amikoj– sed post lia atingo de la imperiestra krono
la afero estis eĉ pli sanga. Kvankam la starigo de
la imperio, fakte, estis perfido al la demokratiaj
idealoj de la Revolucio, li, tamen, heredis ĉiujn
malamikojn –kaj internajn kaj
eksterajn– de la Revolucio. La
militoj kiujn li gvidis kiel impe-
riestro okazigis pliajn mort-
intojn, vunditojn… Ekzemple,
nur triono el la 15.000 francaj
maristoj partoprenintaj en la ba-
talo de Trafalgaro revenis iam al
Francio. Eĉ pli sango-kostaj es-
tis aliaj kampanjoj, kiel la re-
treto de la francaj trupoj el Ru-
sio. Por Francio, ĉefe, kaj ĝene-
rale por tuta Eŭropo, la pasado
de Napoleono tra la historio es-
tis vera katastrofo.
Sed krom tiuj malamikoj, iama-
niere neeviteblaj, kiujn li devis
alfronti, li mem, per sia malpru-
dento, ambicio kaj rabemo, kre-
is aliajn, kiuj, en aliaj cirkons-
tancoj, estus restintaj neŭtrale aŭ
eĉ amike. Tia estis la kazo de
Hispanio. La reĝa familio de tiu
lando kaj ties favorato, Godojo,
estis facile manipuleblaj de la
franca imperiestro, kiel oni
konstatis en la realo. Sed la am-
bicio de Napoleono, pretendante
instali sian fraton Josefon en la
tronon de tiu lando, vekis la per-
fortan reagon de la hispana po-
polo, kio tre komplikis la strate-
gion de Bonaparto kaj tre ege
kontribuis ruinigi la nestabilan
ekvilibron kiun li pene estis
aranĝinta en la Traktato de Til-
sito, post liaj venkoj en Jeno,
Aŭerstadto kaj Friedlando.
Li tre emis favori sian fami-
lion… kiel ĉiuj mafiestroj. Liaj
geparencoj tre eltiris profiton el
tiu ambicio lia rabi kronojn kaj
tronojn en Eŭropo. Kiam li kon-
keris la regnon de Napolo, en la
jaro 1806, li metis sur ties tronon sian fraton Jose-
fon, Poste kiam li aljuĝis al ĉi tiu la hispanan kro-
non, li nomumis kiel novan regon de Napolo sian
bofraton Muraton. Lia alia frato, Ludoviko, ricevis
la kronon de Nederlando. En la jaro 1807 li asig-
nis al sia frato Jeronimo la Vestfalian kronon.
Decas diri ke liaj gefratoj estis indaj gefratoj de
ilia frato. Kiam, en la jaro 1801, la trupoj hispanaj
kaj francaj invadis Portugalion en la t.n. Milito de
la Oranĝoj, kaj trudis al tiu lando submetiĝon al
Napoleono, Luciano, frato de la
tiam ankoraŭ Unuaranga Kon-
sulo, ricevis de la Lisbona kort-
ego la diamantojn de la princino
de Brazilo. Tiam Portugalio pa-
gadis al Napoleono 25 milio-
nojn da frankoj, el kiuj, 10 mi-
lionoj iradis al la privata poŝo de
la honesta kaj sobra Konsulo. La
monavido de la familio Bo-
naparto estis senmezura. En la
menciita okazo, la sama Lu-
ciano ricevis el la hispana reĝo,
Karolo la 4a, 20 altvalorajn pen-
traĵojn, pension da cent mil
frankoj kaj pliajn briliantojn.
Ankaŭ la generalo Leklerko, bo-
frato de Napoleono, ricevis
grandajn monsumojn kaj tre va-
lorajn juvelojn por lia edzino.
Eble oni povas iome ekskuzi
Napoleonon dirante ke plej-
parto el la viktimoj de lia pri-
rabado –se ne ĉiuj– siavice es-
tis rabistoj kiuj akiris laŭ simile
malnobla maniero la povon kaj
la monon je kiuj li senigis ilin.
Ni traekzamenu, ekzemple, la
hispanan kazon, kiu plej koncer-
nas nin. Dum la sesjara okupado
de Hispanio fare de la Napoleo-
naj armeoj, nia lando estis dis-
rabita; ĝi suferis grandan de-
truon, multaj personoj estis
murditaj kaj oni malrespektis
niajn aŭtoritatojn kaj niajn po-
litikajn instituciojn. Sed, ĉu es-
tas necese memorigi ke tute
simile faris, dum kelkaj jar-
centoj, la trupoj de la hispana
imperio en granda parto de
Eŭropo kaj preskaŭ tuta
Amerika kontinento?
La samon oni povas diri pri la
rabado de Napoleono al la Papo de Romo kaj al
aliaj princoj de Eŭropo. Kelkfoje en la historio
okazas tiutipaj eventoj kiuj, ŝajne, obeas ian leĝon
de Dia justeco kaj justico. Tiurilate, Napoleono,
same ol iam Atilo, laŭŝajne plenumis taskon je
skurĝo de Dio.