj de Oviedo por
sin provizi je fusiloj por la batalado kontraŭ la
invadintoj.
Poste, kiam en la cetero el la lando oni organizis
similajn instituciojn, kiel la Suprema Centra Kon-
silio, Asturio sendis al ĝi siajn reprezentantojn:
Jovellanos kaj la markizo de Kamposagrado.
La disvolviĝo de la milito en Asturio havis gran-
dan similecon kun tiu disvolvita en la cetero el la
lando, en tio koncernanta al la ekzistado de ge-
rilanoj. Post pluraj avancoj kaj retretoj, la francaj
trupoj forlasis definitive la regionon en la somero
de la jaro 1812, proksimume du jarojn antaŭ la
finiĝo de la milito landskale.