16
Verkis: Xabier Pikaza
Doktoro pri Biblia Teologio, Filozofio kaj Filologio
Por pli rekte centriĝi en la temo, ni situiĝu en la
13a jarcento, por studi kun Tomaso el Akvino la
teologiajn pravigojn de la perforto: tiam Eŭropo
aperas kiel kompakta kontinento, kun ties propra
identeco, tiamaniere ke ĝi devas ekskludi kaj
ekskludas elementojn kiuj staras kontraŭ ĝi. Mia-
opinie tiu estis iu necesa momento de la disvolv-
iĝo de Eŭropo, kvankam mi pensas ke tio iras
kontraŭ la evangelia esenco de la kristanismo,
kiu ne ekskludas sed inkludas, ne rifuzas sed ak-
ceptas la eblajn kontraŭulojn. En tiu ĉi momento
de firmiĝo, kiam Eŭropo sin sentis forta kiel
kristana, ĝi forpelis de sia sino la disidentojn kaj
kontraŭulojn, por pli bone identigi sin mem.
Tiusence, almenaŭ en la katolika eklezio, ni
daŭre vivadis ĝis la 20a jarcento (2a Vatikana
Koncilio) ene de iuj mezepokaj koordinatoj.
Sankta Tomaso supozas ke la fido estas iu libera
akto, tiamaniere ke ĝi ne povas esti trudita. Sed,
samtempe, ĝi havas ian socian enhavon kaj laŭ
tio, en iu kunteksto de kristaneco, povas ia-
maniere esti trudita perforte, tiel aperante kiel
principo de perforto.
Ĉi tiu estas iu mezepoka doktrino, sed ĝi estis
preskaŭ teologia regulilo kaj en la katolika vid-
punkto de Eŭropo ĝis meze de la 20a jarcento
(2a Vatikana Koncilio). Tiu doktrino antaŭ-
supozas ke la fido estas ia libera donaco kiun oni
ne povas nek devas altrudi per la forto al la ne-
kredantoj (ne kristanoj). Sed ĝi havas ankaŭ ian
socian aspekton kaj tial la kristanoj povas uzi kaj
multfoje uzis la forton ne nur por sin oponi al la
persekutantoj de la kredantoj, sed ankaŭ por dis-
vastigi la fidon kaj, ĉefe, por subteni ĝin, tie kie
ekzistis risko je apostateco aŭ forlaso el ĝi.
Tiu ĉi vidpunkto esprimas la teologian identiĝon
de Eŭropo, kiu baziĝas en la kristanismo, sed kiu
strukturiĝas en iu kunteksto kie la religio fariĝis
ia spirita povo kiu influas decidmaniere sur la
politika povo, eĉ se ambaŭ povoj ne plene kun-
fandiĝas.
Tiel oni skizas ian unuigan kaj hierarkian vid-
aĵon de la realaĵo, kie tiuj kiuj volas esti perantoj
de la evangelio de Jesuo (Papo kaj episkopoj)
prenis la spiritan povon kaj ekde la pinto
superregas (aŭ volas superregi) la ceterajn po-
vojn, dirante al la politikistoj-militistoj tion kion
ili devas fari. Tiamaniere, la fido (kiu en si mem
pretendas sin teni en ia mistika tereno, preter la
ekstera perforto) fakte restis interne ligita al la
politiko, realigante pere de ĝi egan perforton.
Supozeble tiamaniere la perantoj de la Eklezio
(portantaj ian spiritan glavon, tio estas, ian
sakramentan povon) povas gvidi kaj gvidas, ekde
supre, kun supera saĝeco, tiujn kiuj plenumas la
politikan povon. Tiele la eklezia povo estas
konceptata kiel glavo, tio estas, kiel praktikado
de reala suvereneco, kapabla distingi (dividi) kaj
puni la homojn ekde la spirita tereno, por tiele
gvidi, ekde sia alteco, la portantojn de la
politika-milita glavo.
La «spirita glavo» de la eklezio regas super la
materia glavo de la reĝoj kaj la soldatoj, al kiuj
ĝi devas provizi la normojn de ties agado, por
ĉies bono (de la politikistoj kaj la soldatoj mem).
