12
militistaj budĝetoj destinitaj al la defendo kon-
traŭ tiu ebla invadanto. Se la mono estas destin-
ata al iu malamiko kaj la malamiko malaperas,
estus logike vidi ke la sekvan jaron la budĝeta
konto malaperas aŭ estas draste malgrandigita.
Sed neniu lando el la NATO reduktis sian bud-
ĝeton. La tutmonda militista elspezado rimark-
eble malgrandiĝis, sed okazis tio ĝuste tial ke fa-
ris tiun reduktadon la OrientEŭropaj landoj, pro
la malapero de la Varsovia Kontrakto.
Se la argumento de la minaco ne estas verŝajna,
estas pro tio ke la plutenado de la militistaj el-
spezoj havas aliajn kialojn. La unua, la inercio
mem: tio estas, kiam iu ministro pri defendo pri-
supozas, kalkulas, kiun budĝeton li bezonas por
la sekva jaro, eble li ne pensas pri la ekzistantaj
malamikoj aŭ kiuj armilar-modeloj li bezonas
por la defendado kontraŭ tiuj pri-supozataj mal-
amikoj; plej eble li dediĉiĝus al la konsultado de
la budĝeto de la antaŭa jaro, taksado de la
inflacio de la kuranta jaro kaj kalkuli kioma de-
vas esti la fina konto por la sekva jaro cele ne
perdi aĉet-kapablon. Alia elemento estas la tek-
nologia renoviĝo. Okazas ke la fabrikoj de arm-
ilaro, samkiel tiuj de aŭtomobiloj aŭ de vestaĵoj,
ĉiujare organizas eksponojn de siaj produktaĵoj
en kiuj ili elmontras ĉiujn novaĵojn pri misiloj,
tankoj aŭ aviadiloj –la plej gravaj el ili okazas
en Usono, Anglujo, Francio kaj Singapuro- kaj
kie la diversaj ministroj pri defendo aŭ stabestroj
aŭ altrangaj generaloj ĉeestas por serĉi kaj aĉeti,
kvazaŭ temus pri bazaro, celante la plibonigon
de la arsenalo kiun ili povas posedi.
Alia elemento estas la enorma influo kiun, ene
de la registaroj, havas la perantoj de la armilar-
industrioj. La iama usona prezidento, Eisenho-
wer, difinis la lobion (prem-grupo) de la arm-
ilar-industriistoj sur la registaroj kiel “militista
industria komplekso”, konceptante ĝin kiel iu
reto de interesoj en kiu partoprenas fabrikistoj,
armilar-komercistoj, universiotataj esploristoj,
perantoj de Ministrejo pri Defendo aŭ ĵurnal-
istoj, kiuj konstituas iun gravan premilon. Oni
konstatis ke trideko da usonaj parlamentanoj
asignitaj al la komisionoj pri defendo de la Par-
lamentejo kaj la Senato havas duoblan salajron:
tiu kiu koncernas al ili kiel parlamentanoj kaj tiu
kiun ili ricevas kaŝece de iu el la ĉefaj usonaj
armilar-industrioj. Fakte, se oni serĉas la no-
mojn de la altaj gvidantoj de la usonaj armilar-
industrioj, ofte ili koincidas kun antikvaj stab-
estroj aŭ antikvaj sekretarioj de defendo.
La nivelo de la tutmonda militista elspezo estas
terura: en la jaro 2003, la elspezo atingis la
kvanton de biliono da dolaroj, ioma sumo du-
dekobla ol tiu necesa por elradikigi la malsaton
el la mondo. En la hispana ŝtato, la militista el-
spezo de tiu jaro estis 43 milionoj da eŭroj ĉiu-
tage. Iu kvanto kiu ŝajnas sufiĉe ampleksa por
prikonsideri kiel insulto la argumentojn de la
Ministrejo pri Defendo kiam, kraŝis aviadilo
transportanta 52 soldatojn, konsideris ke la kaŭ-
zoj de tio estis la manko de budĝeto por aĉeti pli
kvalitajn aviadilojn.
Fakte, oni kamuflas duonon el tiuj elspezoj en
aliaj ministrejoj, ago kiu eĉ estis denuncita de la
NATO, kiu ne povas kontroli la ĝeneralan el-
spezon sen la realaj konto-registroj de ĉiu lando.
Kaj okazas ke la hispana ŝtato partoprenas en la
konstruado de iu eŭropa batal-aviadilo kune kun
aliaj landoj por la kreado de iu eŭro-armeo, pro-
jekto kun elspezoj kiujn oni ne konto-registras
en la sekcio pri Defendo sed en tiuj pri Industrio
kaj Teknologio.
Alia elemento kiu helpas prepari la militon estas
la soldatoj, la ekzistado de armeoj. La UNO kal-
kulas ke estas 26 milionoj da militistoj el diver-
saj rangoj en la mondo. En tiu statistiko ne estas
enkalkulitaj la kvazaŭ-militistoj, nek la polic-
istoj, nur la profesiaj militistoj. Grandparto el la
argumentoj kiuj pravigas la konstantan ekzist-
adon de la armeoj ne nur temas pri la ebla defen-
do antaŭ malamiko, sed pri gravaj hom-favoraj
“taskoj”.
Iu dosiero de la UNO asertis ke por tiuj hom-
favoraj “funkcioj” estus necesaj nur inter
400.000 kaj 500.000 soldatoj. Armeo, kiu, ali-
flanke, oni konsideris devus esti komandita de la
UNO mem por eviti ke ĉiu nacia armeo agadu
senkunordige kaj laŭ siaj interesoj. Tial do, la
armeoj estas troampleksaj kaj la eksceso efikas
nur por generi eblecojn je atako kaj minaco
kiam ili eĉ ne ekzistas.
Kiam la hispana armeo estis varbita laŭ kon-
tingento, ĝi konsistis el 250.000 personoj. Kun
la profesiigo la kvanto estis fiksita en 170.000
(ne atingita per la volontularo). Se ni demandas
al iu responsulo de la Ministrejo pri defendo pri
la neceso disponi je armeo, la respondo kutime
estas: por plenumi hom-favorajn taskojn. Se la
afero vere estus tiele, oni devas scii ke dum la
lastaj dek jaroj, la armeo sendis al la konflikto-
zonoj entute 20.000 personojn por tiuj taskoj. Se
tiaj estas la realaj necesoj kiuj pravigas la ekzis-
tadon de la hispana armeo, kio okazas kun la
ceteraj 150.000 militistoj? En Hispanio estas
50.000 oficiroj profesiaj, supozeble kun deziro
praktiki sian profesion. Por praktiki la profesion