11
H
H
I
I
S
S
P
P
A
A
N
N
I
I
O
O
1
1
8
8
0
0
8
8
Vintre de la jaro 1807 la armeo de la franca imperiestro Napoleono eniris en Hispanion.
Laŭteorie temis pri milita ekspedicio de la ĝis tiam alianculo destine al la okupado de la
alia najbara lando, Portugalio. Tio okazis kadre de la strategio de Napoleono por la
komerca kaj milita sieĝo al Britio. Tamen la politikaj eventoj en Hispanio kaj la evoluo de
la internacia situacio okazigis ke la franca armeo, fakte, plenumis okupacion de la lando,
okupacio kiun oni intencis legaligi poste per la reĝaj abdikoj en Bajono. Rezulte de tiu
neatendita kulmino de la politika krizo, kiun la hispana popolo ne povis kaj ne volis
asimili, fariĝis reĝo de Hispanio Josefo, frato de la imperiestro Napoleono.
La hispana rifuzo al tiu procezo ekmontriĝis per la perfortaj okazintajoj de la 2a de majo
de la jaro 1808 en Madrido, kiuj tuj resonis en la tuta lando kaj vekis la popolan reziston
kontraŭ la invadinto. De tiam la Iberia duoninsulo fariĝis infero por la francaj trupoj; la
politikaj planoj de Napoleono por lia superregado sur tuta Eŭropo komencis fiaski.
En Hispanio, de tiam kaj ĝis la jaro 1814, la kontraŭfranca batalado havis la karakteron je
sendependiĝ-milito, kaj tiele ĝi estis nomita de la historiistoj de tiu epoko. Sed, krom tio,
la landa konvulsio de la jaro 1808 signifis ankaŭ grandan socian kaj politikan ŝanĝon.
Efektiviĝis la rompiĝo inter la hispana socio kaj la antikva politika ordo de la reĝa
absolutismo kaj komenciĝis alitipa maniero fari kaj vivi la politikon. De tiam, Hispanio
jam ne plu estis la sama ol antaŭ tiu jaro. Simila procezo de ŝanĝado kaj rompiĝo kun la
Malnova Reĝimo konkretiĝis de tiam, pli malpli frue, en ceteraj landoj de Okcidenta
Eŭropo.
Memorante la eventojn, okazintaj en nia lando ĝuste antaŭ du jarcentoj, en la sekvaj paĝoj
ni raportas pri la historiaj kaj politikaj antaŭaĵoj (kaj landaj kaj internaciaj) de la konflikto,
ties eksplodo en majo de 1808, la sesjara disvolviĝo de la milito kaj ĝiaj sekvoj kaj efiko
sur la posta historio de Hispanio.