Ni havas, do, du glavojn, sed iun super la alia. La
klerikoj, perantoj de la Eklezio, ne povas batali
per si mem, nek mortpuni iun ajn (kvankam
multfoje faris tion). Tamen, ili povas fari ion pli
grava: ili ne mortigas, sed diras kiujn oni devas
mortigi favore al la fido; ili ne batalas (principe),
sed diras kontraŭ kiuj oni povas kaj oni devas
batali, proklamante krucmilitojn, kaj juĝante he-
rezulojn, transdonante ilin al la sekulara brako,
por ke ĉi tiu plenumu tion kion diras la eklezio,
por ke tiu faru sianome la militojn kaj oni mort-
igu laŭ ĝia konsilo, la kontraŭulojn de la fido.
Tiamaniere, la glavo de la perantoj de la fido, ne
estante ĝi mem militista, gvidas la militistojn kaj
la politikistojn, por ke ili metu sian perforton
«serve de la fido». La Eklezio venis prezentiĝi
kiel supera arbitracianto kiu difinas kaj gvidas
ekde sia privilegio la disvolviĝon de la ceteraj
planoj de la socio, la politika-milita kaj la eko-
nomia-labora, laŭ la mezepoka skemo de la tri
povoj (klarikaro, nobelaro, laboristaro).
Laŭ principo, la kristana fido devas disvatiĝi sen
ekstera perforto ĉas apartenas al la tereno de la
17
persona memdecido. Kaj tiele okazis ĝenerale
dun la unuaj tri jarcentoj de la historio de la
kristanismo, kiu devis vivi, sin teni, kaj
disvastiĝi, en iuj leĝaj kaj politikaj cirkonstancoj
malfavoraj. La unua misio de la kristanismo
plenumiĝis “sen glavo”, eĉ pli, subriske de la
glavo de la romia imperio. La fido kaj glavo
apartenas al malsamaj niveloj, ĉar temas pri
malsamaj niveloj anstataŭ malsamaj povoj tial ke
la evangelio ne povas esti interpretata kiel povo
en la socia kaj politika signifo de la termino.
Sen glavo nek leĝo. La kristanoj kreas iun ordon
je bonvolo, sen perforto (Epistolo al la romianoj
ĉapitro 12, versaĵoj 9 al 21): 9 Via amo estu sen
hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona;
algluiĝu al la bona... 14 Benu tiujn, kiuj vin
persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15 Ĝoju kun
ĝojantoj, ploru kun plorantoj. 18 Se estos eble,
restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. 19 Ne
venĝu vin, amataj… 20 Sed se via malamiko
malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al
li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi
kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkiĝu de ma-
lbono, sed venku malbonon per bono. (Romi-
anoj 12, 9-21)
La kristanoj vivas ene de politika sociordo (leĝa
kaj ekonomia) difinita de iu leĝo kiu uzas la
glavon.
1 Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtorit-
atoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio;
kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. 2
Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas
al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ri-
cevos juĝon. 3 Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al
la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas
ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos
de li laŭdon; 4 ĉar li estas servanto de Dio al vi
por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar
ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto
de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu fa-
ras malbonon. 5 Sekve estas necese submetiĝi,
ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco.
6 Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili
estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio
mem. (Romanoj 13, 1-6)
Paŭlo ne starigas sur tiu kampo iun ajn hierar-
kion laŭ la linio de la sistemo, ĉar ambaŭ niveloj
lokiĝas en malsamaj terenoj: nek la eklezio sin
metas supre (instruante la ŝtaton), nek la ŝtato
povas plenigi ĉion (trudante sian vidpunkton al
la eklezio). Ĉi tio signifas ke ambaŭ institucioj
devas akcepti sian propran limon, ene de plurala
mondo. 1. La ŝtato devas rezigni sian diecon, t.e.
sian deziron je absoluta kontrolo. 2. La eklezio
devas rezigni sian deziron strukturiĝi kiel povo,
kiel institucio kiu uzas propran ŝtatan perfor-
ton por plenumi siajn celojn. Tia estis la intenco
de Paŭlo, sed la historio disvolviĝis alimaniere,
tiel ke (kontraŭ la doktrino de Tomaso el Akvino
kaj la mesaĝo de Paŭlo) fakte, oni uzis la per-
forton por disvastigi la fidon.
Papo kaj episkopoj prenis la spiritan povon kaj
ekde la pinto superregas la ceterajn povojn, dir-
ante al la politikistoj-militistoj tion kion ili de-
vas fari.
