12
Dekadenca kortego de imperio en dekadenco
Komence de la 19a jarcento, la Borbona dinastio
estis reĝanta en Hispanio de antaŭ ĝuste unu jar-
cento. La antaŭaj reĝoj de tiu dinastio lasis pri si
ne malbonan memoron en la landa historio. Ekde
la jaro 1788 –unu jaron antaŭ la komenciĝo de la
Franca Revolucio la hispana monarĥo estis Ka-
rolo la 4a. La reĝado de lia patro, Karolo la 3a, es-
tis periodo de paco, ordo, progreso kaj disvolviĝo
de la kultura kaj politika movado nomita “Kler-
ismo”, kiu celis disvastigi la lumojn de la racio.
Menciindas ke Hispanio estis tiam la metropolo de
granda imperio kiu ampleksis, krom la Filipinan
Insularon en Azio, ankaŭ grandparton el la Ame-
rika kontinento, esceptante, en la sudo, Brazilon,
kiu konstituis la kolonian imperion de Portugalio,
kaj en la nordo Kanado, kolonio de Britio, kaj la
jam emancipiĝinta Usono sen ties Ŭesta parto, an-
koraŭ ne konkerita nek la statoj de Kalifornio,
Florido, Teksaso kaj Nevado kiuj tiam ankoraŭ
estis parto, ankaŭ ili, el la hispana imperio.
Karolo la 4a ne estis inda je la herenco kiun li ri-
cevis. Lia reĝado karakteriĝis pro kortegaj kons-
piroj, koruptado, dekadenco… Sed la ĉefa kaŭzo
de la politika perturbo en kiun falis la hispana na-
cio sendube estis la granda revolucio en la najbara
lando, Francio, kie estis detruita la reĝa familio,
ĉefa branĉo de la Borbona dinastio. Nek la lando
nek ties reĝo, nek la politika sistemo, estis prepar-
itaj por alfronti tian kataklismon, kiu signifis la
finiĝon de la t.n. Antikva Reĝimo.
Karolo la 4a estis neinteligenta homo al kiu man-
kis intereso pri la publikaj aferoj propraj de lia alta
posteno. Li emis nur la ĉasadon kaj la manlabor-
adon, kia la horloĝo-farado. Lia malnobla konduto
en la krizo de la jaro 1808, kiun ni priskribos, eble
estis rezulto de la ega influo, kiun sur li havis lia
edzino Maria Ludovikino de Parmo.
Ĉi tiu reĝino estis ankaŭ kuzino de sia edzo. Ekde
ŝia edziniĝo ŝi evidentigis emon interveni en la
politiko. Pri ŝi restis en la historio bildo de vera
Mesalina kun inklino al facilaj kaj adultaj am-
aferoj. Ŝi baldaŭ komencis intrigi en la hispana
politiko, kaj inter siaj “geniaj” disponoj estis la
promociado de iu juna kadeto de la palaca gvar-
dio, nomita Emanuelo Godojo, kiu tre rilatis de
tiam kun la malfeliĉo de la tiama hispana socio.
13
Emanuelo Godojo, dank’ al la apogo de la reĝino,
lia amantino, rapide prosperis en la hispana kort-
ego. Dum la jaroj 1789 al 1808 li estis la ĉiopova
favorato de la gereĝoj de Hispanio kaj ĉefa res-
ponsulo de la politikaj katastrofoj de tiu periodo.
Kiam li estis 25-jaraĝa, sen eliri el la reĝa palaco
kaj sen pliaj meritoj ol tiuj akiritaj en la lito de la
reĝino (li estis la patro de kelkaj el la gefiloj de la
reĝino), li estis atinginta la plej altajn politikajn,
administrajn kaj honorajn titolojn de la hispana
lando kaj ties kolonia imperio. Li, ja, estis koman-
doro de la ordeno de Sankta Jakobo, kampo-
marŝalo, servo-nobelo de la reĝa ĉambro, general-
leŭtenanto, Granda Kruco de Karolo la 3a, duko
de Alkudio, grand-nobelo de Hispanio… poste
ankaŭ general-kapitano. Krome li
decidis pri ĉiuj registaraj aferoj,
inter ili la nomumo de guberni-
estroj por la tuta lando kaj la
kolonioj: Filipino, Teksaso, Kali-
fornio, Meksiko, Peruo, Florido,
Kubo, Ĉilio, Argentino, Kolom-
bio, Venezuelo, Salvatoro, Nika-
ragvo… Poste, kadre de la po-
litikaj eventoj kiujn ni prirapor-
tos, li gajnis ankaŭ la titolon de
Princo de la Paco kaj havis es-
peron kaj pretendon esti kronata
kiel reĝo de triono el la teritorio
de Portugalio.
