L
L
L
a
a
a
2
2
2
a
a
a
d
d
d
e
e
e
m
m
m
a
a
a
j
j
j
o
o
o
e
e
e
n
n
n
M
M
M
a
a
a
d
d
d
r
r
r
i
i
i
d
d
d
o
o
o
La 23a de marto, la generalo Marato (franc-
lingve skribendas Murat), bofrato de la franca
imperiestro kaj ties anstataŭanto en Hispanio,
envenis en Madridon. Laŭ la strategio de Napo-
leono, la militista parto jam estis ŝajne plenum-
ita. Mankis nur kulmini la politikan aspekton de
la afero, kies lasta celo signifis la ŝangon de
dinastio. Fakte, la teniĝo de la kamariloj, tiel tiuj
de Godojo kiel tiuj de Ferdinando, asignis al Na-
poleono la rolon de arbitracianto de iu situacio el
kiu li tiam estis preta eltiri profiton.
Marato, neante la agnoskon de Ferdinando kiel
nova reĝo de Hispanio, akcelis la disvolviĝon de
la okazintaĵoj. Napoleono deziris ke la reĝa fa-
milio de Hispanio ne foriru al Ameriko. Li volis
ke la membroj de tiu familio adresiĝu al la fran-
ca urbo Bajono, kie li povus legitimi sian pro-
pran projekton kiel fina epizodo de la pridinastia
afero de Hispanio.
Ferdinando alvenis al Bajono la 20an de aprilo.
Godojo, liberigita dank’ al la premoj de Marato,
prezentiĝis tie la 26an de aprilo. Siavice Karolo
kaj sia edzino alvenis la 30an de tiu monato. La
cetero el la reĝa familio devus eliri el Madrido la
2an de majo.
Dum la unuaj dek tagoj de majo okazis la t.n. “Ab-
dikoj de Bajono”, en iu hontiga etoso de konflikto
inter la anoj de la hispana reĝa familio antaŭ Na-
poleono. La Krono, kiel simbolo de legitimeco,
rapide pasis tra kelkaj manoj: Ferdinando la 7a
redonis ĝin al Karolo la 4a, ĉi-tiu abdikis favore
al Napoleno, kiu siavice elektis sian fraton Jo-
sefon, kiu, post longa dubado, akceptis ĝin la 6an
de junio. Josefo la 1a estis la nova monarĥo de iu
lando kiu tiele estus enmetita en la familian reton
de satelitaj ŝtatoj kiun la imperiestro estis dezajn-
inta por Eŭropo.
La 2an de majo la okazaĵoj en Madrido fiask-
igis la strategion de dinastia anstataŭo de Napo-
leono. Iu neatendita popola ribelo komencis la re-
zistadon kiu estos evoluinta al longa milito kon-
ceptita kaj perceptita kiel milito de nacia sende-
pendeco. Per la 2a de majo fiaskis la ĝenerala pro-
jekto de Napoleono bazita sur dinastia ŝanĝo, kies
simbolo estis la eniro de Marato en Madridon
kaj ĝia logistiko la militista okupado de la stra-
tegiaj lokoj de la hispana teritorio. Prave la
historio asignis al ĉi tiuj eventoj la karakteron de
nacia epopeo.
Antaŭ sia eliro destine al Bajono, Fernando la 7a
lasis iun nomatan Regantar-Konsilion prezidita de
lia onklo la infanto Antonio, kiu, poste, submet-
iĝis al Murato kaj kunlaboris en la eliro de la las-
taj membroj de la reĝa familio destine al Fran-
cio, ĉefe la dekdu-jara infanto Francisko Paŭlo.
La premo de Marato la 1an de majo submetis la