La kristanismo konservis la Paŭlan idealon laŭ-
longe de preskaŭ tri jarcentoj, ne celante fariĝi iu
povo antaŭ la imperio, nek serĉi leĝajn spacojn
for de la superreganta socia ensemblo, sin baz-
ante nur sur sia “homa vero”, serĉante nur la ebl-
econ oferi sian sperton de graco kunhavita ene de
mondo kiu emis fariĝi perforta.
Siaflanke, la romia ŝtato, emis diigi sin, sed iom-
post-iom perdadis sian identecon socian kaj eĉ la
militistan, tiel ke ekde la 4a jarcento troviĝis sen
forto antaŭ la kristanismo.
La vera problemo prezentiĝis poste, kiam la im-
perio, ŝanĝiĝinte la cirkonstancoj kaj rekonante
la fiaskon de sia politiko de religia absolutismo,
ne nur toleris la kristanismon (Konstanteno,
Edikto de Milano), sed igis ĝin la oficiala religio.
Tiamaniere, la kristanoj restis sub la protekto kaj
la defendo de la imperiestro (Teodozio: jaro
380), kiu fariĝis, fakte, la garantianto de la vivo
kaj la posedaĵoj, de la agado kaj la doktrino de la
eklezio. De tiam, forlasante la skemo de separiĝo
kiun proponis Sankta Paŭlo, stariĝis iu statuto de
reciproka interligado, tiamaniete ke la ŝtato far-
iĝis oficiale kristana kaj la eklezio fariĝis imper-
i(ism)a (alprenante por sia institucio kaj dis-
vastiĝado la uzojn kaj kutimojn de la imperio
18
mem). La ŝtato bezonis la eklezion por pluteni
kaj plenumi siajn funkciojn kiel ŝtato. La eklezio
apogis sin sur la ŝtato por disvastigi siajn pre-
tenditajn evangeliajn idealojn.
Tiu estis agado de reciproka cedo, de reciproka
febleco. La ŝtato malfortiĝis multege bezonante
la Eklezion. La eklezio malfortiĝis kaj perdis
grandparton el sia identeco apogante sin sur la
ŝtato. Vere, la Imperio kaj la postaj regnoj al-
prenis kristanajn elementojn, kiuj tre gravis por
la sekvinta kulturo de Eŭropo, tiel en la tereno de
la interna libereco kiel de socia justeco, sub-
metante sin tiele al iu tipo de kristana povo. Sed
eble kiu plej ŝanĝiĝis estis la Eklezio, kiu al-
prenis aspektojn de la povo politika-militista,
ideologia kaj ekonomia kiuj la Apokalipso
(Apokalipso ĉapitroj 13, 14 kaj 17) prezentis kiel
komponaĵoj de la besto kaj la prostituitino.
Koncilio de Niceo, jaro 325
Verdire, multaj kristanoj sin oponis al tiu unua
pakto eklezio-ŝtato, sed la ensemblo de la eklezio
kaj la ŝtato akceptis ĝin: la imperiestroj tial ke
konvenis al ili ĉar tiel ili povis fariĝi ne nur
protektantoj, sed ankaŭ gvidantoj de la eklezio,
investitaj jam de iu vera dia povo, tiamaniere ke
la kronado kaj/aŭ sankt-oleado de la imperiestroj
kaj la reĝoj estis interpretitaj kiel vera kristana
sakramento; la episkoj (kaj en Okcidento la Papo
de Romo) ĉar tiel ili ricevadis iun povon kaj
povis uzadi ĝin favore al la «kristanismo». La
fido daŭre estis konsiderita kiel Dia donaco, lig-
ita al la libera elektado de la kredantoj, tiel ke
principe oni povis altrudi al neniu. Sed en la
praktiko la separiĝo kiu estis postulinta Paŭlo
(kaj Jesuo en Marko, 12,17) rezultis io neebla en
tiaj cirkonstancoj.
Esta bone ke la imperio garantiu la pacon por la
eklezio (kaj por ĉiuj kulturaj, sociaj kaj religiaj
institucioj); estas bona la tolero. Sed pli bone es-
tus ke la paco estus postulinta nenian ajn kom-
penson: ke la imperiestro ne estus intencinta gvi-
di la eklezion, kiel reale okazis, invokante sian
propran sanktan aŭtoritaton, kiel peranto de Dio;
kaj ke la eklezio estus ricevinta neniun ajn privi-
legion povon kiun la imperiestro oferis al ĝi
(ekde la Koncilio de Niceo, jaro 325, kie Kons-
tanteno aperas kiel gastiganto kaj arbitracianto
inter la episkopoj).
