Arabaj Emir-landoj: Dubajo











  verkis: Ildefonso Dominguez













 

Dubajo, kio en la araba lingvo signifas ora, estas samtempe la nomo de unu el la sep landoj, kiuj konstituas la t.n. Unuiĝo de Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj de ĝia ĉefurbo. Dubajo, kiel emirlando, estas la dua plej granda, post Abu Dhabio, la Ŝtatĉefurbo. Ĝia surfaco atingas 3.885 kvadratkilometrojn, kio reprezentas, proksimume, 5 procenton el la tuta teritorio de la lando.

Dubajo, emirlando, situas en la nordokcidenta marbordo de la Persa Golfo, laŭ la jenaj koordinatoj: 55 gradoj orient-longitude, kaj 25 gradoj nord-latitude. Ĝi havas glatan surfacon, kun la scepto de iu malgrandeta enklavo en Hajar montaro. Ĝiaj najbaraj emirlandoj, estas Sharjah (Ŝarĝo) norde, kaj Abu Dhabio, sude. La ceteraj emir-landoj, kiuj konstituas la UAE-n, estas: Ajman, Fujairah, Umm Al Qaiwain kaj Ras Al Khaimah

Natura kanalo nomata Creek, en la angla lingvo kaj Al Khor en la araba, dividas la urbon en du partoj: Deira kaj Bur Dubai. Ambaŭ havas proprajn lerneĵojn, publikajn konstruaĵojn, hotelojn, komerco-centrojn, ktp. Dubajo, kiel urbo, naskiĝis ĉe la Creek-kanalo, sed  ĝi plilarĝiĝis post kiam oni dragis la kanalon.

Por transi la kanalon per veturilo oni povas uzi iu ajn el la kvar pontoj, iu el kiuj havas sep pasejojn ĉiudirekten, kvankam foje ne sufiĉas por tro ega trafik-denseco. Por pied-irantoj ekzistas tunelo, kaj krom tio estas ankaŭ mar-taksioj, t.e. malgrandaj ŝipetoj kapablaj enteni 25 aŭ 30 homojn. La prezo por ĉiu translokigo en iu ajn direkto estas 1 dirhamo.

Antaŭ la jaro 1830, Dubajo estis nur vilaĝeto kie kunvivis fiŝkaptistoj, agrikulturistoj kaj perlo-serĉantoj. Post tiu dato ekestis pliiĝo de la urbo, kiam kelkaj anoj de la klano Bani Yas, gviditaj per la Ŝejko Maktoum Bin Tutti, alvenintaj de Abu Dhabio, enmigris tien kun la celo fondi novan sendependan emirlandon.

Fine de la 19a jarcento, komencis prosperi la urbo pro la alveno de persaj kaj hindaj komercistoj. En la jaro 1892, tiel Dubajo, kiel la ceteraj emirlandoj kiuj konstituas la nunan UAE-n, akceptis protekton de la britaj registaroj cele al eviti la konstantajn piratajn atakojn, kiujn suferis iliaj marbordoj, alianco kiu daŭris ĝis konstituiĝo de la UAE.

Dubajo estas kosmopolita urbo, ĉar en ĝi loĝas, krom la araboj, ankaŭ hindoj, pakistananoj, irananoj, libananoj, palestinanoj, filipinanoj, usonanoj, eŭropanoj, kaj de diversaj aliaj landoj, precipe orientaj.

La urbo havas modernajn ĉielskrapantojn, kiel ekzemple tiuj elstarantaj ĉe la Aleo de la Ŝeiko Zayed aŭ tiuj aliaj de la nomataj “ Dubai Marina”, “Internacia urbo”, Business Bay, ktp., sed ankaŭ trankvilaj lokoj, kiel “The Meadows”, “The Springs”, “The Lakers”, “The Greens” kaj aliaj, kies liniigitaj stratoj kaj spacohavaj vilaoj estas ĉirkaŭitaj de artefaritaj kanaletoj aŭ internaj lagetoj, kiuj kontribuas refreŝigi la aeron, troege varma dum printempo kaj somero, samkiel al plibeligo de la zono.

