28
mas pri strataj surmuraj aŭ plej ofte surpavimaj
pentraĵoj.
Same ol ĉiuj anamorfozaj bildoj, la verkoj de tiu
strata arto se oni ne rigardas la pentraĵon ekde la
ĝusta flanko kaj perspektivo, la bildo aperas tro-
longigita, distordigita. Sed kiam oni elektas la
ĝustan lokon kiel vidpunkton, la bildo aperas tri-
dimensia, kvazaŭ reliefa. Foje la celo de tiuj pen-
traĵoj estas komerc-reklama, sed plej ofte temas
nur pri arto-ludo.
Iu interreta paĝo in-
formas pri tiutipaj
pentraĵoj faritaj de ar-
gentinaj gestudentoj
sur la trotuaroj de la
stratoj de Bonaero. Si-
mile okazas en aliaj
lokoj.
Laŭŝajne ĉiuj ili estas
imitantoj de Julian
Beever, iu brita pen-
tristo kiu de antaŭ 10
jaroj dediĉiĝas al la
farado, per kreto, de
tiuj surpavimaj tridi-
mensiaj bildoj en la
trotuaroj de multaj ur-
boj en Eŭropo, Uso-
no, Aŭstralio…
Foje al li estas necese
pentri dum tuta tago
por fari unu el tiuj bil-
doj, kaj ĉar ili trov-
iĝas sur trotuaro, ĝe-
nerale la sekvan tagon
la bildo estus forviŝita
pro la pasado de per-
sonoj sur ĝi. Nur dan-
ke al fotografiado per-
sistas la memoro de
tiuj artaĵoj.
La fotoj de tiuj bildoj povas ŝajni foto-muntajoj,
tiel reale aspektas la reliefo aŭ tridimensieco, sed
temas pri desegnaĵoj faritaj per koloraj kretoj,
sed, jes ja, fotitaj ekde la konvena loko.
En la sekva paĝo aperas kelkaj el la pentr-verkoj
de tiu artisto. Foje sur la bildoj aperas li aŭ aliaj
personoj situantaj en difinita loko tiamaniere ke
la ensemblo kreas la optikan iluzion ke la realaj
personoj interagadas kun la personoj kaj la
pejzaĝo de la pentraĵoj.
Ekzemple, en tiu pentraĵo en kiu aperas baseno
kie baniĝas knabino, ĉio ŝajnas normala, es-
ceptante tion ke la baseno ne troviĝas tie, kaj la
piedo de Julian tuŝas la pavimon, ne la akvon.
Tiu sama bildo, rigardata de alia flanko pre-
zentus strangajn kaj ne rekoneblajn formojn.
En (sur) aliaj bildoj, la reala persono ŝajne
troviĝas sur embrazuro de fenestro atendante la
supreniradon de personoj kiuj estas parto de la
pentraĵo sed kiuj ŝajnas interagadi aŭ interrilati
kun la reala aldonaĵo, tiel forta estas la impreso
de tridimensieco de la desegnita pejzaĝo.
Krom tiu tridimensia
kaj efemera arto, Be-
ever pentras surmu-
rajn bildojn kaj labor-
imitaĵojn de verkoj de
grandaj artistoj de la
pentrado. Kutime oni
kontraktas lin por krei
surmurajn desegnaĵojn
por entreprenoj. Li de-
diĉiĝas ankaŭ al la
desegnado destine al
komerc-reklamo kaj
merkatiko. Tiusence li
laboris en Britio, Bel-
gio, Francujo, Neder-
lando, Germanio, Ita-
lio, Usono, Aŭstralio
kaj Hispanio.
Li sciis profiti sian ar-
ton kaj multaj firmaoj
patronis lin kaj men-
dis al li anoncojn. Li
desegnis iluziojn sur
la pavimoj por Rem-
brandt (la marko de la
kretoj kiujn li uzas por
siaj desegnaĵoj), Ko-
ka-Kolao aŭ Sony
Vaio. Li ankaŭ real-
igis iujn desegnaĵojn
por la granda reklam-
evento Live 8, la granda muzik-koncerto or-
ganizita de Bono de U2 kaj Bob Geldof.
Foje li ankaŭ ricevis mendojn el la inform- kaj
komunikad-medioj por soleni tiun aŭ tiun
eventon, kiel la morto de Lady Di aŭ de la
gereĝoj de Belgio.
Jen estas granda lia sukceso, iome paradoksa
konsiderante ke la produktaĵoj de lia arto estas
efemeraj. Sed tamen ili ne tiom estas efemeraj
konsiderante ke ili konserviĝas per fotado, kaj
nun liaj bildoj estas diskonigataj ankaŭ pere de
Interreto. El tie ni atingis la bildojn kiuj aperas
en la sekva paĝo.