En tiu ĉi kunteksto oni komprenas la novan for-
mon disvastigadi la kristanan fidon. De la mo-
mento kiam la eklezio kaj la ŝtato interligiĝas
kvazaŭ ili estus du komplementaj manifestiĝoj
de la sama Dio, granda parto el la konvertiĝoj al
la kristanismo okazis rezulte de iu tipo je socia
premo perforto. Tiamaniere, la episkopoj far-
iĝas alt-ranguloj de la imperio, tiel ke la eklezio
fariĝas parto el la socia teksaĵo de la povo, kom-
prenante ĝin en la hierarkia senco. Tiele komenc-
iĝis esti malfacila vivi kiel civitano de la imperio
ne estante kristano. Kompreneble, multaj pag-
anoj konvertiĝas pro la sociaj kaj kulturaj profi-
toj kiujn alportas esti membro de la oficiala ekle-
zio. En ĉi tiu kunteksto, kune kun la logika pre-
mo de la medio, kie la kristanismo fariĝas ne nur
profito, sed preskaŭ socia neceso, aperas la unuaj
konkretaj kazoj de perforto, influitaj de la fido.
Kompreneble, en tiu kadro, fariĝis fundamenta la
politika povo (la socia povo) de la episkopoj,
kiuj tiamaniere aperas ne nur kiel perantoj de la
evangelio, sed kiel garantiantoj de la politika
ordo. Sendube ili multfoje ekzercis sian aŭtorita-
ton tre pozitive, humanitare, ĉar ĝenerale ili estis
la solaj kiuj povis garantii iun tipon je socia ordo
kaj justeco en mondo ŝanĝiĝanta, kie la falo de la
imperio kaj la invadoj de la “barbaruloj” kreis
grandajn pov-mankojn aŭ, eble pli ĝuste, man-
kon de socia ordo.
Post la ruino de la imperio en Okcidento (en la
jaro 476), komenciĝas nova epoko de disvastiĝo
de la eklezio (provizore ni flankenlasas la parton
de la Bizanca imperio), tiel ke la latina kulturo
eniras kun la kristanismo en lokojn kie la Romia
imperio ne estis alveninte ne estis atinginte
intense enradikiĝi.
La konvertiĝo de Norda Eŭropo al la Kristan-
ismo konstituas iun gravegan kulturan kaj socian
fakton, tiamaniere ke ni povas diri ke la «mal-
lumaj jarcentoj» kiuj sekvis por la ruino de la
Romia Imperio kaj antaŭis la ekaperon de
MezEpoko, la Eklezio agadis kiel baza socia kaj
kultura faktoro. Sen tiu laboro de la eklezio oni
ne povus paroli pri Eŭropo. Sed temas pri laboro
kiu ne estis evangeliiga , pli ĝuste, evangelia,
sed ankaŭ politika kaj socia, perfort-tipa. Eble, la
portantoj de la kristana fido foje estis malpli per-
19
fortaj ol la perantoj de la pagana soci-ordo. Sed,
sendube, ankaŭ ili estis intense perfortaj: ili dis-
vastigis la fidon helpe de la politika kaj socia
perforto de la nova kulturo.
Laŭ tiu linio situiĝas kaj anteniras granda
parto el la konkerado kaj evageliigado de Ame-
riko, kiun iuj hispanaj historiistoj taksis, triumf-
maniere, asertante ke ĝi estis la plej granda
kristana laboro post la Redempto fare de Kristo.