 

KLIMATO.- Dubajo havas subtropikan kaj aridan klimaton, bluajn ĉielojn, altajn temperaturojn kaj grandan humidon laŭlonge de la tuta jaro. Dum la monatoj de septembro ĝis marto, varmetas.  Dum la monatoj julio kaj aŭgusto la temperaturoj plialtiĝas ĝis proksimume 50 centigradaj gradoj. Kompreneble ĉiuj hoteloj, komerco-centroj, restoracioj kaj aliaj,  havas klimatizitan aeron. La pluvo-reĝimo estas tre malalta. De tempo al tempo, okazas sablaj ŝtormoj.

 

LOKA HORO .- La loka horo rilate la Grenviĉa meridiano anticipas kvar horojn dum vintro kaj tre horojn dum somero.

 

LOĜANTARO.- La nombro da enloĝantoj en la emirejo proksimumas al 1.600.000, la plej multo el ili loĝas en la ĉefurbo. Tiu nombro, tagon post tago pliiĝas pro la senĉesa enmigrado, konsekvence de abundeco da laborpostenoj.

 

LINGVO.-La oficiala lingvo estas la araba, kvankam la angla estas la ĉefa lingvo uzata en negocoj. La tuto de ĉiaspecaj informoj, signoj, trafiksignaloj kaj aliaj, legeblas en ambaŭ lingvoj.

La ĵurnaloj estas legeblaj en la araba aŭ angla, sendepende ke la noticoj estu samaj.

Sur banknotoj, moneroj, aŭ filatelaĵoj kunestas ambaŭ lingvoj.

 

                                  

 

RELIGIO.- La oficiala religio estas la islama, kvankam oni respektas aliajn religiojn . En Dubaj-ĉefurbo, estas 900 moskeoj, proksimume, sed ankaŭ:

-   Ses Kristanaj preĝejoj: Romana Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Internacia Kristana Eklezio, Sankta Francisko el Asiso Eklezio kaj Santega Trinitato Eklezio.

-       Du Hindaj Temploj: Shiva Templo kaj Kristna Templo.

-       Unu Templo Sikh.


MONO.- La mono uzata en la tuta lando, estas dirhamo konsistanta el cent cendoj, nomataj fils. Sur la valoro de la dirhamo influas la fluktuado de la usona dolaro. Meze de la monato aprilo de la jaro 2008 la alparo de la dirhamo rilate la eŭro, estis: 1 € =5,70 dirhams.


                     

 

Oni emisias monerojn laŭ jenaj valoroj:   1 fil, 5 fils, 10 fils, 25 fils, 50 fils  kaj      1 dirham, kvankam la tri monerojn malpli valorajn, preskaŭ oni ne uzas.

La banknotoj havas jenajn valorojn: 5 dhs, 10 dhs, 20 dhs, 50 dhs, 100 dhs, 200 dhs, 500 dhs kaj 1.000 dirhams 


         


               

 

FLORO KAJ FAŬNO.-  La variebleco de la floro kaj faŭno de lando kun tia klimato, ne eblas en multaj lokoj en la mondo. Ekzistas en la urbo iuj parkoj kun gazono kaj buntaj floroj, la plej multaj el ili alvenintaj de fremdaj landoj, samkiel arboj kaj arbustoj. La aŭtoktona floro estas malabunda: precipe palmoj. akacioj kaj sovaĝaj herboj.

Rilate la faŭnon, en la emirlando estas leopardoj, ĉevaloj, falkonoj, kameloj kaj azenoj, samkiel aliaj diversaj bestoj propraj nur de la dezerto, kiel katoj, leporoj, vulpoj, serpentoj, gerbiloj, drakoj kaj histrikoj.

La mara faŭno inkludas diversajn tropikajn fiŝojn, meduzojn, koralojn, delfenojn kaj verdajn ĥeloniojn.

 

ALKOHOLAĴOJ.- La alkoholo estas malpermesata de la islamanoj. Tamen, ĝin oni povas trinki en kelkaj restoracioj aŭ en hoteloj klasifikitaj kiel kvar aŭ kvin stelaj, escepte de Sharjah, kie eĉ ne oni permesas transiri la emirlandon, portante alkoholaĵojn. La punoj por malobservantoj de la leĝo, tiusence, estas  gravaj. Se estas islamanoj  ili estas mon-punataj kaj enkarcerigataj, tamen, se krome ili estas ankaŭ enmigrintoj, oni ekstradicias ilin al iliaj landoj.

 

AKVO.- Trinkebla akvo devenas el marakvo senseligita en uzinoj. La plej multo el la loĝantoj trinkas mineralan akvon, ĉar ĝi estas malmultekosta.

