37
reĝado de Balduino kiam la menciitaj naŭ kavaliroj entreprenis la
kreadon de ordeno kies celo estis la defendo de la sanktaj lokoj de la
kristanismo kaj de la pilgrimantoj alirantaj al tiuj lokoj.
Komence ĝi nomiĝis Ordeno de la Malriĉaj Kavaliroj de Kristo
(Pauperes Conmilitones Christi). Estis tre necesaj al la reĝo Bal-
duino tiaspecaj trupoj ĉar post la finiĝo de la krucmilito la kavaliroj
partoprenintaj en ĝi revenis al iliaj loĝlokoj en Eŭropo kaj la nova
kristana regno restis preskaŭ sendefenda. Do li asignis al la nova or-
deno iujn konstruaĵojn kiuj troviĝis ĝuste en la loko kie iam, antik-
ve, troviĝis la fama templo de Salomono. Tio igis ke poste tiuj mo-
naĥo-soldatoj estis konataj laŭ la nomo de Kavaliroj templanoj aŭ
Kavaliroj de la templo de Salomono (Milites Templi Salomonis).
La nova ordeno jam dekomence atingis la apogon de la reĝoj de
Eŭropo kaj de la Eklezia Hierarkio. En Koncilio kunvokita tiucele,
en la franca urbo de Troyes, oni redaktis la statutojn aŭ regularon de
la ordeno kaj oni difinis la uniformon aŭ monaĥ-kostumon de la or-
deno-membroj: blanka mantelo kaj ruĝa kruco sur ĝi. Menciindas ke
ĉi tiu de la templanoj ne estis la unua je tiu tipo. De antaŭ kelkaj ja-
roj ekzistis jam la menciita Ordeno de la Hospitalanoj. Fakte, la re-
gularo aŭ statutaro estis la sama por ambaŭ ordenoj, kaj la uniformo
de la hospitalanoj havis samajn kolorojn ol ties de la templanoj, sed
inverse disponitaj, t.e. ruĝa mantelo kaj blanka kruco sur ĝi. La celo
de la hospitalanoj estis atenti pri la sano kaj loĝado de la pilgrim-
antoj al Jerusalemo. Ambaŭ ordenoj, rivalaj kaj kunlaborantaj, estis
konsideritaj kvazaŭ ĝemelaj.
En la jaro 1128 la Papo Honorio la 2a aprobis la Templ-Ordenon kaj
de tiam tre rapide kreskis la nombro de la kavaliroj apartenantaj al
ĝi. La membroj de la ordeno plejmulte estis el Francio; tiurilate la
Templ-Ordeno povas esti konsiderata kiel franca ordeno, sed ne eks-
kluzive, ĉar venis ankaŭ rekrutoj el la regnoj de Britio, Skotlando,
Aragono, Kastilio, Portugalio…
Laŭ papaj buleoj la templ-kavaliroj havis kelkajn privilegiojn; ili
estis efektive aŭtonomaj rilate al la episkopoj, dependante nur de la
Papo. Ili estis ankaŭ for de la jurisdikcio de la civilaj aŭtoritatoj. Ili
povis ricevi monon kaj bienojn. Krome ili rajtis konstrui proprajn
kastelojn kaj preĝejojn, kaj superregi la teritoriojn kiujn ili konkeris
en la t.n. Sankta Lando. Ĉio ĉi, laŭlonge de la tempo, permesis al ili
akiri grandan povon kaj riĉaĵojn.
Ĉirkaŭ la jaro 1170, kvindek jarojn post la fondiĝo de la Templ-Or-
deno, ĝi havis posedaĵojn en Francio, Germanio, Britio, Hispanio kaj
Portugalio. Tiu teritoria disvastiĝo kontribuis al la pligrandiĝo de la
riĉaĵoj de la ordeno ĉar ĝi oferis al la komercistoj en Sankta Lando
deponi sian monon en iun templanan komandorejon kaj per iu
kvitanco de la ordeno retrati ĝin en alia komandorejo, enspezante la
ordeno la koncernan makleraĵon, laŭ funkciado simila al de la nun-
tempaj bankoj.
Post kromaj kvindek jaroj, ĉirkaŭ la jaro 1220, la templanoj kons-
tituis la plej grandan ordenon en Okcidento, ĉiusence, kaj de milit-
ista kaj de ekonomia vidpunkto, kun pli ol 9.000 komandorejoj dis-
lokitaj en tuta Eŭropo, proksimume 30.000 kavaliroj kaj pli ol 50
kasteloj en Eŭropo kaj MezOriento, propra ŝiparo kaj riĉa trezoro kiu
permesis al ili fari grandajn pruntojn al la eŭropaj Reĝoj.
Krom la plenumado de sia specifa tasko klopodi la sekurecon de la