La hispanaj misiistoj de Ameriko (kaj iusence
ankaŭ de Afriko kaj Azio) uzis la glavon (de la
perforta konkerado) por disvastigi la fidon. Evi-
dentas ke la hispana konkero de granda parto de
Ameriko, kun la posta apero de la amerikaj ŝta-
toj, ekde Meksiko al Ĉilio, ekde Peruo al Brasilo,
enhavas kulturajn kaj sociajn valorojn kaj ankaŭ
grandajn misagojn. Unue, la katolika eklezio
pravigis kaj promociis tiun perfortan konkeron
kaj koloniigon kun iu religia celo, konsiderante
ĝin kiel ilo por la etendiĝo de la kristana fido. La
papoj, kaj kun ili episkopoj kaj “kristanaj” reĝoj,
estis plenkonvinkitaj pri tio ke por propagadi la
evangelion estis bona kaj deca la milita perforto
(konkero kiel sankta milito). Vere, estis momen-
toj kiam la misiistoj agadis sen la apogo de la
glavo, tio estas, la povo de la reĝoj kaj de la kon-
kerantoj, sed temis nur pri marĝenaj kazoj kaj
dum malmulte da tempo. Ĝenerale, kaj kun la
aprobo de la papoj, la evangeliigado (kiu dev-
intus esti signo de pura bonvolo, sen politikaj al-
trudoj) disvolviĝis sub la apogo (la protektorato)
de la reĝoj, kiuj elektadis la episkopojn kaj send-
adis la misiistojn kiuj estis implikitaj en iu sankta
konkerado (kontraŭkristana!).
Estas evidenta ke ni ne povas prijuĝi la pasint-
econ. Sed ni povas kaj devas deklari, ekde nia
perspektivo, ke tiu pasinteco ne estis tre kristana,
en la radikala senco de la vorto: profiti la milit-
istan konkeradon por disvastigi iun pretenditan
evangelion de bonvola libereco inter gentoj de
malsupera kulturo ne ŝajnas respondi al la me-
saĝo de Jesuo. Hodiaŭ. Ni povas deklari ke, se la
celo ne pravigas la rimedojn, en la fundo de tiu
unua evangeliigado de Ameriko enestis iu origi-
na peko de perforto.
La 12a jarcento estis komenciĝinta post la unua
krucmilito (1095-1099) kaj la konkero de Jeru-
salemo (jaro 1099) kaj finiĝis kun la refalo de la
antikva urbo sub la povo de la muzulmanoj (jaro
1187). Ankoraŭ ne estis aperintaj la t.n. nacia
ŝtatoj, nek ekzistis iu socia strukturo sendependa
de la religia.
Tiam estis kristanaro: regnoj, princlandoj, teri-
torioj kiuj ĉirkaŭis kelkajn centroj de politika in-
fluo kaj ĉefmaniere ĉirkaŭ la Papo. En la Nordo
kaj Oriento restis ankoraŭ popoloj kiuj ne estis
bone kristanigitaj, sed ili konstituis neniun danĝ-
eron: iom post iom ili estis enirantaj en la krist-
anan unuecon de Okcidento. Oriente troviĝis la
ortodoksoj de la Bizanca imperio (kaj Rusujo).
Teorie ili estis aliancanoj, sed ilia propra socia
kaj religia evoluo apartigadis ilin el la korpo
formita ĉirkaŭ la Papo.
La 12a jarcento estis komenciĝinta post la unua
krucmilito (1095-1099)
Tiamaniere, por iuj la eklezio identiĝis kun la
okcidenta kristanaro kaj ekster ĝi (ekstere de la
areo signita de la bona fido) staris la aliaj, la
malfideluloj, tio estas, la muzulmanoj, preter iu
linio kiu komenciĝas Ŭeste (Hispanio), trairas la
centro de la Mediteraneo kaj alvenas oriente al
Egipto, Palestino, Sirio, Mozopotamio. La mon-
do ŝajnas rompita en du duonojn interfrontitajn
en dura milito kiu tiam komencis esti konceptita
kiel sankta. La unuaj kristanoj estintis malamikoj
de la milito, tiel ke ili promociadis sian fidon pe-
re de la vorto kaj viv-ekzemplo. Sed ekde tiu
momento kiam kristaniĝis, tiel la imperio kiel la
regnoj de okcidento ili emis identigi la kristanan
fidon kun sia propra politik-socia strukturo. Tial
ili pensis ke ilia militado kontraŭ la paganaj
“barbaruloj” estis bataloj favore al la fido, do la
milito komencis esti rigardata kiel iu permesita
kaj religia fakto: Ĝi protektadis la kredantojn
antaŭ la danĝero kiun signifis la malfideluloj.