 

FLUGHAVENO.-  La Internacia flughaveno de Dubajo komunikas  ĉi tiun urbon kun pli ol 100 urboj de la tuta mondo tra 150 aer-linioj, kvankam malfeliĉe, neniu el ili rekte iras al (nek venas el) Hispanio. La tiulandaj vojaĝantoj al kaj el Dubajo devas halti en aliajn landojn kaj poste transi al alia aviadilo.  Eble post la vizito de la reĝo Johano Karlo la 1a, en junio 2008, estonte oni plenumos la deziron de la hispanaj turistoj kiun vojaĝas en tiu emirejo. Ankaŭ ne eblas iri rekte en Abu Dhabio-n, nek en la ceterajn emirejojn. La halto, ĝenerale, okazas en Doha, ĉefurbo de Qatar.

Nuntempe (2008) oni konstruas novan flughavenon, gigantan, kapablan por 5 alteriĝajn dromojn. Por kalkuli kia granda ĝi estos, oni devas mencii ke Heathrow, tiu Londona flughaveno, unu el la plej gravaj en la mondo, nur havas du alteriĝajn dromojn.

 

TRANSPORT(AD)O.- La publika  transporto ne sufiĉe kovras la necesojn de ĉiuj eblaj uzantoj. Nuntempe oni konstruas aeran metroon, kiu ankaŭ ne estos kompleta solvo por homa translokigo de tiu urbo, ĉar ĝi estos preta nur por la venonta jaro 2009; ĝi konsistos el du linioj, el kiuj unu alvenos ĝis la jam menciita flughaveno.

La malfacila transportado de unu emirejo ĝis alia, okazas per ŝarĝ-aŭtoj: cisterno-kamionoj, grandaj kamionoj, aŭ per ŝipoj, ĉar ne ekzistas, tiel en Dubajo, kiel  en la tuta lando, ia ajn trajno-linio.

Ŝajne dum la freŝdate vizito de nia reĝo, li pritraktis kun la koncernaj registaroj la eblecon instali en la UAE fare de Hispanio, rapidan trajnon, kiel tiuj ekzistantaj en nia lando nonataj AVE.

 

VIDINDAĴOJ


AL FAHIDI FORTRESO.- Oni ĝin konstruis en la jaro 1799 kiel fortikaĵo cele al defendo kontraŭ la atakoj el fremdaj invadintoj. Nuntempe estas dediĉita por Muzeo de Dubajo, post ĝia rekonstruado en la jaro 1971. Ĝi montras riĉan kulturan heredaĵon, ekde malproksimaj tagoj de la unuaj loĝantoj de la emirlando, ĝis la nuntempa urba ekspansio. Videblas antikvajn mapojn, marajn bildojn, perlo-kolektadon bildojn, pesilojn, ceramikaĵojn, labor-ilojn, samkiel diversajn defendajn armilojn tiaj, kiaj: sagojn, glavojn, lancojn, pistolojn, ŝildojn, batalhakilojn, ktp


MOSKEOJ.-  Kiel jam dirite, Dubajo havas 900 moskeojn. Ĉiu kvartalo havas sian propran Moskeon, kie kuniĝas ĉiujn kredantojn por preĝi po kvin fojoj, ĉiutage. La plej gravaj estas: Jumeira moskeo kaj Granda moskeo


JUMEIRA MOSKEO.-  Estas unu el la plej grandaj kaj belaj moskeoj de Dubajo. Ĝi estas konstruita tute el ŝtono. Temas pri spektaklo-riĉa moderna islama arkitekturo,  laŭ fatimida stilo. Lumigata dum la nokto per delikataj lumetoj, ĝi iĝas ankoraŭ pli alloga al la okuloj de la rigardantoj.





GRANDA MOSKEO.- Ĝi estas unu el la pli grandaj moskeoj el la urbo, kapabla por 1.200 homojn. Ĝi havas du altajn minaretojn de 231 futoj (70 metroj), kaj majesta kupolo. Samkiel la Jumeira Moskeo, pro la dumnokta lumigado ĝi aspektas eĉ pli bele. Konstruita en 1900 kiel porinfana Koran-lernejo, estis rekonstruita en 1998.