Nu, tiu estis la homo kiu gvidis la
aferojn de Hispanio en la kompli-
ka epoko de la prosperado de
Napoleono Bonaparto kaj kiam ĉi
tiu planis konkeri ĉi-tiun landon.
Ĝis la jaro 1789, la hispana politiko baziĝis sur du
principoj. En la eksteraj, internaciaj rilatoj, Hispa-
nio estis parto kaj subtenanto de la t.n. Familia
Pakto”. Tiu pakto estis interakordo inter ĉiuj kro-
noj de la Borbona dinastio: Francio, Hispanio, Na-
polo… kiu garantiis ian ekvilibron en Eŭropo en
rilato kun Britio kaj Aŭstrio. La interna politiko de
la lando baziĝis en la principo de la antaŭe men-
ciita “Klerismo” (“Ilustración” en la hispana ling-
vo). Tiu kultur-politika movado estis sufiĉe pro-
gresema en la kadro de la absolutismaj monarkioj
de la Antikva Reĝimo, sed, kompreneble, ĝi ne es-
tis tute demokratia en la moderna senco de la vor-
to. Ĝia dokrino estis: Ĉio por la popolo kaj favore
al la popolo, sed sen la interveno de la popolo.
Ĉiukaze, tiu politiko, dum longa tempo-periodo,
garantiis pacon kaj harmonion en la lando kaj en
la kolonioj. Ambaŭ principoj, la “Familia Pakto”
kaj la “Klerismo” ruiniĝis rezulte de la venko de
la granda Franca Revolucio, jam preskaŭ je la ko-
menciĝo de la reĝado de Karolo la 4a.
La perforto de la francaj revoluciuloj kun la de-
tronigo kaj senkapigo de la reĝo Ludoviko la 16a
vekis en la hispana kortego kaj en la superreganta
klaso de la lando grandan timon kaj reagon. La
hispana gvidantaro rompiĝis inter tiuj kiuj daŭre
apogadis la klerisman ideon kaj simpatiis al la re-
volucio, kaj tiuj aliaj kiuj poziciiĝis favore al la
monarkia tradicio. En la landa situacio tio konkre-
tiĝis en la politika batalado inter ambaŭ partioj ce-
lante la kontrolon de la registaro, sed kun la fono
de la indiferento kaj apatio de la hispana popolo.
La protagonistoj de la registaraj ŝanĝoj de tiu
periodo estis la grafoj Arando kaj Floridablanko,
gvidantoj de la kontraŭantaj par-
tioj: klerisma kaj tradiciisma, sed
la ŝanĝoj en la registaro tute ne
efikis kontraŭ la situacio de Go-
dojo. Fakte, estis li kiu decidis la
ĉeson de tiu tiu ministro kaj la
nomumon de tiuj aliaj. Similan
kontrolon li posedis pri la farenda
ekstera politiko. Rezulte de la
pakto kontrakto de la hispana
dinastio kun la Borbonoj de Fran-
cio, Hispanio deklaris militon
kontraŭ la revolucia registaro de
la najbara lando en la jaro 1793,
kiam estis gilotinita la reĝo Ludo-
viko la 16a.
La milito, kiu daŭris ĝis julio de
la jaro 1795, komenciĝis favore al
la tri hispanaj armeoj kiuj invadis
Francion tra la teraj landlimoj.
Dume la hispana ŝiparo kunlaboris kun la brita
eskadro en la atako al la fortika urbo Tolono. Ĉi-
tie, post la konkero de la urbo fare de la brita kaj
hispana mararmeoj, la francaj trupoj sukcesis re-
akiri la kontrolon de la fortikaĵo kaj faris amas-
mortigon inter la loĝantaro favora al la monarkio.
Inter la franca soldataro distingiĝis iu juna oficiro
je artilerio, nomata Napoleono Bonaparto, kiu tre
famiĝos kaj prosperos en la sekvaj jaroj. Ankaŭ en
la teraj frontoj sukcesis la franca reago venkante
la hispanajn armeojn kaj konkerante kelkajn ur-
bojn proksimajn al la limo inter ambaŭ landoj:
kastelo de Figero en Katalunio, Bilbao, Vitorio,
Donostio en Eŭskio…
Mise komandita de Godojo, kiu ne moviĝis el la
reĝa palaco, la hispana armearo estis venkita en
tiu milito, montrante al la mondo que la dekaden-
co efikis ankaŭ sur soldataro kiu iam, antaŭ pluraj
jarcentoj, estis la plej potenca el la mondo.
Emanuelo Godojo