En la sama skemo de perforto, kun elementoj pli
proksimaj al la Antikva Testamento hebrea ol al
la mesaĝo de Jesuo kaj la nova judismo, jam
moviĝadis la muzulmanoj, kiuj konceptadis kaj
20
praktikadis la militon kiel ilo de konkero kaj
kredo-ekspansio, en formo kiu konstituis mina-
con por multegaj kristanoj, ekde Hispanio ĝis Bi-
zanco. De homa vidpunkto, kompreneblas ke tiu
pretendita muzulmana minaco vekus ian mimet-
isman kristanan respondon, de krucmilito
sankta milito. La kristanoj, tre konsciaj pri si
mem, volis retrovi sian fonton en la tero kie
naskiĝis ilia fido, Jerusalemo, por respondi tia-
maniere la Dian alvokon pere de la milito. Vere,
ili ne forgesis la misiistan postulon: ili sciis ke la
mesaĝo de Jesuo devas esti disvastigita en mo-
mentoj de paco, pere de la vorto; sed ili pensis
ankaŭ ke tiu mesaĝo troviĝis subdanĝere de la
muzulmana forto kaj tiel ili voli defendi ĝin per
iu supera kristana forto.
Laŭ tiu vidpunkto, la unua kaŭzo kaj kialo de la
milito estas religi-tipa: la defendo de la fido, ob-
jektive interpretita, tio estas, kiel protektado de
la aferoj de Dio, tio estas, de la establita eklezio,
de sia kulto-libereco, ktp. La fido fariĝis, laŭ tio,
iu socia institucio, iu origina valoro, prioritata
al la vivo, la posedaĵo, la familio kaj la patrujo,
ĉar en la kristana fido baziĝas kaj ĉerpas signifon
la ceteraj valoroj de la persona kaj socia vivo de
la kredantoj, La milito kiu aperas tiele, fido-
defende, oferas ian “simetrian” perforton, ĉar oni
supozis ke ankaŭ la malamikoj de la katolika
fido uzis saman militon.
Ĉio-ĉi situigas nin antaŭ iu tipo je religiaj mi-
litoj, en kiuj iuj aperas kiel amikoj de Dio kaj
aliaj kiel Liaj malamikoj, laŭ la vidpunkto de ĉiu
el ili. Ekzistas, do, ia simetrio inter ambaŭ flan-
koj. Unu sama milito povas esti sankta iusence
por la muzulmanoj (imitantoj de la militista Ma-
hometo) kaj sankta alisence por la kristanoj, kiuj
ŝanĝas la sencon de la kruco (kiu signifas lasi sin
mortigi favore al la aliaj) kaj igas ĝin (kun la be-
no de ekleziuloj kaj papoj) standardo de iu per-
forto «evangelia», asertante ke la apostoloj mem
kiel Sankta Jakobo batalis kaj batalas nome de
Kristo kontraŭ la muzulmanoj. Ĉi tiu estas la lo-
ko kie oni pli klare esprimis la militan perforton
ligita al iu formo interpreti la kristanan fidon.
La nuntempa kristana leĝaro, prezentata de la
Katekismo de la Katolika Eklezio, ne defendas
eksplicite la sanktan militon, fido-defenda, laŭ la
mezepoka tradicio, tamen ĝi daŭre akceptas la
koncepton de justa milito, kiun oni povas kaj de-
vas proklami kaj realigi pro du kialoj tre kon-
kretaj, unu el kiuj situigas nin tre proksime de la
sankta milito fido-defenda.
Verdire, la nuntempa Kodo pri Kanona Rajto tre
pritaksas la gravecon de la biblia kaj kristana
sperto de la martiriĝo, interpretita kiel suprema
atesto de la fido. Sed, samtempe, ĝi supozas ke
ekde la momento kiam la kristanoj konstatas ke
ili kapablas malhelpi la perfortigon de la homaj
rajtoj, ribelante kun armiloj kontraŭ tiuj kiuj sin
oponas al la religia libereco, ili povas kaj devas
tion fari.
Laŭ tio, ŝajnas ke la martiriĝo restas por situacioj
kiam oni ne povas agadi alimaniere (cirkonstan-
coj de granda malsupereco de socia kaj militista
vidpunkto). Sed tie kie oni povas eviti, ribelante
kun armiloj, la martiroj povas fariĝi soldatoj, ne
por defendi la fidon mem (ne ekzistas sankta mi-
lito), sed, jes ja, por defendi la liberecon esprimi
la fidon. Tio signifas ke la Katekismo daŭre de-
fendas iun tipon je justa milito, laŭ la kristan-
21
ismo, iu milito por la defendo de la grandaj valo-
roj de la homa vivo, inter ili la religia libereco.
