31
Estas vere ke la mondo spertis pli varmajn kaj pli
malvarmajn periodojn pasintece sen ia influo de
homoj. La glaciaj epokoj estas tre konitaj ekzem-
ploj de tutteraj ŝanĝoj de la klimato. Estis ankaŭ
regionaj ŝanĝoj tiaj kiaj periodoj konitaj kiel la
«Mezepoka Varma Periodo», kiam vinberojn oni
kultivis vaste en Anglujo, kaj la «Malgranda Gla-
cia Epoko» kiam la rivero Tamizo kelkfoje glaci-
iĝis. Tamen, male al ĉi tiuj klimataj fazoj, la altiĝo
je tri kvaronoj de grado (0,74ºC) meznombre en
tutteraj temperaturoj, kiun oni vidis tra la lasta jar-
cento estas pli granda ol kiom oni povas klarigi
per nur naturaj faktoroj.
La Tera klimato estas komplikata kaj influata de
multaj aferoj (konkrete, ŝanĝoj en la Tera orbito
rilate al la Suno, kiuj estigis la ciklojn de glaci-
epokoj pasintece). Efikis
ankaŭ vulkanaj erupcioj
kaj varioj en la energio
elsendata de la Suno. Sed
eĉ konsiderante ĉiujn ti-
ujn faktorojn, oni ne po-
vas klarigi la temperatu-
rajn altiĝojn spertataj
dum la lastaj 100 jaroj kaj
sur tero kaj en maro (ek-
zemple, dek unu el la las-
taj dek du jaroj estis la
plej varmaj ekde registroj
komencitaj en 1850).
Nu, kio kaŭzas tiun alt-
iĝon en meza tuttera tem-
peraturo? La gasoj de la
natura atmosfera forcej-
efiko tenas la Teron ĉir-
kaŭ 30ºC pli varma ol ĝi
estus alimaniere kaj, sen
ĝi, la Tero estus treege malvarma. Ĝi funkcias ĉar
tiuj gasoj kiaj la karbondioksidoj, metano, sed ĉefe
akvovaporo, agas kvazaŭ kovrilo ĉirkaŭ la Tero.
Ĉi tiuj gazoj permesas la Sunajn radiojn atingi la
Teran surfacon sed malhelpas la varmon kreitan
de ili, eskapi revene en la kosmon. Efektive, la ka-
pablon de karbondioksido kaj aliaj atmosferaj
forcej-gasoj kapti varmon ĉi tiel oni komprenas de
antaŭ 200 jaroj kaj oni ĝin konsideras firme esta-
blita scienco.
Ia ajn altiĝo en la niveloj de la gasoj el la atmos-
fera forcej-efiko signifas ke pli da varmo estas
kaptita kaj tutteraj temperaturoj altiĝas (efiko kon-
ata kiel «tuttera varmiĝo»). Ni kapablas detekti,
pro la gasoj kiuj troviĝas kaptitaj en la interno de
polusa glacio, ke la niveloj de karbondioksido en
la atmosfero estas nun je 35 elcente pli altaj ol ili
estas de antaŭ almenaŭ 650.000 jaroj. El la ra-
dioaktiveco kaj ĥemia konsisto de la gaso ni kon-
kludas ke tio estas ĉefe kaŭzita de la bruligado de
mondaj arbaroj. La altiĝo de tuttera temperaturo
estas konforma kun tio kion la scienco diras al ni
pri tio kion ni devus antaŭvidi kiam la niveloj de
karbondioksido kaj aliaj gasoj el la atmosfera for-
cej-efiko altiĝas tiel kiel ili faris.
Oni asertis ke la altiĝinta nivelo de karbondioks-
ido en la atmosfero estas kaŭzita de elsendoj de
vulkanoj, sed ĉi tiuj konsistigas malpli ol unu el-
cento da la elsendoj kaŭzitaj de homaj agadoj.
MISGVIDA ARGUMENTO 2a
Karbondioksido konsistigas nur malgranda parto
el la atmosfero kaj tial ĝi ne povas kulpi pri tuttera
varmiĝo.
KION DIRAS LA SCI-
ENCO?
Karbondioksido konsist-
igas nur etan kvanton el
la atmosfero, sed eĉ per
malgrandaj koncentriĝoj
ĝi multe influas sur nia
klimato.
La karakteraĵoj de la for-
cej-gasoj kiaj la karbon-
dioksido, signifas ke ili
multe sorbas la varmon
(afero kion oni povas fa-
cile pruvi per simpla la-
boratoria eksperimento).
Kvankam estas pli gr-
andaj koncentriĝoj da
aliaj gasoj en la atmos-
fero kiel nitrogeno, ĉar ili
ne havas tiajn kaptajn kvalitojn ili neniel efikas al
klimata varmiĝo.
Akva vaporo estas la plej grava forcejgaso. Ĝi na-
ture aperas, kvankam tuttera varmiĝo kaŭzita de
homaj agadoj nerekte influos al tiu ekzistanta en la
atmosfero pro, ekzemple, kreskinta vaporiĝo el
oceanoj kaj riveroj. Siavice, tio kaŭzos aŭ malvar-
miĝon aŭ varmiĝon, depende de kiamaniere la ak-
vovaporo formiĝas (ekzemple, laŭ malsamaj tipoj
je nuboj).
Homoj aldoniĝis al la efiko de akvovaporo kaj
aliaj forcejgasoj nature aperintaj, per pumpado je
forcej-gasojn kiel la karbondioksido en la atmos-
feron, ekzemple, per bruligado de fosiliajn karbur-
aĵojn kaj per senarbigado. Antaŭ ol la industriiĝo,
karbondioksido konsistigis ĉirkaŭ 0,03 elcentojn
de la atmosfero, aŭ 280 ppm (partojn en miliono).
La vulkanoj eligas nur 1 procenton el la kar-
bondioksido okazigita de la homa agado.