Per la subskribo de la t.n. “Paco de Basileo”, la 22
de julio de la jaro 1795, Hispanio kaj la Franca
Respubliko metis finon al la milito kiu, ekde la
jaro 1793 alfrontigis unu kontraŭ la alian. Estis
tiam, kiam la reĝa familio de Hispanio aljuĝis al
Godojo la titolon de “Princo de la Paco”. La re-
zulto de la milito estis speciale multekosta por
Hispanio; ĉi tiu lando atingis neniun el siaj celoj.
La revolucia reĝimo plifirmiĝis, la francaj gereĝoj
estis senkapigitaj, la hispana loĝantaro restis
dividita inter la partianoj kaj la kontraŭuloj de la
novaj ideoj… kaj plej grave el ĉio ĉi: la nova ali-
anco kun la revolucia Francio igis ke la antaŭa ali-
ancano, Britio, fariĝis de tiam malamiko de His-
panio kaj dediĉiĝis al la damaĝado de ĉi ties inte-
resoj en Eŭropo kaj Ameriko.
Poste evoluis la situacio en Francio. La revolucia
reĝimo alprenis pli moderan teniĝon; estis la etapo
nomita “Direktorio”. Ene de ĝi pli kaj pli disting-
iĝis la figuro kaj la militaj sukcesoj de la korsika
oficiro –poste generalo– Napoleono Bonaparto. Li
fariĝis famkonata je internacia skalo pro siaj ven-
kaj kampanjoj en Italio kaj Egiptujo. Sed sia po-
litika kariero tiel estis brila kiel la militista. Li es-
tis nomumita Unua Konsulo de la Respubliko,
poste Konstanta Konsulo kaj fine Imperiestro (ja-
ro 1804). Plej grandan famon donis al li siaj ven-
koj sur la armeoj germanaj, aŭstriaj, rusaj…
Ĉar dum tiu tempo la hispana regno daŭre estis en
alianco kun Francio, la militoj kiujn deklaris al tiu
lando la sinsekvaj koalicioj kiuj formiĝis kontraŭ
ĝi subgvide, ĉefe, de Britio, domaĝe efikis ankaŭ
kontraŭ Hispanio, ĉefe en la tereno kie Anglio es-
tis pli forta, t.e. en la maroj. Tiuj domaĝoj igis ke
pli kaj pli kreskadis la popolan malamon al la va-
lido Godojo, responsulo de la hispana politiko.
Estante Unua Konsulo, Napoleono volis disponi je
la ŝip-eskadro de Hispanio por batali kontraŭ la
angloj. En la sferoj de la hispana mar-armeo estis
ia rezisto kontraŭ tiu plano. Sekve de tio Napoleo-
no trudis al la kortego de Madrido la elpostenigon
de kelkaj militistoj kaj politikistoj kontraŭaj al la
kunlaborado kun Francio. Godojo mem suferis
dum iom da tempo la persekutadon kaj la premon
de Parizo kiu igis ke la hispanaj gereĝoj apartigu
lin dum kelkaj monatoj el la povo, sed fine li suk-
cesis resti en la favoro de la reĝino kaj konservi
sian influon en la politiko de la lando.
Sed li lernis la lecionon kaj cedis al la petoj de
Napoleono: la 13an de februaro de 1801 li subs-
kribis, en Aranĥuezo, iun akordon kun la franca
ambasadoro –Luciano, frato de Napoleono– per
kiu Hispanio metis sian mar-armeon serve de
Francio. Samtempe, la hispana registaro donis si-
an apogon al Napoleono en la premo sur Portu-
galio por ke tiu ĉi lando fermu siajn havenojn al la
britaj ŝipoj.
Ĉiam serve de Francio, kie la stelo de Napoleono
leviĝis pli kaj pli, la Hispanio regata de Godojo
deklaris militon al Portugalio kiam ĉi tiu lando ri-
fuzis obei la ordonon de Bonaparto pri la mara
sieĝo al Anglio. En tiu ĉi milito batalis kune fran-
coj kaj hispanoj kontraŭ Portugalio, kaj ĉi-foje, jes
ja, la propra Princo de la Paco komandis la hispa-
nan armeon. La kampanjo estis rapida kaj sukcesa
ĉar la floto de Britio ne povis helpi sian alianc-