BASTAKIYA.- Situas en Bur Dubajo, zono kie komencis establiĝi la iranaj komercistoj. Ankoraŭ videblas tie kelkajn el tiuj tradiciaj konstruaĵoj, kun interna korto kaj “turoj de vento”, kiuj estis utiligataj kiel malvarmiga sistemo en la Persa Golfo.

Fakte, tiuj turoj profitas la marajn ventojn devenantaj de la Creek, fridigas la akvon cirkulanta tra tubaro lokigita sub la ĉambroj kaj forĵetas eksteren la varman aeron. Ili nuntempe ja estas muzeaj aĵoj.

Kelkaj el tiuj konstruaĵoj estas rekonstruataj por estonte uzi ilin kiel kafejoj, artgalerioj, suvenir-butikoj, k.a.

 

BURJ AL ARAB (elp. Burğ Al Arab, kiu signifas en la araba lingvo Turo de la Araboj).- Temas  pri sepstela luksa hotelo, kiu elstariĝas sur unu el la centoj da artefaritaj insuloj sur la Persa Golfo. Ĝia profilo similas gigantan velŝipon kaj laŭ diro de teknikistoj ĝi estas konsiderata kiel vera arkitekta juvelo. La alteco de la hotelo atingas 321 metrojn, t.e., unu metro pli alta ol la Ejfelturo, kio ŝajne ne estas hazardaĵo ĉar en Dubajo ĉio celas superi ĉiaspecajn rekordojn okazintaj en kiu ajn loko aŭ lando. La hotelo havas privatan strandon kaj en la supro, rondoforman helikopter-havenon, sufiĉe ampleksa, en kiu en la jaro 2003 okazis tenisan ludon organizita de la proprietuloj, kun la kunlaboro de la internaciaj tenistoj Roger Federer, kaj Andre Agassi. Multege da turismaj aĵoj montras la bildon de la hotelo, kiu sendube estonte fariğos ikono kaj de la urbo, kaj de la emirejo mem, samkiel okazas kun aliaj konataj monumentoj elstarigitaj en  la  mondo,  kiel:  Ejfelturo, Koloseo, Taĝ Mahalo,Big Ben…

                                                                                        

SHEIKH SAEED AL MAKTOUM HOUSE (Domo de la Ŝeiko Saeed Al Maktoum).-La Ŝeiko Saeed Al Maktoum estis antikva reganto de Dubajo (1912– 1958). La domo estis konstruita en la jaro 1896, kiam ankoraŭ regis la Ŝheiko Maktoum Hasher Al Maktoum. Konsistas el 30 ĉambroj kaj tie loğis la familio Maktoum ekde la jaro 1888, ĝis la forpaso de la Ŝeiko Saeed, okazinta en 1958. La domo malfermiĝis en 1986 kiel muzeo kaj montras interesajn historiajn fotojn kaj documentojn, kiuj malkovras evoluon de la urbo ekde malproksimaj jaroj, ĝis niaj tempoj, samkiel monerojn, poŝt-markojn, kaj diversajn interesaĵojn.


RAS AL KHOR WILDLIFE SANCTUARY .- Temas pri birdaj rifuĝejo kiu situas je la fino de la Creek kaj okupas surfacon 6,2 kvadrat-kilometrojn. Ĝi estas unu el la malmultaj urbaj zonoj protektitaj de la mondo kaj konsistas el verdaj manglo-lagunoj, marĉaj zonoj, ĉiaspecaj algoj kaj velprejoj, precipe.

La rifuĝejo establiĝis en la jaro 1985 kaj estis oficale protektita en la jaro 1998.

Ĝi enhavas pli ol 30.000 birdojn el 88 specoj, inter kiuj estas menciindaj:

-         Greater flamingo ( Phoenicopterous rubber). La flamenga populacio estas unu el la plej abunda kaj facile kalkulebla pro ĝia ampleksa volumeno. La statistikoj mencias ke la nombro de flamengoj ekzistantaj en la rifuĝejo estas proksimume, 2.300. Ili estas grandaj, sveltaj, maldikaj kaj blank-koloraj aŭ pala rozoj.

-         Broad-billed Sandpiper ( Limicola falcinellus).

-         Black-winged Stilt ( Himantopus himantopus).

-         Crab Plover ( Dromas ardeola).

-         Hume`s Wheatear ( Oenanthe alboniger).

-         Indian Roller ( Coracias benghalensis).

-         Red-wattled Lapwing ( Vanellus indicus).

-         Yellow Warbler ( Dendroica petechia).

