En tiu ĉi kunteksto kaj antaŭ la komenciĝo de la
franca-hispana invado al Portugalio por certigi la
sieĝon al Britio ekde tiu lando, okazis la tiel no-
mata “Konspiro de la Eskorialo”. Fine de oktobro
de la jaro 1807, Sia Serenega Alteco, la Princo de
la Paco, Duko de Alkudio, Prezidanto de la Ŝtata
Konsilantaro kaj Admiralo de la tiam neekzistanta
hispana floto, eksciis pri komploto kontraŭ li pre-
parita de la Princo Ferdinando kaj kelkaj altrang-
uloj. Informinte la reĝon pri la afero, ĉi tiu dis-
ponis ke la princo estu enfermita en ties ĉambroj
en la palaco de la Eskorialo,
kie la kortego troviĝis tiam.
Oni ellaboris planon por
senheredigi la princon, sed
la Godojo, mem timante la
pliakriĝon de la abomeno de
la tuta lando kontraŭ li, kon-
silis al la reĝo ke la princo
estu pardonita, sed ne estis
simila indulgo kun la ceteraj
membroj de la konspiro.
La tiama konduto de la prin-
co Ferdinando montris tre
malbonajn ecojn de lia ka-
raktero. Kiam li estis arest-
ita, kaj dum la tagoj antaŭ la
pardono al li, li denuncis
siajn kunulojn de la konspi-
ro kaj deklaris ke li estis
trompita de ili. Al la gere-
ĝoj, liaj gepatroj, li skribis
tre humilajn kaj flatajn lete-
rojn petegante la reĝan par-
donon kaj permeson kisi la
reĝajn piedojn de lia patro.
Ĉi-tiuj okazaĵoj de la Eskorialo influis nenion en
la planoj de Napoleono por Hispanio. Sub la pre-
teksto adresiĝi al Portugalujo, la francaj trupoj
daŭre eniradis en Hispanion kaj kampadis en ĉi ti-
es teritorio, inkluzive en la kasteloj kaj fortresoj.
La hispanaj komandantoj de tiuj fortikaĵoj ricevis
ordonojn kunlabori kun la franca armeo. Ankaŭ la
popolo kaj iuj aŭtoritatuloj ricevadis amikece la
francajn soldatojn pensante ke ili venis por meti
sur la hispanan tronon la princon Ferdinandon kaj
deponi la malamatan Godojon.
En monato marto de la jaro 1808 la regantaro de
Madrido ne havis dubon ke la intenco de Napole-
ono estis konkeri la tutan Iberian duoninsulon. La
reĝa familio de Portugalio jam estis foririntaj el la
lando destine al sia kolonio de Brazilo. Godojo
konsilis al la gereĝoj de Hispanio ke ili entreprenu
similan vojaĝon destine al Meksikio.
Survoje al la sudo, cele de enŝipiĝi en Kadizo, la
kortego haltis en Aranĥuezo, kie ekzistas iu reĝa
palaco. Tie, la 18a de marto okazis la fama insu-
rekcio. La loĝantoj de tiu urbo krom multaj aliaj
alvenintaj el la ĉirkaŭaĵoj kaj el Madrido mem, kaj
ankaŭ la nobelaro de la kortego kaj eĉ la soldataro
de la reĝa gvardio, ĉiuj kune kaj akorde alsaltis la
loĝejon de Godojo, kiu devis kaŝiĝi en iun man-
sardon por ne fali en la manojn de la insurekt-
intojn. Tiunokte la reĝo Karolo la 4a, sub la premo
de la cirkonstancoj, nuligis ĉiujn titolojn kaj ofi-
cojn de Emanuelo Godojo.
Sekvint-matene la eksminis-
tro estis malkovrita kaj la
homamaso volis linĉi lin.
Estis la princo Ferdinando
mem kiu trankviligis la
amason kaj savis la vivon de
Godojo, kiu estis tuj arestita
kaj enfermita en la ejon de
la palaca gvardio, al kiu iam
apartenis li.
Sekve la reĝo Karolo abdi-
kis kaj transdonis la reĝecon
de la lando al lia filo, la
princo Ferdinando. La eks-
reĝo skribis poste leteron al
Napoleono informante al ĉi
tiu pri la lastaj okazaĵoj kaj
deklarante ke sia abdiko ne
estis laŭvole kaj petante ke
li intervenu laŭ lia kriterio
en la aferojn de Hispanio
kaj ties reĝa familio.
La jubilo estis grandega en
Madrido kaj poste en la tuta
lando kiam oni sciis pri la elpostenigo de Godojo
kaj la abdiko de Karolo la 4a favore al sia filo.
Laŭlonge de la sekvintaj tagoj la diversaj amba-
sadoroj akredititaj en la hispana kortego rekonis la
novan monarkon, sed oni atendis vane la rekonon
el la franca imperiestro. La afero de Aranĥuezo
kaj ties rezulto renversis la planojn de Napoleono
por Hispanio.
La nova situacio devigis Napoleonon ellabori stra-
tegion por ke la tuta reĝa familio de Hispanio eliru
el la lando. Pere de lia ambasadoro en Madrido li
invitis al la eksreĝo Karolo kaj al lia edzino adres-
iĝi al la franca urbo Bajono. Por ke ankaŭ la nova
reĝo Ferdinando la 7a akceptu entrepreni saman
vojaĝon oni igis lin kredi ke la imperiestro de
Francio atendis lin en Bajono por rekoni lin kiel
reĝo de Hispanio. Sub tiu fido Ferdinando akcep-
tis iri tien por intervidiĝi kun Napoleono.