Por la nekapabla venki, restus la martiriĝo. Por la
venko-kapablaj, superante tiele la piedpremadon,
oni defendus la sanktan militon.
Eblas tio ke inter la instigo al la martiriĝo kaj la
defendo de la justa milito (en la kazo ke ĉi tiu
povus esti sukcesa), ekzistus kontraŭdiroj kiujn
la Katekismo ne sukcesis sufiĉe kontempli. Ŝaj-
nas ke, tiukaze, samkiel en kio koncernas al la
socia subpremo
kaj la malliber-
ejo, tiu ĉi Kate-
kismo situiĝas
en la nivelo de
reciproka puno,
tio estas, per-
forta alfrontiĝo
kontraŭ la per-
forto. Vere, la
rezistorajto trov-
iĝas inter tiuj
kiujn Paŭlo akc-
eptus por la ŝta-
to kiu portas la
glavon (Romi-
anoj 1, 1-7). Sed
temas pri rajtoj
de la civila so-
cio, ne de la
eklezio nek de la
kristanoj (kiuj
devas vivi laŭ la
Prediko sur la
monto: «tamen
mi diras al vi: ne
rezistu kontraŭ
la malbono»).
Sed jam ni vidis
ke la nuna situa-
cio situigas nin
en la plano de la
reciproka puno.
La Eklezio konsideras sin kapabla asigni al la
civila povo la rajton je perforta subpremado de la
perfortantoj (uzante la malliberejon kaj la
mort-punon). Ĝi koncedas ankaŭ la milito-
rajton, por sin oponi tiamaniere al la agresantoj
kaj, inter ili, al tiuj kiuj neas la religian liberecon.
Vere, la eklezio ne volas militi, sed koncedas al
la civila povo la rajton (kaj la devon) militi, por
tiel defendi la valorojn kiujn ĝi proklamas. Ni ne
troviĝas malproksime el la vidpunkto de Bo-
nifaco la 8ª, Unam santan, nek el la spirito de la
Donaco de Konstanteno, ĉar la eklezio “kon-
cedas al la ŝtato la moralan povon de la per-
forto”.
Tiu ĉi vidpunkto povas esti perfekta en la jura
leĝa tereno, en la marko de la civilaj povoj, sed
eble ne povas (nek devas) esti defendata ekde iu
kristana perspektivo, ĉar la kristanismo, esence,
ne povas sin turni al la ŝtata povo por ke ĉi tiu
garantiu perforte la religian liberecon.
Nu, superinte iun kelkjarcentan “antaŭjuĝon”, la
Katolika Eklezio
malkovris kaj pr-
oklamis en la 2ª
Vatikana Konci-
lio la originan
valoron de la re-
ligia libereco, li-
gita al la naturo
mem de la reli-
gio kaj la fido.
Tiucele estis ne-
cesa iu longa
procezo, ankoraŭ
daŭranta, ĉar la
formala libereco
ne sufiĉas, sed
estas necesaj tiuj
kondiĉoj kiuj eb-
ligas la disvol-
viĝon de la per-
sona kaj komun-
uma fido en libe-
reco.
Ni vidis la tri ba-
zajn terenojn kie
la klasika doktri-
no de la katolika
eklezio fakte pra-
vigis la perfor-
ton, almenaŭ ek-
de la 13a jarcen-
to: por disvast-
igadi la fidon,
por defendi la fidon kontraŭ ĝiaj eksteraj mal-
amikoj (krucmilitoj) kaj por konservi la fidon de
la kredantoj (inkvizicioj). En ĉiuj ĉi kazoj, la fido
aperas kiel objektiva valoro, kiun oni povas
promocii kaj subteni pere de iu tipo je altrudo
milito, ene de iu mezepoka vidpunkto pri la vivo.
Tiamaniere strukturiĝis, sur kalkulo je perforto,
la kristana mezepoka identeco de Eŭropo kiu, iu-
sence, daŭre influis ĝis la nuntempo (almenaŭ in-
ter multaj katolikoj, kaj eĉ en la oficiala vid-
punkto de la Roma hierarkio).