41
La 66a Hispana Kongreso de Esperanto okazis, sam-
tempe kaj samloke ol la 12a Andaluza Kongreso de
Esperanto, de la 5a ĝis la 8a de julio, en Palos-de-la-
Frontera (Onubo). Spite al ties malgranda daŭro de
la kongreso, okazis en ĝi plejparto el la aktoj de la
kongresa ritualo: Solenaj Inaŭguro kaj Fermo, prele-
goj, prilingvaj programeroj, muzik-koncertoj, asociaj
kunsidoj, turismaj vizitoj kaj ekskurso, ekspozicio,
filmoj, libroservo…
En la Inaŭguro, kiun ĉeestis la urbestro kaj la urb-
konsilantino pri Kulturo, kaj pri kiu informis la loka
televido, estis la kutima salutado de la landaj delega-
cioj kaj ĉeestantaj eksterlandanoj. Estis ankaŭ legado
de salut-mesaĝo de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Za-
menhof, nepo de la aŭtoro de Esperanto. Estis ankaŭ
salut-mesaĝo de Renato Corseti, Prezidanto de Uni-
versala Esperanto Asocio. Ĉeestis la kongreson, pri
kiu iome informis kelkaj lokaj ĵurnaloj, 85 personoj,
inter ili 12 eksterlandanoj.
Estis kelkaj prelegoj. Francisko Simonet prelegis pri
la temo “Liberon por la lingvoj” per kiu li postulas
konservi kaj respekti ĉiujn minoritatajn lingvojn.
Post prezenti la asocion “Libero por la lingvoj” li
mallonge prelegis pri kelkaj problemoj de la ko-
menca Esperanto-movado. Zlatko Tišljar temis en
sia prelego pri la grava rolo de la lingvo en la ident-
eco de la kolektivoj kaj asertis ke nur per komuna
neŭtrala lingvo kia Esperanto eblos ia Eŭopa ident-
eco, sed ke, tiukaze, Esperanto ne plu povos esti uni-
versala. Grazina Opulskienié, prelegis pri la temo
“La virinoj en la Esperantista Movado”.
Miguel Gutiérrez Adúriz, prezentis novan instruo-
metodon, ankoraŭ en provo-periodo. Laŭ tiu metodo,
la lernado devas okazi intuicie, ne per libroj kaj gra-
matiko. Li prezentis ankaŭ sian novan vortaron, no-
mata Amika. La komputilisto José Carlos Cuevas
prelegis pri la tradukado esperanten de la operaci-
umo Linukso (Linux), kaj pri redaktado de artikoloj
en Vikipedio.
Augusto Casquero, prezidanto de Hispana Esperanto
Federacio, projekciis fotojn el sia ĵusa vizito al Ĉinio
kaj raportis pri tiu lando kaj lia vizito al ĝi. Estis an-
kaŭ prelego de Fabián Jiménez pri la E-movado.
Roman DobrzyDski, pola fakulo pri televido, pre-
zentis kelkajn siajn filmojn, kiuj estis en Esperanto
sed kiuj komence estis pol-lingvaj destine al la tele-
vido de tiu lando. La temaro de parto el la filmoj es-
tas hispana; iliaj titoloj: Sevilla Maravilla, Valencio
en Fajro, Chopin revenas al Majorko,
Inter la prilngvaj programeroj estis la kurseto de la
slovena Djorge Obradovich pri transitiveco de la
verboj en Esperanto. Same, la parolado de Francisko
Simonet Tišljar pri la kunmetitaj verboformoj. Aŭ-
gusto Casquero instruis pri la E-prepozicioj, kaj Gra-
zina Opulskienie gvidis lecionojn per Cseh-Metodo,
por komencantoj, en kiuj la komunikado okazas nur
en Esperanto helpe de bildoj, objektoj kaj signoj.
Krom tio okazis la ekzamenoj pri Esperanto, kutimaj
en ĉiuj landaj kongresoj de nia movado. Alia kutima
kongresa programero estas la kunsidoj de esperant-
istaj asocio. En Palos okazis tiuj de HEF kaj AEU
(Andaluzia Esperanto-Unuiĝo).
Inter la lud-programeroj mencieblas unue, la muzi-
kaj koncertoj de flamenka grupo, de la kantisto “So-
lo” kaj de la kaŭkazia geparo Ĵomart kaj Natasha kaj
ties filino Karina, kaj due la turismaj vizitoj al la ur-
bo kaj ekskurso al Punta Umbría (ekster la kongresa
programo). Dum la kongresaj tagoj estis ekspozicio
de ceramikaĵoj de Francisca Alonso kaj Chata
Torrades.
Kadre de la kongreso estis ankaŭ omaĝo al Alfonso
Escamilla, 94-jara eminenta esperantisto, profesoro,
muzikisto, pentristo kaj aŭtoro de tre interesa verko
pri la internacia lingvo, loĝanta en la urbo Linareso.
Fine, ni transskribas la kongresajn konkludojn:
1. Esperanto, pro sia neŭtrala karaktero, povas hav-
igi lingvan identecon al la parolantoj de la Eŭropa
Unio, respektante la rajton de ĉiuj lingvoj kunekzisti
en plano je egaleco. Ni daŭrigos niajn strebojn por
antaŭenigi sian uzadon kaj agnoskon.
2. La novaj teknologioj, ĉefe interreto, revoluciigas
la esperantismon, kaj antaŭenpuŝas la diskonigon de
Esperanto inter la junularo el la tuta mondo. Oni
devas plilarĝigi la uzadon de ĉi tiuj teknologioj.
3. Ni lanĉas la ideon okazigi denove Universalan
Kongreson en Hispanio.