-         European Bee-eater ( Merops apiaster).

-         Blue-cheeked ( Merops persicus).

-         Little Green Bee-eater (Merops orientalis).

-         Purple Sunbird ( Cinnyris asiaticus).

-         Hoopoe Lark ( Alaemon alaudipes).

Estis konstruitaj en la rifuĝejo 3 budoj provizitaj de binokloj kaj teleskopoj por ke la interesitoj povu dece rigardi la senĉesajn movojn de la birdoj, ne alarmante ilin

 

BAZAROJ.- La plej vizitataj bazaroj estas la Ora bazaro kaj la Spico-bazaro.

Ora bazaro.-  Dubajo estas unu el la plej gravaj oraj merkatoj el la mondo. Laŭdire, ĝi havas 200 komercojn, proksimume, en tiu bazaro, dediĉitaj al la ekspozicio kaj vendo de ĉiaspecaj juveloj ellaboritaj per tiu altvalora metalo.

Spicaj bazaro.- Proksime de la ora bazaro troviĝas tiu de la spicoj. La parfumo  de la diverseco da spicoj, kiel incenso, rozpetaloj, cinamo, kariofilo, kardamomo kaj aliaj,   alvenintaj de diversaj lokoj de Meza Oriento, samkiel granda kvanto da medicinaj plantoj, ĉio miksita, kondukas la vizitantojn al la bazaro tra labirinto de mallarĝaj stratetoj

 

PROJEKTOJ.- Laŭlonge de aleoj kaj aŭtoŝoseoj videblas grandajn murajn lego-tabulojn, anoncantaj novajn konstru-areojn. La plej gravaj, estas:

 

WATERFRONT.- Temas pri diversaj konstruaĵoj, kiuj okupos surfacon 81.000.000 m2.,  kapabla enhavi 1.500.000 loĝantojn, proksimume, tiom da homoj kiom nun loĝas en Dubajo ĉefurbo. Ĝi situas norde, nordokcidente kaj sudokcidente de Palm-insulo Jebel Ali.

 

PALM ISLANDS (Palm-Insuloj).  Fakte, temas  pri tri grandaj artefaritaj duoninsuloj (ĉar iliaj trunkoj eliras de la marbordo mem) konstruitaj laŭ simetriaj palmo-formoj kaj ĉirkaŭitaj per kvazaŭ elipsaj aŭreoloj, kiuj utilas kiel ondo-rompiloj. Ili enhavos loĝ-kvartalojn, vilaojn, hotelojn, restoraciojn, komerco-centrojn, ktp. Iliaj nomoj, estas: Jebel Ali, Jumeirah kaj Deira.


PALM  JEBEL  ALI  (elp. Palm Ĝebel Ali’).- Estas la dua pli granda el ĉiuj tri. Ĝi mezuras  7 km longe kaj 7,5 km larĝe, kaj havas, krom ondo-rompilon, internan akvo-fronton, kiu konsistas en aro da insuletoj kiuj rigardataj laŭ aera vidaĵo montras araban poemeton de la Dubaja Ŝejko Mohammad Bin Rashid Al Maktoum, kiu tekstas:

Prenu saĝecon de la saĝuloj – necesas viro de vizio por skribi sur akvo – ne ĉiu, kiu rajdas sur ĉevalo, estas ĵokeo. -  Grandaj homoj superas grandajn defiojn.

La palmo havas 17 foliegojn (8 je ĉiu flanko, kaj la 17a, lokigita sur la supera parto) 

 

PALM JUMEIRAH (elp. Palm Ĝumira). Konstruita.- Ĝi estas la plej malgranda, kaj konsistas kiel tiu de Jebel Ali, ankaŭ el 17 foliegojn. Ĝi mezuras  5 kilometrojn longe ( 2 kilometroj el ĝi apartenas al la trunko) kaj 7,5 kilometrojn larĝe.

 

PALM DEIRA (elp. Palm Dira).- Konstruata. Ĝi esta la pli granda el la tri palmoj (vidu fotojn ĉi sube). Kiam finiĝos ĝian konstruadon, eble ĉirkaŭ la jaro 2015, ĝi mezuros 14 kilometrojn longe kaj 5,5 kilometrojn. larĝe. Supozeble ĝi havos 20 foliegojn je ĉiu flanko.


