de de la loko kie ili estus dungitaj, aŭ ke ne es-
tus strukturaj kostoj pro la ŝanĝoj kuntrenitaj de
la translokiĝo.
Ne necesas esti ekonomika geniulo por kompre-
ni ke tiaj kondiĉoj eblus nur en tre esceptaj kon-
diĉoj. Kion efektive ni scias nun tutcerte, kvan-
kam ĝin ne volas aprobi kiuj defendas la sime-
trion kaj la privilegion per kiuj oni nuntempe
agas en la internaciaj merkatoj, estas ke por eviti
netajn perdojn de bonstato estas esence reguligi
kun granda lerto ĉiujn tiujn movojn kaj eviti ke
okazu kun tuta kaj senorda libero. Se oni ne re-
guligas ilin bone, kiel okazas nun, kiam la fir-
maoj agas laŭ sia volo serĉe de pli grandaj pro-
fitoj, okazas ja tre nesimetriaj situacioj, tutmon-
da kresko de neegaleco kaj tre drastaj perdoj de
bonstato en la lokoj el kie eliras la firmaoj, sen
ke la profitoj ricevitaj en la teritorioj al kie ili
iras, estu gravaj, nek kom-
pensu la damaĝon kaŭzita
de la translokiĝo. Pruvas
tion la fakto ke, kvankam
kreskinte multe la kvanto
de rekta investado en eks-
terlando ligita al translok-
iĝoj kaj irinta el la nordaj
landoj en la sudajn dum la
lastaj dudek jaroj, nun ĝi
plu reprezentas preskaŭ
saman proporcion (25%)
rilate al la monda tutaĵo,
kio signifas ke ĝi ne modifis la regulon de ne-
egaleca distribuo de la kapitalo.
Kelkaj firmagvidantoj konfesas, eble sen rimar-
ki ĝin, la negativajn sekvojn kiujn havas la efek-
tiva malobservo de tiuj teoriaj antaŭsupozoj li-
beralaj kiam klarege asertas ili ke la transokiĝoj
estas neeviteblaj se oni ne malpliigas la netajn
nivelojn de bonstato en la mondo. Tion klare
diris, ekzemple, la prezidanto de Daimler His-
panujo, Carlos Espinosa de los Monteros, kiu
antaŭ kelkaj semajnoj petis ke "la sociaj agantoj
rezignu `siajn nunajn bonstatajn poziciojn' kaj
adoptu poziciojn konformajn al la defioj de tut-
monda industrio" (El Economista 2008.4.27).
La falsitaj kartoj de la transnacia komerco
Kio efektive okazas ne estas ke la translokiĝoj
realiĝu, kiel oni volas argumenti, por atingi tut-
monde pozitivan kreskon de la efiko de la eko-
nomia sistemo. Eĉ malpli, tiun de la bonsta-
to. Ĝi estas alia afero.
Kio okazas estas ke la grandaj firmaoj atingis
starigi transnacian ne-sistemon kiu ebligas ilin
liberigi sin de iu ajn obstaklo por profiti de la
ekzisto de teritorioj kie estas riĉofontoj en kon-
diĉoj por havigi ilin per pli grandaj profitoj: jen
ĉar la labormerkatoj estas pli malreguligitaj, jen
ĉar estas malpli da obstakloj antaŭ la atencoj
kontraŭ la natura medio, pli fortaj registaroj aŭ
laborforto pli bone preparita kaj malpli bone pa-
gita. Kaj tio havigas al ili ne nur la avantaĝon iri
for, se fine ili bezonus ĝin, sed ankaŭ minaci por
krei pli favorajn kondiĉojn en la lokoj kie ili
estas.
Ne veras, ekzemple, ke ĉefe la grandaj firmaoj
translokiĝantaj tiel faras por postvivi, sed por
gajni multe pli. Spertintoj pri specifaj procezoj
translokiĝaj (kaj en Hispanujo freŝas dekoj da
ili), ni povis konstati multfoje ke la sama firmao
pretekstanta ĉi tie perdojn
por pravigi sian translok-
iĝon tamen ĝi obtenas mi-
lionajn profitojn se ansta-
taŭ rigardi ĝian "nacian"
rezultan kalkulon oni ana-
lizas, kiel necesas, la ĝene-
ralan de la grupo al kiu ĝi
apartenas. La kontista in-
ĝenierado, la fiskaj paradi-
zoj aŭ la t.n. transdonpre-
zoj (ebligantaj fakturi inter
la malsamaj komponantoj
de industria grupo tiel ke la rezultoj pozitivaj aŭ
negativaj aperu tie kie ĝi pli interesas) estas kel-
kaj el la multaj rimedoj kiujn nun havas la gran-
daj firmaoj por kaŝi sian veran profitadon kaj
povi pravigi la translokigojn.
Tiu libero nun preskaŭ ĝenerala estas la faktoro
finfine difinanta la nunan grandan povon de la
grandaj firmaoj. Efektive, la firmaa translokiĝo
ne estas danĝera kaj damaĝa por la bonstato pro
la specifa efiko kaŭzita de la detruo de centmiloj
da dungoj, sed ĉar ĝi estiĝas konstanta kaj rekta
minaco, ĉantaĝilo pezanta sur ĉiuj ceteraj la-
boristoj: se oni ne pretas akcepti pli postulantajn
laborkondiĉojn, pli moderajn salajraltigojn, pli
flekseblan labormerkaton, impostan moderigon
aŭ liberigi la komercajn labortempojn, inter aliaj
kondiĉoj, la firmaoj povus decidi iri alilo-
ken. Kaj ili rajtos foriri se ili volos. Estas mal-
facile, trovi pli decidan argumenton por trudi al
la laboristoj tiujn laborkondiĉojn. Kiel surprize
estas, ke iuj pensas ke tiel oni atingas tutmon-
dajn efikojn de kresko de la sociaj agado kaj
bonstato.
La translokiĝ-libero estas la faktoro de la ega
povo de la grandaj firmaoj. Fakte, ĝi ne estas
necesa. Sufiĉas ke ĝi restu kiel konstanta mi-
naco de detruo de centmiloj da laborpostenoj;
kiel ĉantaĝilo pezanta sur ĉiuj laboristoj.