26
J.Leslie Mitchell
SPARTAKO
El la angla al Esperanto, tradukis
William Auld
La historio de Spartako, la gladiatoro kiu gvidis
ribelon kontraŭ la sklavista povo de la Romia Im-
perio en la unua jarcento antaŭ nia erao, inspiris
kelkajn verkojn, kiel tiuj de Artur Koestler, Rob
Shone, Howard Fast... Surbaze de la teksto de ĉi
lasta oni faris faman filmon kiu, tamen, ne estis
la sola kiun oni faris pri Spartako.
Verdire, oni ne konas multe pri la heroa komand-
anto de la ribelintaj sklavoj, ĉar ne plaĉis al la
romianoj verki pri sklavo kiu batalis kontraŭ ili
kaj krome venkis ilin kelkfoje. Do, ĉiuj filmoj kaj
libroj pri li koincidas nur en tiu malabunda in-
formo je kiu oni disponas. La cetero estas frukto
el la imago-kapablo de la verkistoj.
Al la jam menciitaj verkistoj pri Spartako ni de-
vas aldoni la romanon aŭ novelon de J.Leslie
Mitchell. Tiu verko havas specialan signifon por
ni, esperantistoj, tial ke el ĉiuj verkoj ĝis nun
publikigitaj pri Spartako, ĉi tiu estas la sola kiu
estis tradukita al la Internacia Lingvo. La tra-
duko estis farita de William Auld, iu el la plej
grandaj verkistoj en Esperanto, kiu forpasis pa-
sintjare. La tradukaĵo, kiel ĉiu verko de W.Auld
estas fajna, altkvalita.
Kiam li mortis, proksimume antaŭ unu jaro, nia
antaŭa numero de la revuo HELECO estis ĵus el-
donita kaj ne eblis mencii en ĝi tiun malfeliĉan
eventon. Nun ni dediĉas tiun ĉi memoron al la
granda verkisto-tradukisto en Esperanto.
Ni komunikas al la membraro de nia E-Asocio ke
estas ekzemplero de tiu verko en nia biblioteko.