Palm Jebel Ali                      

 

LA MONDO.-Temas pri 300 artefaritaj insuloj, kiuj rigardataj laŭ aera vidaĵo aspektas kiel monda mapo. Ili situas je 4 km-n., proksimume, de marbordo, ĉe la Palmo Jumeirah. Verdire tiu reproduktaĵo de la mondo ne estas tute fidela kun realo, ĉar mankas kelkaj konataj landoj, kiel Israelo, Palestino, Meksiko, Portugalujo, Belgio kaj Tunizo. La insulo reprezentanta Hispanion, mezuras 4,50 hektarojn.

 

DUBAILAND.- Konstruata. Post finkonstruo ği celas esti la plej turismo-altiranta centro en la mondo. Ĝi enhavos ses temajn parkojn, lokojn por sportaj aktivaĵoj, banlokojn, ĝardenojn, areojn por ripozi, gigantan komerco-centron kaj ankaŭ la t.n. “Falcon City”-n. Tiu lasta per si mem estas ja ambicia projekto. La konstruo de ĉi urbo estas arkitekta kaprico. Rigardata de la aero ĝi aspektos falkonon kun etenditaj flugiloj. Sur unu el ties kvazaŭ flugiloj jam estis konstruitaj la t.n. “Araba urbo” kaj “Arabaj ranĉoj”. Estas projekto konstrui sur parto el la cetera teritorio, kopioj de la plej famaj mirindaĵoj de la mondo, kiel ekzemple, Egipta piramido, Ejfel-a turo, Taĝ Mahalo, k.a.

 

DUBAJO KOMERCO-CENTRO.- Konstruata. Ĝi okupos surfacon 12,1 milionojn da kvadrataj futoj. Kiam ĝi estos finkonstruita ĝi enhavos du grandajn magazenojn, 1.200 komercojn (220 dediĉitaj al oro-vendado), 120 lokojn por manĝi aŭ trinki, kaj la plej grandan akvarion el la mondo, kiu povos esti rigardata de la vizitantoj de la komerco-centro kiam ili translokiĝos tien aŭ reen por aĉetado. Krom tio, la komerco-centro entenos 22 ekranojn, grandan descend-vegon por olimpiaj konkuroj kaj parkejon por 14.000 aŭtomobiloj.

 

BURĜ DUBAJO.- Temas pri ĉiel-skrapanta konstruaĵo kiu, laŭ originala projekto devus esti finata dum la jaro 2008, sed pri la ekzakta dato eĉ oni dubas, ĉar ĝi suferis gravajn ŝanĝojn  kaj en ĝia strukturo kaj en ĝia alteco.

La fina alto de la turo kaj nombro de ĝiaj etaĝoj estas unu el  la plej  kaŝitaj sekretoj. Unue, komence de la konstruado de tiu turo, la iniciat-inta entrepreno“Emaar” kalkulis je 700 metroj alte kaj 154 etaĝoj, sed laŭ informoj de tiu entrepreno je la 8a de Aprilo 2008, la turo superis 629 metrojn la anteno-maston de televido en Blanchard, Norda Dakoto (Usono) kaj la nombro da etaĝoj estas 160. Fidindaj informoj asertas ke  ĝia alteco finfine atingos ¡900 metrojn! Tiam ĝi iĝos la plej alta konstruaĵo en la mondo.

 

SPORTOJ KAJ SPEKTAKLOJ.- En Dubajo estas turniroj pri teniso, poloo, golfo-ludo, naŭtikaj sportoj, kino-festivaloj…La ĉas-falkado estas ankaŭ unu el la ĉefaj pasioj de la araboj, ĉar la falkono estas tre speciala simbolo por ili. Ĝi ofte aperas ne nur en multaj publikaj lokoj, sed ankaŭ sur filatelaĵoj kaj banknotoj.

La ĉeval-kuradoj havas sufiĉan tradicion. En Dubajo ĉiujare okazas la t.n. “Dubaj World Cup”, kiu pretendas rivali kun tiuj famaj de Ascot kaj Epson okazantaj en Anglujo. En Nad Al Sheva kie oni organizas tiujn eventojn, la lukso regas ĉie. Oni establiĝis ne nur vetojn por diveni la venkontajn ĉevalojn, sed ankaŭ konkursojn por premii la plej elegantan virinon, la plej elegantan geparon, kaj la virinon portantan plej altiran ĉapelon. La premioj pagitaj en usonaj dolaroj atingas altan valoron. La premioj de la nuna jaro, estis:

-         al la plej eleganta virino, 7.000 $

-         al la dua virino plej eleganta, 4.000 $

-         al la plej eleganta geparo, 5.000 $

-         al la virino portanta plej altiran ĉapelon, 4.000 $.

