22
LORETTA NAPOLEONI
JIĤAD
Kiel oni financadas la terorismon
En la nova ekonomio
RECENZO
JIĤAD
Kiel oni financas la terorismon
en la nova ekonomio
Verkis: Loretta Napoleoni
Ekonomistino kaj ĵurnalist-
ino, specialigita pri inter-
nacia terorismo, ekonomio
kaj araba mondo. Nuntempe
ŝi estas priekonomia esplor-
istino en la London School of Economics,
ŝi estis asesorino de la NAO (Nutraĵa kaj
Agrokultura Organizo de UN) kaj de la
Eŭropa Banko por la rekonstruado kaj la
Disvolvigo. Aŭtorino de kelkaj verkoj pri
la sama temo.
La recenzata verko ne ekzistas en Esperanto. Ĉi
tiu informo baziĝas sur ĝia hispanlingva versio.
Tiu ĉi libro estas la unua plene dediĉata al la te-
mo de la nova ekonomio de la nuntempa islama
terorismo. La aŭtorino asertas ke la islama teror-
ismo ne estas reale religia, sed ekonomia.
Laŭlonge de la lastaj kvindek jaroj, la ekonomia
kaj politika supereco de Okcidento malhelpis la
disvolviĝon de iu emerĝa ekonomio kaj iu finan-
ca forto ekzistanta en la muzulmana mondo. Tiu
ĉi forto starigis aliancojn kun islamismaj armitaj
grupoj kaj kun religiaj lideroj apartenantaj al la
plej radikala linio, ene de iu kampanjo kiu celas
liberigi la muzulmanajn landojn el la influo de
Okcidento, samkiel el la oligarkiaj lideroj de
Oriento. Same kiel okazis en la kruc-militoj, la
religio estas nenio pli ol nura instrumento por la
varbado de batalantoj, la vere impulsanta forto
estas la ekonomio.
La kerno de ĉi tiu stud-verko estas la celo de-
monstri tion ke, laŭlonge de la lasta duonjarcen-
to, la anoj de la armitaj organizaĵoj estis perse-
kutataj en siaj propraj landoj fare de la samaj po-
litikaj fortoj kiuj impulsis ilin servi, ekster ilia
teritorio, la ekonomiajn interesojn de Okcidento
kaj ties aliancanoj, dualeco kiu provizis al la or-
ganizaĵoj de la teroro la eblecon organizi sian
propran ekonomion. Ĉi tiu fenomeno estas difin-
ata de la aŭtorino kiel Nova Ekonomio de la Te-
roro, iu internacia reto kiu interkontaktigas la
sistemojn je apogo kaj pri loĝistiko de la armitaj
grupoj.
Tra iu ampleksa esplorado, Loretta Napoleoni
analizas multenombrajn dokumentajn kaj ates-
tajn fontojn. Ŝi pruvas ke la grandaj historiaj
movadoj, kiel la mezepokaj kruc-militoj kaj la
Malvarma Milito, havis ekonomiajn radikojn kaj
motivigilojn, kaj la batalantoj estis pelitaj al ia
eksterleĝa perforto financita per la rabado. Ĉiuj
formoj je terorismo, tiu de la 11a de septembro
de la jaro 2001 kontraŭ Usono, ĉiu ajn suicida
atako aŭ tiu perforto kiu alprenas la formon je
movadoj de nacia liberigo aŭ sendependigo, ne
povas prosperi sen ia senĉesa fluo je kontanta
mono.
La libro eksplikas kiamaniere atingas la nepran
ekonomian nutraĵon tiuj movadoj, kiel tiu de la
talibanoj kiuj, organizitaj kaj armitaj de la CIA
en la jardeko 1979-1989 forpelis la Ruĝan
Armeon el Afganio, la batalado kiu en Argelio
metis finon al 130 jaroj da koloniisma franca
superregado, kaj la nuntempaj sangoversaj civil-
militoj en multaj lokoj en Afriko. Ofte la
batalantaj grupoj kiuj sukcesas plenumi sian
originan celon pluekzistas evoluante al novaj
klopodoj, tia estis la kazo de AlKaedo kiu
adresiĝis kontraŭ Okcidento post la atingo de sia
origina celo.
23
La aŭtorino priskribas sistemon de 1,5 bilionoj
da dolaroj kiu senĉese kreskas, kaj en kiu par-
toprenas la drog-trafikantoj, la magnatoj de la
petrolo, trafikantoj de gemoj kaj homaj estaĵoj,
mondonacoj kiujn respektindaj bankoj kaj aliaj
financ-institucioj traktas ofte kalkulante ke ili
estas destinataj al organizaĵoj tute homfavoraj.
Grupoj kiel Al-Kaedo, kiu rezultis el la milito de
Afganio kaj fariĝis tutmonda terorista reto, estas
pelataj ne nur de la realaj ekonomiaj faktoroj de
la Tria Mondo kaj ĉefe de la
muzulmanaj ŝtatoj ekde Maro-
ko al Indonezio, sed ankaŭ de
multaj kunkulpuloj ekde la sino
mem de Okcidento, ekde la plej
sanktaj bastionoj de la okci-
denta kapitalismo, Wall Street,
la londona City, la financ-
magnatoj de Hong Kong, Saŭd-
Arabio kaj Sudŭest-Azio.
