Por danki vin, kiuj permesas al ni paroli per via
ĵurnalo, ni proponas al vi tre bongustan koktelon
(kun aŭ sen alkoholo, laŭvole): E.D.E. t.e. Eŭ-
ropo Demokratio Esperanto.
- Esperanton, kompreneble, vi tute bone konas!
- Pri demokratio, oni neniam havas tro…
- Ĉar la Eŭropa Unio diras ke ĝi celas, laŭ sia
devizo, samtempe “unuecon kaj diversecon”, ĝi
bezonas Esperanton, ankoraŭ pli urĝe ol la tuta
mondo, por komuniki libere kaj ŝpareme inter
egalaj eŭropaj civitanoj.
Jen tial, en Francio, ni profitis eŭropajn balotojn
en 2004. Kial nur, bedaŭrinde, en Francio? Ĉar
nur Germanio provis, sed ne sufiĉe frue.
Tiun (frenezan? genian?) ideon havis Kristian
Garino. Multaj francaj esperantistoj absolute ri-
fuzis tiun proponon. Esperanta komunumo, ĉu ĉar
tro persekutata, tro ofte timas novaĵojn kvazaŭ
kiel “blasfemoj”: ĝi posedas mirindan idealon kaj
sekvas kaj ripetas ĉiam rutinajn kutimojn. Do, ni
estis nur grupetoj de kuraĝaj Donkiĥotoj, sen mo-
no, sen fortoj, sen politika sperto, sen iu ajn bon-
ŝanco. Evidente ni ne kapablis. Tute ne eblis. Ni
scias tion. Sed… tamen ni provis kaj… sukcesis
fari! Jes ja!
Kiu celo? Laŭ la franca sistemo (vidu en via lan-
do, kiel precize tio funkcias. En Germanio, ek-
zemple, estas tute alia organizo ol en Francio, pli
favora ol la nia!) la partioj, kiuj kapablis starigi
liston en minimume 5 el la 8 regionoj, rajtis havi
senpage lokon, materialon, kaj eĉ specialistojn
por krei reklaman filmeton. Ni havis 7 listojn (nur
en “France d’Outre Mer” ni ne havis sufiĉe da
tempo kaj fortoj). Do junuloj kreis du filmetojn,
trifoje elsenditaj per du publikaj televidoj kaj an-
kaŭ radioj. Imagu la terurajn sumojn (kiom da nu-
loj?), se ni devintus pagi tian reklamaĵon! Tiel
tion unue ni celis kaj trafis.
Sed ne nur: kvankam mono multe mankis por
printi kaj disdoni sufiĉe da afiŝoj, programoj kaj
voĉdoniloj, tamen voĉdonis por E.D.E. pli ol
25.000 civitanoj. Evidente tio estas ridinda nom-
bro por esperi deputiton – kaj tion ni sciis. Sed
jen jam bela “peticio” – des pli ke multaj perso-
noj nek ricevis politikajn programojn nek trovis
voĉdonilojn en balotejo; kaj ankaŭ des pli ke iaj
esperantistoj, aŭ ne konsentis pri tiu iniciato, aŭ
tamen preferis voĉdoni kiel kutime favore al sia
preferata partio.
Precipe, la intereso vekita por Esperanto (“Do, ĝi
ne mortis? Bonŝance!” – “Ho, kio estas tiu in-
teresa lingvo kaj idealo?”) pruvis, ke ni pravis,
provante… neeblaĵon. Kaj ni ĝojis, kiam niaj
eminentuloj, - kiuj antaŭe grumblis kontraŭ ni kaj
rifuzis helpi – finfine honeste agnoskis, ke tiu no-
va agado profitis al Esperanto.
Sed Esperanto ne estas proprietaĵo de Francio, ĉu
ne? La venontaj eŭropaj balotoj okazos en 2009.
Ne facilas partopreni: esperantistoj ne estas spert-
uloj pri tio!
Tial ni ege esperas, ke en ĉiuj landoj esperantistoj
kuraĝe intervenu por la komuna eŭropa bono (su-
pre pravaj kutimaj politikaj preferoj, dekstruloj aŭ
maldekstruloj, ktp).
Atentu, ke oni devas tien vigle klopodi, do ne
malfrui kaj tuj serĉi informojn: unue, kiel en via
lando organiziĝas eŭropaj balotoj? Poste, depende
de tio, sin mem plej eble efike organizi.
Ni ne havas ĝeneralan programon, jes ja. Estas
785 eŭropaj deputitoj. Se ĉiuj el ili, ĉiufoje post 5
jaroj, kapablus alporti nur unu mirindan solvon al
grava problemo de nia Eŭropa Unio, ĉi-tiu
mirakle progresus! Esperantistoj estas fakuloj pri
lingvaj homaj rajtoj. Kuraĝon! Ne lasu nin solaj!
Justa Eŭropa Unio bezonas ĉiujn. Urĝas! “Kredu
nin, gesamideanoj!” Ni spertis…
Michèle Abada-Simon, membro de E.D.E.
Por kontakti “Eŭropo Demokratio Esperanto”:
E.D.E.
6 rue des Juifs
Fr-67000 Strasbourg
kontakto@e-d-e.org
http://www.e-d-e.org/
La franca profesorino Michèle Abada-Simon, ĉefa prizorgantino de la
perbusa ekspedicio de geesperantistoj el la Eŭropa Unio, kun kiuj ren-
kontiĝis en Pruvjo, la 5an de julio, kelkaj membroj de Astura Esper-
antista Asocio, estas aktivulino de la politika movado Eŭropo Demo-
kratio Esperanto. Per tiu ĉi artikolo ŝi eksplikas al ni kio estas tiu mov-
ado kaj kiun celon ĝi havas.