Ĉiuj gajnintoj ricevas ordonĉekon kun la kondiĉo ke ili devas elspezi ĉion en komerco kunlaboranto kun la organizantoj de la konkurso.

Malgraŭ la reganta lukso en Nad Al Sheva, kiel jam dirite, la princino Haya Bint Al Hussain, edzino de la Vicprezidanto de la lando, Ĉefministro, kaj Ŝejko de Dubai, Mohammad Bin Rashid Al Maktoum  prezentiĝis al la ĉi jara evento, portanta simplajn sed tamen elegantajn vestaĵojn, sen ia ajn videblan juvelon.

 

SKI DUBAI.- Malgraŭ tiuj altaj temperaturoj kiuj regas en Dubajo dum la tuta jaro, sed speciale dum Somero, funkcias en la urbo ski-stacion, dank’al tiuj mirakloj de la tekniko. Troviğas la ski-stacio ene de giganta komerco-centro (Mall of the Emirates) kaj okupas ekkvivalentan surfacon al tri futbal-stadionoj. Disponas je ski-trejnejo, kaj sufiĉaj specialistoj por instrui la komencantojn pri skiado kaj snowboard (neğtabulo). La ski-stacio havas kvin deklivojn, la plej longa, de 400 metroj, kaj alteco 60 metroj. Ankaŭ disponas de ski-telferon, por supreniri ğis la supro.


KURIOZAJ SIGNALOJ

                                  




                             


                                                                                                       Du malsamaj vidaĵoj de Ŝejko Zayed Avenuo




                       

                                                                                                       Emirlandaj Turoj     Novaj konstruaĵoj

Emirlandaj Turoj.- Temas pri du emblemaj konstruaĵoj. Oni ilin konstruís per vitro kaj ŝtalo. Ili disponas je sennombraj oficejoj, komercoj, restoracioj, iu luksa hotelo kaj sen-dube, unu el la plej belaj vidaĵoj de la urbo



Madinat Jumeirah.- Temas pri 42-hektara surfaco, ĉe la hotelo Burj Al Arab. Ĝi havas du kvin-stelajn hotelojn kaj 3 kilometrojn da artefaritaj kanaletoj, sur kiuj traveturas per boatoj la gastoj de tiuj hoteloj por sin adresi al iliaj preferaj lokoj, komercoj, restoracioj, ktp., samkiel por reveni en iliajn respektivajn hotelojn. 





Kameloj.- La kamelo estas  alia el la arabaj simboloj kaj ankaŭ unu el la turismaj altiroj. Iuj turistaj agentejoj kaj hoteloj, inkludas en siaj ofertoj promenadon sur kameloj kaj ekspedicion al la dezerto. En Dubajo kaj ceteraj Arabaj Emirejoj, estas speciala tradicio la kamel-konkuroj, kvankam ĝi ne atingas tiel altan rangon kiel tiuj de la ĉeval-kuradoj

 

THE CREEK.- Jen kelkaj bildoj de la t.n. Creek, tra kiu okazas parto el la transporto de la varoj alvenintaj el la landoj de la Persa Golfo. De la grandaj ŝipoj oni translokigas diversajn menditajn varojn sur ŝipetoj nomataj dhows, kiuj  ilin translokigas tra la Creek, ĝis digo, kiu utilas kiel urba haveno. Pro la granda kvanto da dhows kaj malgranda digo-spaco, ili devas sin situi paralele de la digo kaj ankaŭ paralele inter ili mem. La varojn oni malŝarĝas translokigante ilin de la unua dhow ĝis tero, de la dua dhow  ĝis la unua kaj de tiu ĝis tero, de la tria dhow ĝis la dua…ktp.  La digo situas ĉe la bordo Deira.



altalt


Sur la unua kaj dua bildo videblas iuj el tiuj dhows, kiuj transportas la diversajn varojn ekde la havenurbo ĝis la Creek; sur la tria iujn malŝarĝitajn varojn, kaj sur la kvara, kelkajn mar-taksiojn kaj rigardo de konstruaĵoj de Bur Dubai.