La Nova Ekonomio de la tero-
ro, kies grandon Loreta Napo-
leoni taksas, proksimume, je 5
procento el la tutmonda neta
produkto, estas rezulto el iuj
historiaj procezoj kaj iu moviga
strukturo kiu nutras kaj sub-
tenas la terorismon mondskale.
Ŝi opinias ke tiu nova ekono-
mio ekzistas en rilato de inter-
dependeco kun la okcidentaj
merkat-ekonomioj, kaj sam-
tempe en stato de kreskanta streĉiĝo rilate al ili.
Celante klarigi tiun paradokson, la libro ko-
menciĝas prezentante kaj priskribante la histo-
rian procezon kiu generis la nunan situacion. La
terorismo pravigita de la Malvarma Milito gene-
ris serion da armitaj grupoj kiuj memfinaciĝas
per kontraŭleĝa agado kaj samtempe evoluas al
organizaĵoj kiuj dum ili klopodas plenumi siajn
celojn, uzas kaj demarŝas tre evoluitajn komer-
cajn teknikojn kaj financajn mediojn. Iuj el ili
starigis kvazaŭ-ŝtataj strukturoj kiuj rekte inter-
rilatas kun la naciaj ŝtatoj kaj ties financaj
institucioj, kaj estas tiu kunteksto kio plifirmigas
la Novan Ekonomion de la Teroro.
Estiĝas iu nova kaj ŝokiga paradokso: fakte la
Nova Ekonomio de la Teroro estas rezulto de la
tutmondiĝo, kaj ĉefe de la plirapideco kiun ĉi tiu
akiris post la disfalo de la Berlina murego. La
tutmondiĝo ebligis ke la ne-registaraj organiz-
aĵoj promociu serion da liberalaj kaŭzoj, sociajn
ŝanĝojn, ekonomiajn progresojn, sed ankaŭ fa-
ciligis la strukturiĝon de teroristaj movadoj kiel
Al-Kaedo kaj la kreskiĝantan pliperfektiĝon de
la ekonomio de la teroro. La procezo je privat-
igo, la merkat-senreguligo, la malapero de la
land-limoj, la libera moviĝo de la laboristoj kaj
la kapitaloj, la teknologiaj progresoj kiuj estis
laŭditaj kiel la iloj de la ekonomia sukceso de la
lastaj jardekoj: ĉio ĉi estis profitata kaj adaptata
de la ekonomio de la teroro. Tio estas, la fortaj
aspektoj de la laŭleĝa ekonomio fariĝis ambaŭ-
tranĉa glavo.
La Nova Ekonomio de la Te-
roro ne eblis antaŭ la fino de la
Malvarma Milito. Certe estis
teroristaj organizaĵoj en tiu
periodo, kaj iuj el ili eĉ atingis
sian celon, kaj, kompreneble,
ankaŭ ili bezonis financadon.
Sed la nuntempa ekonomio de
la teroro estas nepre ligata al
la globaliĝo aŭ tutmondiĝo kiu
okazis post la finiĝo de la
Malvarma Milito kaj ties po-
litikaj kaj ekonomiaj sekvoj.
La retoriko de la teroristaj gru-
poj kaj ties simpatiantoj tre
emfazas kaj insistas pri la kon-
traŭdiro inter la dominanta ok-
cidenta kapitalista sistemo kaj
la grandamasa islama nacio
kies emerĝanta klaso da ko-
mercistoj kaj bankestroj trovas
fermitaj aŭ baritaj la vojojn al
disvolviĝo kaj prospero. En la fundo de tiu pro-
pagando enestas la revo de renversigo de la
situacio simile al tio okazinta en Mezepoko,
kiam la dominanta islama mondo estis defiata de
iu eŭropa ekonomia klaso pere de la kruc-militoj
kaj, fine, la muzulmana mondo sukcesis rezisti
kaj venki tiun malamikan civilizacion.
La ekonomia analizado de la interrilatoj de la
Nova Ekonomio de la Teroro kaj la okcidentaj
ekonomioj sugestas ke en la batalo kontraŭ la te-
rorismo plej gravas identigi kaj fermi la kanalojn
de financado de la armitaj grupoj, tasko kiu
koncernas al la registaroj.
La legantoj de la libro kiun ni pritemas havas
antaŭ si la taskon studi kaj decidi ĉu estas prava
la tezo de la aŭtorino kiam ŝi diras ke la batalo
kontraŭ la islama terorismo kaj la ideoj kiujn ĝi
propagandas devas esti realigata ĉefe en la eko-
nomia tereno. Ĉar estas ankaŭ (religiaj) ideoj en
la propagando por varbado de teroristoj, oni de-
vas prikonsideri ankaŭ la neceson batali ankaŭ
en la ideologia tereno.